Musée d'Orsay estas post Louvre la dua plej grava muzeo en Parizo. Ĝi situas sur la maldekstra bordo de la rivero Luaro, en la 7a distrikto, vid-al-vide al la ĝardenoj Tuileries.
Ĝi prezentas plejparte francan arton (pentroarton, skulptarton
kaj dekorartojn) el la jaroj 1948-1914.
Sidejo de la muzeo estas eksa konstruaĵo de trajnostacidomo,
konstruita en eklektisma stilo en 1900 okaze de la Internacia
ekspozicio.Ĝi servis por sia celo ĝis 1939 kaj post postmodernisma
rekonstruo ĝi estis remalfermita kiel muzeo en 1986. Ĝi akceptas
ĉiujare ĉ. 4 milionojn da vizitantoj.
Praktikaj
informoj
- La muzeo troviĝas apud la stacio Musée d'Orsay (subtera trajno
RER, linio C)
- Estas malfarmite ĉiutage krom lundoj
- Ĉiun unuan dimanĉon de la monato estas senpaga eniro
- En la muzeo funkcias krome belvida restoracio kaj arta
librovendejo
Literaturo
-
Orsay Museum Guide. Eld. Publisher Réunion des musées
nationaux.280 p., 350 il. ISBN 2-7118-4763-2 (diverslingvaj
versioj)
- Rosenblum, Robert: Paintings in the Musee d'Orsay.
Stewart, Tabori and Chang 1989. 686 p. ISBN-10: 1556700997
(angle)
-
Slavné galerie světa: Musée D´Orsay Paříž. Praha: Knižní
klub 2006. (ĉeĥe)
Ligiloj
Oficiala retpaĝo de la
muzeo