La Muiderslot [Mojderslot] (Kastelo de Muiden) estas, ankoraŭ en bona stato, mezepoka kastelo en la nederlanda Muiden en la provinco Norda Holando. Ĝi estas regna muzeo.
La kastelo estas kvadrata akvokastelo. Je ĉiu angulo estas ronda turo. Interne de la muroj estas granda konstruaĵo kun ŝtuparformaj gabloj. La kastelo havas kastelfosaĵon kun levponto. Interalie ankaŭ troviĝas restaŭrita legomĝardeno kaj spicherbejo.
Geografia pozicio: (52° 20′ 3″ N; 5° 4′ 19″ E Mapo)