Monumento de Libereco (Rigo)

La Monumento de Libereco (latve Brīvības Piemineklis) estas memormonumento lokita en Rigo, la ĉefurbo de Latvio. Ĝi omaĝas la militistojn, kiuj forpasis okaze de la latva milito de sendependeco (1918-1920). La monumenton oni kutime rigardas kiel gravan simbolon de la libereco, sendependeco kaj suvereneco de la Latva Respubliko. Inaŭgurita la 18-an de novembro 1935, tiu 42 metrojn alta monumento konsistas el granito, travertino kaj kupro. Ĝi estas ofte uzata kiel oportuna kunvenigpunkto por publikaj okazaĵoj kaj oficialaj ceremonioj, kaj ĝia statuo baldaŭ ornamos la estontan latvan 2-eŭran moneron.

La skulptaĵoj kaj bareliefoj de la Monumento de Libereco, dispartigitaj laŭ dektri grupoj, bildigas la kulturon kaj la historion de Latvio. La kerno de la monumento konsistas el kvarangulaj brikoj, kiuj altamasiĝas direkte al la pinto kaj progrese mallarĝiĝas. Centre staras travertina kolono kun pinte de ĝi la kupra statuo de Libereco, kiu fiere levas kaj elmontras tri origitajn steletojn. La ideo konstrui tian monumenton unue aperis komence de la 1920-aj jaroj, kiam la ĉefministro de Latvio Zigfrīds Anna Meierovics ordonis, ke oni ellaboru regularon por konkurso rilate al la desegnado de "memorkolono". Post pluraj konkuradoj, la monumento estis finfine konstruita komence de la 1930-aj jaroj laŭ la projekto "Brilu kiel stelo!" de la latva skulptisto Kārlis Zāle. La konstruado estis entute financita de privataj donacoj.

Dum la Dua mondmilito, Latvio estis aneksita de Sovetunio: la rusoj unue konsideris detrui la Monumenton de Libereco, sed poste rezignis la ideon. Oni kelkfoje atribuas la savon de la konstruaĵo al la soveta skulptisto Vera Muĥina, eble ĉar ŝi tre altestimis ĝin laŭ arta vidpunkto. La sovetoj uzadis propagandon por falsi la simbolan signifon de la monumento, kaj por igi ĝin pli konforman al soveta ideologio. Ĝi tamen restis por la latva popolo simbolo de nacia sendependeco: la 14-an de junio 1987 kunveniĝis tien proksimume kvin mil homoj por memorfesti la viktimojn de Sovetunio kaj ĉirkaŭmeti florojn. Tiu kunveniĝo signis la komencon de nacia movado por sendependiĝo, kaj nur tri jarojn poste sendependiĝis Latvio.

Priskribo

La skulptaĵoj kaj bareliefoj de la Monumento de Libereco estas dividitaj laŭ dektri grupoj: ili ĉefe bildigas latvan kulturon kaj historion. La kerno de la monumento konsistas el kvarangulaj brikoj, kiuj amasiĝas unu sur la alia kaj progrese mallarĝiĝas direkte al la pinto. Ruĝa, granita ŝtuparo da dek ŝtupoj, averaĝe 2,8 metrojn larĝa kaj 1,8-metron alta, ĉirkaŭas la bazon de la monumento kaj estas interrompita de du travertinaj bareliefoj: la unua temas pri la famaj "Latvaj fusilistoj" (latve: Latvju strēlnieki), dum la dua estas titolita "Latvoj: la Kantistoj" (latve: Latvju tauta - dziedātāja). La du reliefoj estas sufiĉe monumentaj: ili altas 1,7 metron, havas larĝecon de 4,5 metroj kaj havas dikecon de 3 metroj. Du pliaj ŝtuparoj kondukas al la platformo, sur kiu staras la tuta monumento. Fronte de la monumento, la platformo formas rektangulon precipe uzitan por oficialaj ceremonioj. Ankaŭ la bazo de la monumento konsistas el ruĝa granito, kaj ĝi estas formita de du rektangulaj blokoj: la plej malsupra bloko estas monolita, 3,5 metrojn alta, 9,2 metrojn larĝa kaj 11 metrojn longa, dum la supra, malpli granda bloko estas 3,5 metrojn alta, 8,5 metrojn larĝa kaj 10 metrojn longa. La supra bloko entenas rondajn niĉojn ĉe siaj kojnoj, ĉiu enhavante aron da tri skulptaĵoj. Ĝiaj flankoj estas plie kovritaj de travertino.

Fronte de la monumento videblas pluraj grupoj da skulptaĵoj. La grupo "Laboro" bildigas fiŝiston, metiiston kaj meze de ili farmiston, kiu tenas falĉilon dekoraciitan de kverko-folioj kaj glanoj por simboli virecon. La grupo "Gardistoj de la Patrujo" prezentas malnovan latvan militiston, kiu fiere staras inter du surgenuiĝantaj modernaj soldatoj.

Inter tiuj du grupoj troviĝas sur unu el la travertinaj blokoj la moto elpensita de la latva verkisto Kārlis Skalbe: "Por Patrujo kaj Libereco" (latve: Tēvzemei un Brīvībai). La flankoj de la travertinaj blokoj entenas du bareliefojn: la grupo "1905" (latve: 1905.gads) rilatas al la rusia revolucio de 1905, dum la grupo titolita "La Batalo kontraŭ la Bermontianoj sur la Fera Ponto" (latve: Cīņa pret bermontiešiem uz Dzelzs tilta) bildigas gravegan batalon en Rigo kontraŭ la soldatoj de la generalo Bermondt, dum la latva milito de sendependeco. Malantaŭ la monumento cetere videblas du aliaj skulptaj grupoj: "Familio" (latve: Ģimene), kiu prezentas patrinon meze de ŝiaj du infanoj, kaj "Scienculoj" (latve: Gara darbinieki). Sur la ruĝa granita bazo staras alia rektangula bloko, 6 metrojn alta kaj 7,5 metrojn longa, kiun ĉirkaŭas kvar skulptaj grupoj el griza granito: "Latvio" (latve: Latvija), "Lāčplēsis" (folklora latva heroo), "Vaidelotis" (balta, pagana pastro) kaj "Katenrompantoj" (latve: Važu rāvēji), kiu bildigas tri katenitajn virojn provante rompi iliajn ĉenojn.

La plej supra bloko estas ankaŭ la soklo de la 19 metrojn alta, monolita kolono el travertino, kiu elstaras la monumenton. La flankoj de la kolono estas proksimume 3 metrojn longa je ĝia bazo. Antaŭe kaj malantaŭe, du rektaj linioj el vitro trairas la mezon de la kolono. La kolono subtenas kupran, alegorian statuon de Libereco. Ĝi altas 9 metrojn kaj havas la aspekton de virino, kiu levas tri origitajn steletojn, tiel simbolante tri konstituciajn regionojn de Latvio: Vidzeme, Latgale kaj Kurlando. La tuta monumento estis konstruita ĉirkaŭ framo el ŝtalbetono, kaj estis malnovtempe kunligita per ŝtalaj kaj bronzaj kabloj aŭ per mortero. Kelkaj el la originalaj materialoj estis tamen anstataŭitaj de poliuretano dum la renovigo.

Situo

Шаблон:Granda dosiero

La monumento troviĝas centre de Rigo, ĉe la "Bulvardo de Libereco" (Brīvības bulvāris), proksime al la plej malnova kvartalo de la urbo. En 1990 piedirantiĝis la sekcio de la strato ĉirkaŭ la monumento, inter la bulvardoj Rainis kaj Aspazija, tiel kreante placon. Sur la placo troviĝas ponto super la kanalo de la urbo, kiu antaŭe formis parton de la rigaj fortikaĵoj (la ĉirkaŭmurojn oni detruis dum la 19-a jarcento por konstrui modernan distrikton kun bulvardoj). La kanalo estas 3,2-kilometrojn longa kaj estas ĉirkaŭita de parko duone de sia kurso. La teramasoj, kiuj rezultis el la detruado de la fortikaĵoj, estis arigitaj ene de la parko, kaj hodiaŭ formas artefaritan monteton kun akvofaloj norde de la monumento. En la bulvarda distrikto, oriente de la parko, troviĝas pluraj ambasadejoj kaj aliaj oficialaj konstruaĵoj. La institucioj plej proksimaj al la Monumento de Libereco estas la germana kaj la franca ambasadejoj, la Universitato de Latvio kaj ŝtatgimnazio.

En la parko kaj sude de la monumento situas la Nacia Operejo, kun ĝia florĝardeno kaj fronta fontano. Ĉe la okcidenta parto de la placo, apud la malnova kvartalo, estas malgranda kafejo kaj la horloĝo Laima. La horloĝo estis instalita en 1924, kaj en 1936 ĝi subtenis reklamon pri dolĉaĵoj por la latva brando "Laima", el kiu ĝi akiris sian nomon. La horloĝo estas populara kunvenigpunkto.

Dum la 1930-aj jaroj, oni unue planis krei elipsforman placon ĉirkaŭ la piedo de la monumento: laŭ la projekto, tiu placo estus ĉirkaŭita de granita, 1,6-metron alta muro, kun benkoj ene de la areo kaj heĝo da tujoj ekster ĝi. Sed tiu koncepto tiam ne plenumiĝis. La ideo estis rekonsiderita en la 1980-aj jaroj, sed estis denove reĵetita.

Konstruado

La ideo konstrui monumenton por memorfesti la mortintajn soldatojn de la latva milito de sendependeco unue aperis en la fruaj 1920-aj jaroj. La 27-an de julio 1922 ordonis la ĉefministro de Latvio Zigfrīds Anna Meierovics, ke oni ellaboru regularon por konkurso rilate al la desegnado de "memorkolono". La gajnanto de la konkurso estis projekto, kiu proponis 27 metrojn altan kolonon, kun skulptaĵoj pri la oficialaj simboloj de Latvio kaj bareliefoj bildigante Krišjānis Barons kaj Atis Kronvalds. Sed ĝi estis finfine reĵetita pro la protestado de 57 artistoj. En oktobro 1923, oni anoncis novan konkurson kaj uzis por la unua fojo la esprimon "Monumento de Libereco". La konkurado finiĝis kun du gajnantoj: fina konkurso inter la du lastaj konkurenculoj estis okazonta en marto, el kio nenio rezultis pro malkonsento inter la juĝantaro.

La lasta konkurso estis finfine anoncita en oktobro 1929. La gajnanto estis la desegnaĵo "Brilu kiel stelo!" (latve: Mirdzi kā zvaigzne!), elpensita de la skulptisto Kārlis Zāle, kiu jam montriĝis sukcesa okaze de la antaŭaj konkursoj. Post malgravaj korektoj fare de la kreinto kaj de la superkontrolanta arkitekto Ernests Štālbergs, konstruado ekis la 18-an de novembro 1931. Financita de privataj donacoj, la monumento estis starigita antaŭ la enirejo de la malnova kvartalo kaj sur la sama loko, kie malnovtempe staris la bronza, surĉevala statuo de la rusa imperiestro Petro la Granda. La monumento estis malkaŝita kaj inaŭgurita en 1935. Oni tiam taksis, ke la kvarjara konstruado necesigis 308 000 laborhorojn nur por prilabori la ŝtonajn materialojn: se nur unu homo plenumus tian taskon, eĉ kun la helpo de la plej modernaj iloj de tiu epoko, li bezonus 130 jarojn. La entuta pezo de la uzitaj materialoj estis proksimume 2 500 tunoj: se transportita fervoje, tia kvanto necesigus ĉirkaŭ 200 vagonojn.

Renovigo

La monumenton endanĝerigas klimato (kiu difektas ĝin per frosto kaj pluvo), sed ankaŭ aermalpurigo. Kvankam la areo ĉirkaŭ la monumento piedirantiĝis en 1990, ankoraŭ ekzistas proksime al ĝi tri stratoj kun grava trafiko. Oni mezuris altajn procentojn de nitrogena dioksido kaj sulfura dioksido apud la monumento: kombinadante al akvo, tiuj du elementoj kaŭzas korodadon de la materialoj de la konstruaĵo. Akvo cetere kreis krakaĵojn ĉe la ŝtalbetona kerno, kaj rustigis la ŝtalajn elementojn kaj kablojn de la monumento. La konstanta vibrado generita de vigla trafiko ne helpas la aferon.

Travertino, kiu estas pora materialo, iom post iom disfalis, kaj la poroj progrese pleniĝis je fulgo kaj partikuloj da sablo: tiel la blokoj nigriĝis, kaj ekgastigis etajn organismojn, precipe muskojn kaj likenon. La metalaj elementoj de la konstruaĵo plie makulis la ŝtonojn. Neregula prizorgado de la monumento kaj maloportunaj renovigoj ankaŭ kontribuis al la difektado de la Monumento de Libereco. Por preventi pliajn damaĝojn, kelkaj el la kabloj estis anstataŭitaj de poliuretano, kaj oni surmetis akvoforpelantojn sur la fasadoj dum la renovigo de 2001. Estis tiam taksita, ke ĝenerala revizio de la monumento estis farenda almenaŭ ĉiudujare.

La monumento estis renovigita dufoje dum la soveta periodo: unue en 1962, kaj due en 1980 kaj 1981. Konforme al la antaŭe ekzistanta kutimo, ĉiuj renovigoj kaj prizorgadoj post la sendependiĝo de Latvio restis parte financitaj de privataj donacoj. La Monumento de Libereco spertis gravan renovigon inter 1998 kaj 2001. Dum tiu renovigo, la statuo de Libereco kaj ĝiaj steletoj estis poluritaj, renovigitaj kaj denove origitaj. La monumento oficiale re-malfermiĝis la 24-an de julio 2001. La ŝtuparo, la kolono kaj la interno de la monumento estis renovigitaj, dum la ŝtonoj estis purigitaj kaj denove enmasonigitaj. Kvankam la renovigantoj tiam asertis, ke la monumento kapablus travivi unu jarcenton sen alia grava renovigo, oni malkovris post kelkaj jaroj, ke la origo de la steletoj estis difektitaj pro la teknikoj uzitaj dum la renovigo. La steletoj estis denove renovigitaj en 2006, sed tion oni faris tiel haste, ke la kvalito de la laboro laŭdire montriĝas dubinda.

Honorgardistaro

Honorgardistaro konstante restis ĉe la monumento ekde ĝia malkaŝo (en 1935) ĝis 1940, kiam Sovetunio aneksis Latvion. La gardistaro de la monumento oficiale reaktiviĝis la 11-an de novembro 1992. La gardoj estas soldatoj, kiuj apartenas al la Honorgarda Roto el la Estrareja Bataliono de la armeo de Latvio (latve: Nacionālo Bruņoto spēku Štāba bataljona Goda sardzes rota). La gardistaro devas ĉiam resti ĉe la monumento, escepte se la vetero multege malboniĝas aŭ se la temperaturo iĝas sub -10 °c aŭ super 25 °c. La gardistaro funkciadas per ĉiusemajna substituo de du gardgrupoj: ĉiu grupo entenas tri aŭ kvar parojn da gardoj, kiuj anstataŭas unu la alian je ĉiu horo dum ceremonio estrita de la gardestro. Krom la honorgardoj estas ankaŭ ĉiam almenaŭ du aliaj gardoj, kiuj protektas la honorgardojn.

Teorie, la gardistaro ŝanĝiĝas je ĉiu horo inter la 9-a matene kaj la 6-a posttagmeze. Post unuhora servo, la gardoj ĝuas duhoran liberan tempon kaj povas ripozi en la ĉambroj, kiujn ili disponas en la ministrejo pri defendo. Depost septembro 2004, la gardoj cetere plenumas patrolon je ĉiu duonhoro dum sia servo: ili ekmarŝas el la bazo de la monumento, dufoje laŭiras ĉiujn flankojn kaj tiam revenas al sia origanala pozicio. Laŭ regularo, la gardoj plie devas esti almenaŭ 1.82 metron altaj kaj bonsanaj pro tio, ke ili devas stari tute senmove dum unu duonhoro.

Historia signifo

Petro la Granda.]] Post la fino de la Dua mondmilito, ekzistis planoj koncerne la detruadon de la monumento: restas tamen malmultaj dokumentoj atestante pri tio por la historiistoj, kiuj do precipe turnas sin al parolaj atestadoj. La 29-an de septembro 1949 (kvankam la afero estis onidire jam diskutita ekde 1944), la Konsilio de la Popolkomisaroj de la Latva Soveta Socialista Respubliko (aŭ Latva SSR) proponis la restarigon de la statuo de la rusa imperiestro Petro la Granda. Kvankam la konsilio ne laŭvorte apogis la detruadon de la Monumento de Libereco, la nura ebla solvo por remeti la statuon sur ĝian originalan lokon implicis ĝuste tian detruadon. La rezulto de la debato ne estis registrita, sed ĉar la monumento ankoraŭ staras, la propono estis supozeble reĵetita. La soveta skulptistino Vera Muĥina, eksa studentino de Kārlis Zāle kaj kreinto de la fama monumenta skulptaĵo Laboristo kaj Kolĥoza Virino, eble helpis savi la monumenton, kvankam ekzistas neniu dokumento atestante pri tio. Laŭ sia filo, ŝi ja ĉeestis kunvenigon, dum kiu la destino de la monumento estis priparolita, kaj opiniis, ke la monumento estis arte altvalora. Ŝi plie laŭdire timis, ke ĝia detruado eble vundus la plej sanktegajn sentojn de la latva popolo.

La Monumento de Libereco do postvivis la debaton, sed ĝia simbolismo estis reinterpretita. Oni asertis, ke la tri steletoj fakte bildigis la freŝdate kreitajn baltajn sovetajn respublikojn, tio estas la Estona SSR, la Latva SSR kaj la Litova SSR. Laŭ tiama propagando, la monumento estis starigita nur post la Dua mondmilito, kiel la simbolo de popola dankemo al la soveta estro Iosif Stalin pro la liberigo de la baltaj ŝtatoj. En la somero de 1963 reaperis la ideo detrui la monumenton: oni rapide taksis, ke la detruado de strukturo arte kaj historie tiel altvalora kaŭzus nur egan indignon kaj socian tumulton, despli ke la monumento estis financita de privataj donacoj. La misinterpretado de la monumento iom post iom malgrandiĝis kaj oni ekzemple diris en 1988, iasence pli akurate, ke ĝi estis konstruita por "celebri la liberigon el la sklava aŭtokratio de la caro kaj de la germanaj baronoj": tia aserto tamen preteratentis, ke la bolŝevika ruĝa armeo kaj la ruĝaj latvaj fusilistoj ankaŭ estis malamikoj dum la latva milito de sendependeco.

Spite al la klopodoj de la soveta registaro, kunveniĝis ĉe la monumento proksimume kvin mil homoj la 14-an de junio 1987 por memorfesti la viktimojn de sovetaj deportadoj per la depono de floroj. Tiu okazaĵo estis organizita de la homrajta grupo Helsinko-86: por la unua fojo ekde la soveta aneksado okazis tia florceremonio, ĉar la soveta registaro principe malpermesis tian agmanieron. Kiel respondo, Sovetunio iniciatis biciklan kuradon ĉe la monumento samtempe kiel la planita ceremonio. Helsinko-86 poste organizis novan florceremonion la 23-an de aŭgusto 1987, por rememorigi la 48-an datrevenon de la embarasa pakto Molotov-Ribbentrop inter Sovetunio kaj Nazia Germanio: akvoŝprucado estis tiam uzita por dispeli la homamason. La movado por latva sendependiĝo tamen plugrandiĝis kaj sukcese, plurfoje kunvenigis pli ol 500 000 partoprenantoj (tio estas unu kvarono de la latva loĝantaro). Tri jarojn poste, la 4-an de majo 1990, la nova sendependeco de Latvio estis proklamita.

Depost la re-sendependiĝo de Latvio, la monumento fariĝis grava kunvenigpunkto rilate al tre variaj okazaĵoj. Unu el ili, la 16-a de marto, kaŭzis tensan debaton, ĉar tiu memortago celas celebri la latvan legion de la Waffen-SS, kiu batalis kontraŭ Sovetunio dum la Dua mondmilito. Tiu dato estis unue festita de ekzilitaj latvoj, antaŭ ol atingi Latvion en 1990: ĝi eĉ nedaŭre fariĝis oficiala memortago ekde 1998 ĝis 2000. En 1998, pri tiu okazaĵo tre atenteme interesiĝis eksterlandaj masmedioj, kaj la sekvan jaron kondamnis Rusio tiun memortagon kiel glorigon de naziismo. La afero rapide aliformiĝis en konflikton inter dekstraj kaj maldekstraj politikistoj kaj montriĝis tiel akra, ke ĝi minacis nacian stabilecon.

La latva registaro provis variajn rimedojn por mildigi la krizon kaj denove kontroli la situacion: en 2006, la registaro malpermesis la okazaĵojn planitajn de pluraj ekstremdekstraj organizaĵoj, kaj plie ĉirkaŭkradis la monumenton, oficiale pro renovigo (laŭ la urba konsilio de Rigo). La monumento estis ja renovigita en 2006, sed oni poste dubis pri tiu deklaro, ĉar la kradita areo estis multe pli larĝa ol bezonata por la renovigo, kaj ĉar la vetero ŝajne ne taŭgis por renoviglaboro. La registaro estis do kritikita de la latva gazetaro pro tio, ke ĝi ŝajne ne kapablis garantii samtempe kaj publikan sekurecon kaj politikan liberecon. La ceremonioj plie okazis spite al la malpermeso. La 23-an de novembro 2006 estis deklarita ne laŭkonstitucia la leĝo, kiu imponis oficialan aprobon por ĉiuj publikaj kunveniĝoj. Dum la sekva kunveniĝo uzadis la registaro multajn policistojn por gardi la ĉirkaŭaĵon de la monumento, kaj la okazaĵo restis sufiĉe kvieta.

Eŭro-monero

Vidu ankaŭ: Latvaj eŭro-moneroj

La latvaj civitanoj dum la resendependiĝo de sia ŝtato en 1991 donis altan simbolan signifon al la fakto denove havi sendependan nacian valuton, la latvan laton, kies desegnaĵoj memorigas pri la regionoj kaj la historio de la ŝtato. La latvaj eŭro-moneroj de tio transprenis iujn motivojn kaj bildigas inter alie la statuon de la Monumento de Libereco sur la 2-eŭra monero, sed ankaŭ la blazonon de Latvio sur aliaj moneroj. La eŭro-moneroj por Latvio publikiĝis dum 2006 kaj jam en proveldono produktiĝis.

Latvio unue planis akcepti eŭron kiel oficialan monon la 1-an de januaro 2008, sed tio montriĝis ne plu farebla. Oni nun supozas, ke Latvion ne antaŭ 2012 atingos la eŭro. La estraro de la Banko de Latvio eĉ sugestis, ke 2013 estus pli verŝajna dato.

Notoj

Шаблон:Referencoj

Bibliografio

  • Māra Caune (2002). Brīvības piemineklis: tautas celts un aprūpēts.. Brīvības pieminekļa atjaunošanas fonds, Rigo. ISBN 9984192539

Vidu ankaŭ

  • Listo de monumentoj rilate al libereco

Eksteraj ligiloj

Шаблон:Commons

Listed in the following categories:
Afiŝu komenton
Konsiloj kaj Konsiletoj
Ordigi per:
Happy Dance Studio
12 October 2014
The symbol of the indepence of Latvia. Three stars are symbolizing the districts. Guards are switching in the middle of the day,looks interesting
Addie Politi
12 July 2017
Really nice walk to the monument. Recommended to walk through the park.
Raimonds_B
25 January 2011
The Freedom Monument is a memorial located in Riga, Latvia honoring soldiers killed during the Latvian War of Independence (1918–1920). It is considered an important symbol of the freedom
Carl Griffin
28 November 2015
Pretty monument. Guards stand as still as stone 9am-6pm daily.
Ruslan Dosaev
23 August 2018
Был установлен в 1935 году в память о павших борцах за независимость Латвии.
Andrei Zhulid
1 September 2014
За Статуей Свободы находится отель Radisson Blu, на 26 этаже которого есть бар с красивым панорамным видом на Старый Город и Ригу в целом. Стоит туда зайти особенно во время заката.
Ŝargi pli da komentoj
foursquare.com
Hotel Garden Palace

startanta $76

St. Peter's Boutique Hotel

startanta $168

Rixwell Old Riga Palace

startanta $68

Radi Un Draugi

startanta $124

Hotel Justus

startanta $115

Neiburgs Hotel

startanta $286

Rekomendindaj vidindaĵoj apude

Vidu ĉiujn Vidu ĉiujn
Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Laima Clock

The Laima Clock (Latvian: Laimas pulkstenis) is a landmark in central

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Powder Tower, Riga

The Powder Tower (Latvian: Pulvertornis) is situated in Riga, Latvia,

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Nativity Cathedral, Riga

The Nativity of Christ Cathedral (Latvian: Kristus Piedzimšanas

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Vērmanes Garden

Vērmanes Garden (Latvian: Vērmanes dārzs) is the oldest public ga

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Vecrīga

Vecrīga (Old Riga) is the historical center of Riga, located on the

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Swedish Gate, Riga

The Swedish Gate (Latvian: Zviedru vārti) is situated in Riga,

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Latvian Museum of Decorative Arts and Design

The Latvian Museum of Decorative Arts and Design is an arts museum in

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Latvian National Museum of Art

The Latvian National Museum of Art (Latvian: Latvijas Nacionālais

Similaj turismaj vidindaĵoj

Vidu ĉiujn Vidu ĉiujn
Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Statuo de Libereco

La Statuo de Libereco estas granda verda statuo de virino ĉe la eniro

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Monument to the Independence of Brazil

The Monument to the Independence of Brazil (Portuguese: Monumento à

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Statue of Janko Kráľ

Statue of Janko Kráľ is located in the middle of Sad Janka Kráľa (li

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Seven Magic Mountains

Ugo Rondinone (born 1964) is a New York-based, Swiss-born mixed-media

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Tower of the Sun

The Tower of the Sun (太陽の塔, Taiyō no Tō) is a building created b

Vidu ĉiujn similajn lokojn