Monto de krucoj (litove Kryžių kalnas) estas artefarita monto troviĝanta norde de litova urbo Šiauliai. Estas starigitaj sur ĝi miloj da krucoj.
Laŭ arkeologiaj trovoj komence de la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento proksime de la hodiaŭa monteto situis en la 14-a jarcento burgo de la germanlingva armee ekspansiema Livonia Ordeno. La unuaj krucoj estis starigitaj surloke en la unua duono de la 19-a jarcento omaĝe de viktimoj de pola novembra ribelo el la jaro 1831, kiuj estis tie sepultitaj. Kiel pluaj estis sur tiu ĉi loko sepultitaj viktimoj de plua pola ribelo, januara ribelo el la jaro 1863.
Komence de la 20-a jarcento estis sur la loko proksimume 100 krucoj kaj ilia nombro dank' al enlandaj kaj eksterlandaj pilgrimantoj senĉese kreskis. En la tempo, kiam Litovio estis parto de Sovetunio, la reganta reĝimo klopodis la lokon kiel nedeziratan religian kaj nacian simbolon kelkfoje likvidi. La krucoj estis kelkfoje neniigitaj per buldozoj, unuafoje en la jaro 1961, sed lokaj loĝantoj ĉiam denove starigis ilin. En la tempo de liberigo de la politikaj rilatoj post la jaro 1985 Sovetunio rezignis pri la klopodo neniigi tiun ĉi lokon.
En 1993 vizitis la monton de krucoj papo Johano Paŭlo la 2-a, kiu donacis al la loko lignan statuon de Kristo. Hodiaŭ la monto estas celo de vico de turistoj kaj pilgrimantoj el la tuta mondo, kiuj alportas senĉese novajn krucojn.