Mönch estas kun alteco de 4107 m s.m. rimarkinda monto en la Bernaj Alpoj, kiu formas kune kun Eiger kaj Jungfraŭ la faman monttriopon de Berna Oberlando.
Mönch | |
---|---|
Mönch |
|
Alteco | 4105 |
Situo | Svislando |
Montaro | Bernaj Alpoj |
Koordinatoj | Koordinatoj: Kategorio:7° E Kategorio:46° N | Kategorio:7° E Kategorio:46° N
Unua grimpo | 15-an de aŭgusto 1857 Christian Almer, Christian Kaufmann, Ulrich Kaufmann kaj Sigismund Porges |
Plej facila montgrimpo | de Mönchsjoch-Kabano tra sudorienta kresto malfacileco II |
Mönch estas kun alteco de 4107 m s.m. rimarkinda monto en la Bernaj Alpoj, kiu formas kune kun Eiger kaj Jungfraŭ la faman monttriopon de Berna Oberlando.
Mönch situas inter la impresa sed mortiga Eiger kaj Jungfraŭ. Je ĝia orienta kresto, la tiel nomita Eigerjugo ekfluas la Eiger-Glaĉero, je la nordvando de Eiger troviĝas la glaĉero Eismeer, kiu estis iam tributglaĉero de Suba Grindelwald-Glaĉero, pli okcidente naskiĝas la Grindelwald-Fiescher-Glaĉero kiu estas la ĉefa tributglaĉero de Suba Grindelwald-Glaĉero. Je la suda flanko de Mönch naskiĝos parto de la Aleĉ-Glaĉero, kiu apartenas al la Monda Naturheredaĵo de UNESKO Jungfraŭ-Aleĉ-Bieĉhorno.
Inter la Eiger-Glaĉero kaj Eismeer troviĝas interne de la monto Mönch la haltejo Eismeer (en Esperanto glacimaro), de kiu piedira tunelo kondukis al belvidplatformo je alteco de 3159 m s.m., kiu estis malfermita la 25-an de juli 1905. Ĝis la jaro 1912, kiam estis atingita per tunelo tra Mönch Jungfraŭjoch, Eismeer estis la finhaltejo de la Jungfraŭ-Fervojo.
La unua grimpado de Mönch okazis la 15-an de August 1857 per Christian Almer, Christian Kaufmann, Ulrich Kaufmann kaj Sigismund Porges.
Kategorio:Montoj en Svislando Kategorio:Kantono Berno Kategorio:Berna Oberlando Kategorio:Montoj de la Alpoj Kategorio:Monda heredaĵo en Svislando Kategorio:Montoj kun alteco inter 4000 kaj 4999 m
ca:Mönch de:Mönch (Berg) en:Mönch es:Mönch fi:Mönch fr:Mönch it:Mönch ja:メンヒ lb:Mönch lt:Mionchas nl:Mönch nn:Mönch pl:Mönch rm:Mönch ro:Mönch ru:Мёнх sv:Mönch tr:Mönch Dağı zh:莫希峰