Tatev armene Տաթեվ estas monaĥejo kiu troviĝas en la regiono Goris, je 316 km de Erevano sudoriente de Armenio, en la marzo Sjuniko, antaŭe provinco Zangezur. Tiu ĉi monumento, la plej grava de la sudo de Armenio, estas en la vico por estonte inkludi ĝin en la Monda heredaĵo de Unesko ekde 1995. Tatev ankaŭ estas samnoma vilaĝo proksime de la monaĥejo. Ĝi estis konstruita inter la 10-a kaj 13-a jarcentoj en la setlejo de antaŭa religia konstruaĵo. Ĝi estis grava intelekta centro de Armenio inter 1390 kaj 1453, agnoskata universitato kiel tiuj de Sanahin kaj Haghpat. Famkonataj tiuepokaj teologoj laboris en tiu universitato, kiel Gregorio de Tatev. Kiel multaj el la armenaj monaĥejoj de la Mezepoko, Tatev havas ĉirkaŭan muregon kontraŭ la invadoj de la epoko. Ĝi estis damaĝita pro la tertremo de 1931. Oni entreprenis ĝian restaŭradon sed ĝi estis haltita. Pro tio ankoraŭ ekzistas gruo meze de la monaĥejo.