La Monaĥejo Geghard ("Գեղարդ" en la armena) estas unika religia konstruaĵo en la provinco de Kotayk en Armenio, parte fosita en tiea monto, ĉirkaŭata de krutaĵoj. Ĝi estas en la listo de Monda heredaĵo de Unesko.
Dume la ĉefa kapelo estis konstruita en 1215, la monaĥa komplekso estis konstruita en la 4-a jarcento de Sankta Gregorio la Iluminanto en la loko de (sankta) fonto en la interno de kaverno. Tial la monaĥejo estis origine nomata Ayrivanq, kio signifas «La Monaĥejo de la Kaverno». Tamen, la nomo nuntempe uzata estas Geghard, aŭ la tuta nomo Geghardavanq (Գեղարդավանք), kio signifas «la Monaĥejo de la Lanco», kio venas de la Sankta Lanco kiu vundis Jesuon dum la Pasio, laŭ la tradicio ĝi estis portata al Armenio de la Apostolo Tadeo, kaj konservata inter aliaj relikvoj. Nuntempe ĝi estas en la trezoro de Eĉmiadzin.
La spektindaj krutaĵoj kiuj ĉirkaŭas la monaĥejon estas parto de la gorĝo de la rivero Azat, kaj ankaŭ estas inkludataj kune kun la monaĥejo en la listo de Tutmonda Heredaĵo de Unesko. Kelkaj el la preĝejoj de la monaĥa komplekso estas tute fositaj en la krutaĵoj, aliaj estas kavernoj adaptitaj al preĝejoj, dume aliaj estas ellaboritaj strukturoj, kun sekcioj de muroj arkitekture kompleksaj kiuj funkcias kiel ĉambroj en la profundo de la krutaĵo. Tiu kombino kune kun multnombraj starigitaj ĥaĉkaroj estas unikaĵo, kaj unu el la plej oftaj turismaj celoj de Armenio.
La plimulto de la vizitantoj de Geghard ankaŭ elektas la vizitadon al la proksima templo Garni, templo simila al la greka Partenono iom pli malsupre en la rivero Azat. Vizitado de ambaŭ lokoj dum unu sola vojaĝo estas tre ofte menciata kiel Garni-Geghard.