Dadivank (armene Դավիվանք) estas armena monaĥejo kiu troviĝas en Montara Karabaĥo (en la provinco Ŝahumjano), en arbarigita loko. La preĝejo de la monaĥa komplekso estis konstruita en 1214.
Laŭ la legendo, la Apostolo Judaso Tadeo (martirigita en Armenio) estas entombigita en tiu ĉi monaĥejo kiu estis fondita fine de la 1-a jarcento far unu el la sekvantoj de la apostolo.