Minejo Zollverein

La Minejo Zollverein estas 1986 malfunkciigita minkarbo -minejo en la Asinda nordo. Ekde decembro 2001 la minejo kaj la najbara koaksfarejo apartenas al la mondkultura heredaĵo de la Unesko (minejo kaj koaksfarejo Zollverein). Zollverein estas ankropunkto de la Eŭropa itinero de la industria kulturo.

   
Monda heredaĵo de UNESKO

Minejo Zollverein

Koordinatoj: 51°29′17″N 7°2′38″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 51.48806 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">51.48806, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *Kategorio:7° E Kategorio:51° N Minejo Zollverein. La Minejo Zollverein estas 1986 malfunkciigita minkarbo -minejo en la Asinda nordo. Ekde decembro 2001 la minejo kaj la najbara koaksfarejo apartenas al la mondkultura heredaĵo de la Unesko (minejo kaj koaksfarejo Zollverein). Zollverein estas ankropunkto de la Eŭropa itinero de la industria kulturo.

Historio

1847–1890

La minejon fondis la industriistro Franz Haniel, kiu serĉis taŭgajn karbotrovejojn por la ŝtalproduktado. Je provboradoj, necesaj por proponi al la minoficejoj la elminadon de karbo, oni trafis sur ege fekundan karbotavolon, kiun oni nomis laŭ la 1834 fondita Germana doganunuiĝo Deutscher Zollverein. En 1847 Franz Haniel fondis la minjuran societon Zeche Zollverein kaj disdonis la posedaĵon de minakcioj ene de sia familio.

La terenon por la konstruo de ŝaktoinstalaĵo disponigis la terposedanto Schwartmann, nomita Bullmann, kiu ankaŭ mem partprenis je la societo. Tial baldaŭ oni nomis la terenon de la fonda ŝaktoinstalaĵo Bullmannaue (la hodiaŭa stratnomo de la alirejo al la ŝaktoinstalaĵo 1/2 devenas de tio).

La konstrulaboroj por ŝakto 1 de la Zeche Zollverein komenciĝis je la 18-a de februaro 1847 sub la entreprenestro Joseph Oertgen, laŭ kiu oni ankaŭ nomis straton. En profundo de 130 metroj oni atingis la minkarban vejnon. La elminigo tamen komenciĝis nur en la jaro 1851. Paralele ekde 1849 estis konstruita, apud ŝakto 1, la ŝakto 2. Tiu ĉi ekfunkciis en 1852. Unuan fojon oni konstruis du samaspektajn Malakov-turojn super la ŝaktoj kiel elminiginstalaĵojn; tiun ekzemplon de ĝemelkonstruaĵo kun komuna maŝinhalo inter la ŝaktoj oni poste ripetis sur aliaj minejoj ĉe la konstruado de duŝaktaj instalaĵoj.

Ekde 1857 oni tenis apud la ŝaktinstalaĵo 1/2 kelkajn koaksigofornojn kiel antaŭŝtupon de uzina koaksigejo. Ekde 1866 oni anstataŭigis tiujn ĉi koaksigejojn per moderna koaksigejo kun maŝinfornoj.

En 1880 oni komencis la konstruadon de dua aparta elminiginstalaĵo en Schonnebeck. Ŝakto 3 ekfunkciis en 1883. La arkitekto Dreyer amplekse elkonstruis la surterajn instalaĵojn. La ŝakto ricevis germanan ŝtrebarganon de la konstrumaniero Promnitz kiel elminiginstalaĵo. Jam en 1890 oni elminigis 1 milionon da tunoj da karbo. Per tio Zeche Zollverein atingis pintan pozicion inter la Germanaj minejoj.

1890–1918

Pro la favora konjunkturo en la mineja metalurgia industrio oni konstruis dum la sekvaj jaroj pliajn ŝaktojn. En la norda parto de Katernberg lime al Heßler inter 1891 kaj 1896 ekestis la duŝakta instalaĵo Zollverein 4/5 kun elminiga kaj envetura ŝaktoj kaj ŝakto konstruita nur por la aerumado. Sur tiu ĉi ŝaktejo oni tuj ekfunkciigis novspecan koaksigejon.

En 1896 oni konstruis plian elminigoŝakton proksime de Stoppenberg. Tiu ĉi ekfunkciis en 1897 kaj estis ekipata per duŝtreba argano, ĉar ĝi estis konceptita por la paralela gvido de elminigo kaj enveturado.

La minkonstruaĵoj de Zollverein plue estis problema pro la mingaso. Post pluraj akcidentoj kaŭzitaj de mingaseksplodoj oni provizis la ŝaktinstalaĵojn iom post iom per aerumaj ŝaktoj. Tiel ekestis:

  • Ekde 1897 ĝis 1899 apud ŝakto 3 la ŝakto 7. Ĝi ricevis malgrandan elminiginstalaĵon.
  • Ekde 1897 ĝis 1900 apud ŝakto 1/2 la ŝakto 8. Unue ĝi ne ricevis elminiginstalaĵon.
  • Ekde 1903 ĝis 1905 apud ŝakto 6 la ŝakto 9. Ankaŭ tiu ĉi unue ne ricevis elminiginstalaĵon.

Sekve de tio oni renovigis la ŝaktinstalaĵon 1/2. Ŝakto 1 ricevis germanan ŝtrebarganon anstataŭ la Malakov-turo. Krome oni baze renovigis la pretigejon kaj koaksigejon.

En 1909 oni instalis sur ŝaktejo 3/7 novan elminigoŝakton. Post pretigado de la ŝakto 10 en la jaro 1914 ankaŭ sur tiu ĉi ŝaktejo oni pliampleksigis la pretigejon kaj ekfunkciigis novan koaksigejon.

En 1914 finfine oni elkonstruis la ŝakton 9 de la instalaĵo 6/9 kiel transportŝakton per argano.

Je la Unua Mondmilito la elminigo atingis la kvanton de 2,5 milionoj da tunoj da karbo.

1918–1932

Ekde 1920 la societo Zollverein, ĝis tiam ankoraŭ en posedo de la familio Haniel, kunlaboradis pli intense kun la mineja metalurgia industrientrepreno Phönix AG. La aferdirektadon de la minejo komplete transprenis la Phönix AG.

Sub ties direktado oni renovigis kaj riparis; ŝakto 2 nun ankaŭ ricevis elminigarganon; krome oni decidis renovigon de la ŝaktinstalaĵo 4/5. Blindŝakto estis malfermita supren kaj ekfunkciigata kiel ŝakto 11. La elkonstruo al elminigoŝakto okazis ĝis 1927. Ŝaktoj 4 kaj 11 estis ekipataj per samspecaj elminigarganoj, la surteraj instalaĵoj 4/5/11 analoge renovigataj. La koaksigejon 4/5/11 oni malfunkciigis responde al tio.

Je la transiro de la Phönix AG al la Vereinigte Stahlwerke AG [unuiĝintaj ŝtaluzinoj] 1926 minejo Zollverein estis algrupigita al la Gelsenkirchener Bergwerks-AG (GBAG) kaj sekve direktita ene de la grupo Gelsenkirchen. Tiu ĉi iom post iom malfunkciigis la koaksigejojn.

Ŝakto 12 (ekde 1937 ŝakto "Albert", ekde 1941 ŝakto "Albert Vögler")

En 1928 GBAG decidis la novkonstruon de kompleta ŝaktinstalaĵo, konceptita kiel centra elminiginstalaĵo. Kun elminigkapablo de 12.000 tunoj da karbo tage ŝakto 12 transprenis la tutan karboelminigon de la ĝistiamaj kvar instalaĵoj kun entute dek unu ŝaktoj. La arkitektoj Fritz Schupp kaj Martin Kremmer prenis sur sin la formadon de la ŝaktinstalaĵo, kiu estis rigardata kiel arkitektura kaj teknika bravuraĵo kaj iĝis direktomontra por sobre funkcionala industrikonstruado – ekzemple la strukturo sekvas al la influriĉa arkitektura kaj dezajna skolo Bauhaus. La ŝaktinstalaĵo estis rigardata kiel la plej moderna kaj „plej bela karbominejo de la mondo“. La en 1930 starigita dustabla elminigargano en plenmura konstrumaniero iĝis modela por multaj poste konstruitaj centraj elminiginstalaĵoj. La ŝakto komencis elminiĝi ekde 1932 kaj ekde 1937 ĝia nomo "Schacht Albert", ekde 1941 "Schacht Albert Vögler", rilatis al la tiama ĝenerala direktoro de la Gelsenkirchener Bergwerks-AG Albert Vögler.

1932–1968

La elminigo de la Zeche Zollverein ege kreskis pro tiu ĉi aranĝo. Ĝi atingis en la jaro 1937 3,6 milionojn da tunoj per 6.900 dungitoj. La antaŭan jaron oni reekfunkciigis la koaksigejon ĉe ŝakto 1/2/8 kiel malgranda novkostruaĵo kun 54 koaksofornoj, kiuj entute produktis 200.000 tunojn da koakso ĉiujare. En 1937 oni anstataŭigis la malnovan duŝtreban arganon super ŝakto 6 per novkonstruita duetaĝa ŝtrebargano kun nur unu elminigilo.

La Duan Mondmiliton travivis Zeche Zollverein kun relative malgravaj difektaĵoj. En la jaro 1953 oni jam refoje atingis elminigon de 2,4 milionojn da tunoj ĉiujare, per kio Zollverein ree enhavis la pintan pozicion el inter la okcidentgermanaj karbominejoj.

Post transiro en la Rheinelbe Bergbau AG kiel sukceda kompanio de la malnova GBAG nun oni amplekse renovigis kaj raciigis la funkciadon de ĉiuj ŝaktinstalaĵoj de Zollverein. Koaksigejo Zollverein, nuna mondkultura heredaĵo La elminigargano sur ŝakto 1 en 1958 estis anstataŭigita per kompletmura novkonstruaĵo. Ekde 1960 ĝis 1964 arkitekto Fritz Schupp komplete novkonstruis la ŝaktinstalaĵon 1/2/8. Ŝakto 2 ricevis en 1964 la malmuntitan elminigturon de ŝakto 2 de la malfunkciigita minejo Friedlicher Nachbar kiel nova elminiginstalaĵo.

Ekde 1961 oni tenis sur nova tereno centran koaksigejon kun 192 fornoj.

Inter 1962 kaj 1964 oni kunigis la aliajn eksterajn ŝaktinstalaĵojn. En 1962 oni malfunkciigis ŝakton 4 kiel elminigŝakton. La elminigargano venis al la minejo Holland en Wattenscheid por la elkonstruo de nova centra elminigŝakto. La elminiginstalaĵoj ŝaktoj 3 kaj 7 same estis malmuntitaj.

En 1967 ĉesis la elminigo de la ŝaktinstalaĵoj 4/11 kaj 6/9. La sola elminigo restis je ŝakto 12.

En 1968 Zeche Zollverein eniĝis al Bergbau AG Essen, kiu apartenis al la entrepreno Ruhrkohle AG.

1968–1986

Post transpreno de la minejo oni daŭrigis la mekanikigon kaj raciigon de la elminigo. La elminigkvanto plue situis je 3 milionoj da tunoj ĉiun jaron. En 1974 oni interligis Zeche Zollverein kun la najbara minejo Zeche Holland. Ŝakto Holland 3/4/6 estis abandonita kiel minejo kaj kune kun kelkaj ŝaktoj de la minejo Bonifacius plufunkciigata kiel veturaj kaj aerumaj ŝaktoj.

Ekde 1980 oni komencis per la ekspluato de la lasta graskarbomino en tavolo Sonnenschein la translokado de la karbominado norden. La sudajn kaj orientajn ŝaktojn oni iom post iom forlasis. Ekde 1982 oni praktikis komunan elminigon lige kun la najbara minejo Zeche Nordstern. Responde oni forlasis la minkampon Holland en la jaro 1983.

La elminigo de tiu ĉi Verbundbergwerk [ligominejo] Nordstern-Zollverein atingis refoje 3,2 milionojn da tunoj jare. Post novaj debitenrompiĝoj je Ruhrkohle diskuta kaj decida rondo pri la evoluo de la karboelminigo decidis en 1983 forlasi la elminigon sur Zollverein.

La 23-an de decembro 1986 oni malfunkciigis la restajn mininstalaĵojn de Zollverein. La koaksigejon oni ankoraŭ tenis ĝis 1993. Ŝaktoj 2 kaj 12 restis en funkcio pro la akvomastrumado.

Aposteriore oni konservis la restajn surterajn instalaĵojn de ŝakto 12, ŝaktoj 1/2/8 kaj ŝaktoj 3/10 por nova uzado kaj kiel industria monumento.

Aktuale

Ekde 1986 minejo Zeche Zollverein 12 substaras ŝtatan monumentprotekton kaj iĝis centro pri kulturo kaj dezajno en Essen kaj (NRV). Ĉi tie troviĝas la muzeopado „Weg der Kohle“ [vojo de la karbo], la vizitantocentro de la Route der Industriekultur [Itinero de la Industria Kulturo], en la iama kaldronegohalo alikonstruita de Norman Foster la Dezajnocentro Nordrejno-Vestfalio, sur la lima tereno de la ŝaktoj 1/2/8 la PACT Zollverein (koreografia cenro Nordrejno-Vestfalio, alikonstruita de la arkitekto Christoph Mäckler) samkiel la Kunstschacht [artoŝakto] Zollverein kaj sur la ŝaktoj 3/7/10 la „spertokampo por la disvolviĝo de la sensoj“. Ankaŭ la Ceramika Metiejo Margarethenhöhe hejmas ĉi-tie. En iama koaksigejo estas eksponejoj por nuntempa arto, kie troviĝas kiel daŭra ekspozicio la surirebla saloninstalaĵo Palast der Projekte [palaco de la projektoj] Ilya kaj Emilia Kabakov. En la Casino Zollverein troviĝas restoracio kun altranga gastronomio, sur la tereno de la koaksigejo la hejmeca koaksigeja kafejo / restoracio.

Somere 2006 post kelkaj jaroj oni finfaris la elspezigeman alikonstruadon de la karbolavejo (projekto de Rem Koolhaas/OMA kaj Heinrich Böll). Nova, stile aluda la jam ekzistajn bendopontojn, 55 metrojn longa rulŝtuparo kondukas la vizitantojn je 24 metroj en la novan vizitantocentron. Aŭtune de 2008 la nova Ruhr-Muzeo, ĝis nun hejma en la sudo de Essen sub la nomo Ruhrlanda Muzeo, daŭre ekloĝas en la karbolavejo.

La lernejo Zollverein por administrado kaj dezajno. En junio de 2006 oni finkonstruis, kvankam ĝi ne aspektas tiel, la Zollverein School of Management and Design [lernejo por administrado kaj dezajno]. La Usone orientita institucio alcelas la profesian pliklerigadon en la sferoj dezajno kaj ekonomio.

Rigardado de la tuta ensemblo de instalaĵoj daŭre eblas. Pli bone ekkoni Zollverein oni povas dank‘ al multnombraj gvidadoj ofertataj de la vizitocentralo, kiujn parte faras eksministoj.

Kulturo – La strukturŝanĝo de Zollverein

Aparte de la jam menciitaj alikonstruaranĝoj Zollverein intertempe iĝis prestiĝobjekto de la Ruhr-regiono. Ekde kiam ĝi ricevis la titolon „Mondkultura Heredaĵo“ Zollverein estas internacia renkontejo kaj por grandaj kulturprojektoj kiel la internacia mondmuzika foiro "WOMEX" aŭ la "Extraschicht – la Nokto de la Industrikulturo en la Ruhr-regiono“ kaj ankaŭ por koncertoj en pli malgranda kadro; ekz. la radiostacia ĵazorkestro WDR Big Band periode gastas same kiel la hiphopa bando "Fettes Brot" kadre de aranĝo nome TRIDEM. Per la multnombraj konstruprojektoj sur kaj ĉirkaŭ Zollverein oni volas krei ampleksan kulturan ofertaron por ĉiu gusto.

En la jaro 2010, kiam Essen estos Kulturĉefurbo de Eŭropo, Zollverein estos la centra punkto por la tuta Ruhr-regiono

Vidu ankaŭ

  • Liste der Sehenswürdigkeiten in Essen
  • Industriedenkmal

Ligiloj

Kategorio:Monda heredaĵo en Germanio

Kategorio:Monda heredaĵo en Germanio Zollverein Kategorio:Metalurgio Kategorio:Geografio (Essen) Kategorio:Ekonomiko Kategorio:Kulturo

de:Zeche Zollverein en:Zollverein Coal Mine Industrial Complex es:Complejo industrial de la mina de carbón de Zollverein hu:Zollverein Szénbánya it:Miniere di carbone dello Zollverein ja:ツォルフェアアイン炭鉱業遺産群 nl:Zeche Zollverein pt:Complexo Industrial da Mina de Carvão de Zollverein sv:Zeche Zollverein vi:Mỏ và nhà máy luyện than cốc Zollverein zh:煤與煉焦礦業關稅協會

Listed in the following categories:
Afiŝu komenton
Konsiloj kaj Konsiletoj
Ordigi per:
Karsten
25 September 2018
Recommendable brunch on Sundays! Far better than the usual weekend brunch fare. Both, great variety and high quality across everything on offer: Breads, prosecco, antipasti, fish, meats, desserts.
Corinna
27 December 2013
Geniale Location um Hochzeit zu feiern! Tolles Personal, super Essen, reichlich Platz, coole Atmosphäre! Natürlich nicht zu vergessen die tollen Möglichkeiten für Hochzeitsfotos mit Industriekulisse!
F.A.Z.
18 October 2013
Hier kann man bestaunen, was passiert, wenn ein Spitzenkoch in ein Restaurant wechselt, das mit seiner Atmosphäre so gar nichts von einem Gourmet-Tempel hat. Ein Erlebnis, in diesem Ambiente zu essen.
F.A.Z.
18 October 2013
Ob Kalbsbrust, Palffyknödel, Rinderfilet, Maultaschen vom Ochsenschwanz oder Loup de Mer: Alles schmeckt entspannt und gut, eben mit dem Augenmaß eines Kochs gemacht, der sein Fach wirklich versteht.
Nicole Marcellini
13 September 2011
Beste Lokation in Essen, um bei Geschäftsleuten von außerhalb mit erlesener Zechenromantik und postmoderner Edelbarockkultur zu punkten. Zudem: Extrem netter Besitzer. We love him.
F.A.Z.
18 October 2013
Schweinebauch und Garnele, Bohnencassoulet, grünes Bohnenpüree, BBQ-Sauce: Auf der einen Seite eindeutig das Werk eines Spitzenkochs, auf der anderen Seite eine Adaption typisch regionalen Essens.
Ŝargi pli da komentoj
foursquare.com
7.7/10
638 homoj estis ĉi tie
NH Essen

startanta $101

TOP CCL Hotel Essener Hof

startanta $133

Welcome Hotel Essen

startanta $117

Select Hotel Handelshof Essen

startanta $134

Motel One Essen

startanta $80

Novum Hotel Ambassador Essen

startanta $52

Rekomendindaj vidindaĵoj apude

Vidu ĉiujn Vidu ĉiujn
Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
ZOOM Erlebniswelt Gelsenkirchen

The ZOOM Erlebniswelt Gelsenkirchen, founded on April 14, 1949, as

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Westerholt Power Station

Westerholt Power Station was a coal fired power station in

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Styrum

Styrum (sometimes spelled 'Stirum') was an immediate lordship in the

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Schloss Beck

Schloss Beck (Beck Castle) is a Baroque castle in Bottrop, Germany,

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Movie Park Germany

The Movie Park Germany is a theme park with real movie studios in

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Burg Blankenstein

Burg Blankenstein is a castle located on the south site of the river

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Duisburga Zoo

Pigmeaj hipopotamoj.

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Landschaftspark Duisburg-Nord

Landschaftspark Duisburg-Nord estas pejzaĝa parko proksimume 230

Similaj turismaj vidindaĵoj

Vidu ĉiujn Vidu ĉiujn
Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Nacia parko Mesa Verde

Nacia parko Mesa Verde situas en ŝtato Kolorado de Usono. Mesa Verde

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
New Lanark

New Lanark estas vilaĝo en Skotlando. Ĝi troviĝas 2 km. for de la ur

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Lighthouse of Genoa

The Torre della Lanterna of Genoa, sometimes referred to simply as 'la

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Verla

Verla at Jaala, Kouvola, Finland, is a well preserved 19th century

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Derwent Valley Mills

Derwent Valley Mills is a World Heritage Site along the River Derwent

Vidu ĉiujn similajn lokojn