La Minareto de Samaro, angle la Malwiya Minaret, arabe الملوية estas parto de la granda moskeo de Samaro,Irako. La moskeo estas unu de la plej grandaj en la mondo. Ĝi estis konstruita de la kalifo Abbasid caliph Al-Mutawakkil . La minareto estis origine kunigita al la moskeo per ponto.
La minareto aŭ turo estis konstruita en la jaroj 848 ĝis 852. La materialo estas sabloŝtono. Ĝi estas unika inter aliaj minaretoj, ĉar ĝia formo estas spirala kaj konusa. La spiralo entenas ŝtuparon, kiu gvidas ĝis la pinto. La vorto "malwiya" signifas "helika konko" aŭ domo de limako.
Je la pinto de la konuso estas cilindroforma ĉambro kun diametro de 12 metroj. Ĝi estas ornamita per ok arkoj ekstere. Ĉiu arko staras sur du mallarĝaj kolonoj el tegoloj.
Malsame al plej multaj minaretoj la Malviya ne estis uzita por la "voko al preĝo". Ĝia alteco estas malutila por tiu uzo. Sed ĝi estas bone videbla el granda distanco ĉirkau Samaro kaj probable estis konstruita kiel forta signo de la Islamo en la valo de Tigriso.
Dum la milito en Irako diversaj damaĝoj je historiaj konstruaĵoj okazis. Jen traduko el BBC-informo, anglan tekston vidu je retaj ligiloj:
Iraka polico diras, ke eksplodo damaĝis unu de la plej gravaj islamaj monumentoj... Polico diras, ke ribeloj eksplodigis la pintan parton de la 52 metrojn alta Malwiya turo, kiu estis uzita de Usonaj soldatoj kiel elrigardejo. La eksplodo metis disigitajn tegolojn kaj morteron sur la ŝtuparon.