Merido (Hispanio)

MeridoMérida estas hispana urbo de la provinco Badajoz (Badaĥozo), kiu estas la suda el la du provincoj el regiono Extremadura (Ekstremaduro), sudokcidenta regiono en Hispanio inter Andaluzio kaj Portugalio. Mérida estis elektita ĉefurbo de tiu regiono je la fino de la 70aj jaroj kiam komenciĝis la demokrata reĝimo, pro tio ke ĝi situas meze de la regiono kaj temas pri tre historia urbo.

Merido

{{{bildo-priskribo}}}

Flago Blazono
Administrado
Statuso Urbo
Lando Hispanio
Ŝtato Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco Badaĥozo
Fondita en 25 a. K.
Urbestro José Angel Calle Gragera
Poŝtkodo 06800
Loĝantaro 53.915
Loĝdenso 62,29 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj
38°54′N 6°20′O  /  38.9°N, 6.333°O / 38.9; 6.333 (Merido (Hispanio))Kategorio:6° E Kategorio:38° NKoordinatoj: 38°54′N 6°20′O  /  38.9°N, 6.333°O / 38.9; 6.333 (Merido (Hispanio))Kategorio:6° E Kategorio:38° N
Alto 217 m
Areo 865,6 km²
Redaktu la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r
   
Vikipedio:Informkestoj
25px Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝon Merido.

MeridoMérida estas hispana urbo de la provinco Badajoz (Badaĥozo), kiu estas la suda el la du provincoj el regiono Extremadura (Ekstremaduro), sudokcidenta regiono en Hispanio inter Andaluzio kaj Portugalio. Mérida estis elektita ĉefurbo de tiu regiono je la fino de la 70aj jaroj kiam komenciĝis la demokrata reĝimo, pro tio ke ĝi situas meze de la regiono kaj temas pri tre historia urbo.

Deveno

Merido posedas tre malnovan devenon jam de antaŭromia epoko, kiam Hispanio estis loĝata de diversaj popoloj kaj en tiu regiono de kelt-ibera prapopolo. La urbo estis refondita kiel romia urbo en epoko de Aŭgusto (1-a jarcento) kaj ricevis la nomon de Emérita Augusta ĉar ties tiama loĝantaro estis ekssoldatoj jam liberigitaj for de la armeo, kiuj restis tie kiam ili ricevis romian civitanecon. La romia nomo memoras tiun devenon por emerituloj, ĉar en la latina ĝi signifis same ol en Esperanto.

Loĝantaro

La censita loĝantaro en 2005 estis 53.089 loĝantoj kaj 55.713 komence de 2006. Tamen oni klarigu, ke ĉar Mérida estas administra kaj politika centro de la regiono, multaj ŝtatservantoj -aŭ simillabora loĝantaro- loĝas kaj vivas en Mérida, eĉ sen esti censitaj tie. Aliaj loĝas en etaj vilaĝoj de la ĉirkaŭaĵoj por eviti malavantaĝojn de granda urbo.

Monumentoj

Romia teatro

La Romia Teatro de Merido

Tiu konstruaĵo estis mendita de konsulo Marco Vipsanio Agripa kaj eble uzita el jaroj 16-15a antaŭ Kristo. Temas pri unu el la plej simbolaj kaj vizitindaj monumentoj de la urbo kaj loĝigas ekde 1933 Festivalon de Klasika Teatro, kiu okazas ĉiusomere kaj redonas al la monumento ĝian historian funkcion, kiun ĝi perdis dum ĉirkaŭ 16 jarcentoj.

Ĝi enhavas sidilaron (cavea) por -tiam- 6.000 publikanoj, kiujn oni dividis en tri zonoj: cavea ima, media kaj summa (tiu ĉi lasta neenterigita dum jarmilo nuntempe estas tro rompita kaj ne uzebla), la orchestra, kiun dum ludoj okupis la ĥoro, el scenejo aŭ pulpitum kaj laste la ornamaĵo de la scenejo (scaenae frons), la plej rigardinda kaj mirinda parto de la konstruaĵo kaj de la tuta urbo, formita de du etaĝoj de korintiaj kolonoj kaj ornamita per skulptaĵoj kaj uzata laŭ tri pordoj (valva regia kaj valvae hospitaliae). Malantaŭ la scenejo troviĝas ĝardeno (Peristilo).

La teatro suferis ŝanĝojn ĉefe fine de la 1a jarcento eble dum la epoko de la imperiestro Trajano, kiam oni konstruis la nunan kolonaron kaj poste inter la jaroj 330-340.

Romia amfiteatro

La Romia Anfiteatro de Merido La romiana amfiteatro estis pli popola konstruaĵo, inaugurita eble en la jaro 8a antaŭ Kristo. Tiu konstruaĵo utilis por luktoj inter gladiatoroj, inter bestoj (leonoj, virbovoj, ktp.) aŭ inter homoj kaj bestoj. Temas pri konstruaĵo formita de centra sablejo ĉirkaŭita de sidilaro enhavkapabla por 15.000 publikanoj dividitaj, same ke en la teatro en tri zonoj. El tiuj tri zonoj konserviĝas nuntempe nur la suba, ĉar la du supraj estis utiligataj kiel ŝtonejo por apudaj konstruaĵoj.

Ĉevalkurejo

Ĝi longas je 400 m kaj larĝas je 100 m. Ĝi estis la plej granda el la urbaj spektaklejoj, kaj kun la anfiteatro, ricevis la ĉeeston de publiko jam pli interesata pri sportaj emocioj ol pri kleriga teatro. Pro ties grandeco ĝi lokigixs for de la murega cirklo, apud la ŝoseoj kiuj kunigis la urbon Emerita kun Corduba (Kordovo) kaj Tolletum (Toledo). Nuntempe estas klarigejo apud la monumento, kiu estas tute vizitebla. Ĝi enhavkapablis ĉirkaŭ 30.000 publikanojn en sidilaro dividita en sociaj zonoj kiel okazis en teatro kaj amfiteatro.

Oni konstruis ĝin komence de la 1-a jarcento eble dum la epoko de imperiestro Tiberio. Ĝi enhavas centran sablejon kiu funkciis kiel kurejo kaj meze de tiu troviĝas centra barilo nomita spina longa je 223 m kaj larĝa je 8,5 m, kiu estis ornamita per kolonoj kaj skulptaĵoj. La plej ŝatata spektaklo estis la kuro inter bigoj (du ĉevaloj) kaj kvadrigoj (kvar ĉevaloj). La stiristoj de la ĉaroj estis aŭrigoj, tre popolaj viroj ofte senmortigitaj en pentraĵoj kaj mozaikoj, kiel tiu en la Muzeo kiu ankorau memorigas pri tiu fama kuristo de antaŭ du mil jaroj!

La romia ponto super la rivero Gvadiano

Iamaniere la ponto super Gvadiano estas konsiderata kiel la urbonaskejo, ĉar ĝi ebligis trapason de la rivero en direkto de la tiama pli loĝata kaj civilizaciigita regiono – la nuna Portugalio –, kaj la punkto kiu decidis la tiaman kaj eĉ nunan aspekton de la urbo, ĉar la daŭrigo de tiu ponto estis la ĉefa strato de la urbo, la Decumanus Maximus.

La situo de la ponto estis zorge elektita en rivera trapasejo, kiu ebligas apogejon en centra insulo, kiu dividas ĝin en du duonojn. La tiama strukturo ne havis la nunan aspekton, ĉar temis pri du arkaĵoj kunigitaj centre per fortika riverrompilo. La nuna strukturo datiĝas je la 17-a jarcento, kiam post inundo de 1603, kiu detruis la centran riverrompilon, oni anstataŭigis ĝin per centra arkaĵo, kiu kunigis la du ĝistiamajn. Tiu verko longa je 792 m estas unu el la plej grandaj konservitaj de romia epoko.

La romia ponto super la rivero Albarregas

De 145 m de longeco oni konstruis ĝin en la sama epoko ke la antaŭe menciita por facile trapasi la riveron Albarregas, ne tiom kvanta aŭ regula kiom la Gvadiano. Temis pri daŭrigo de la Kardo Maximus, la dua ĉefa strato de la urbo kio kunligis ĝin kun la nordo laŭ la poste nomita Vía de la Plata (Arĝenta vojo).

Akvokondukilo de Los Milagros

La akvedukto (akvokondukilo) de Los Milagros (La mirakloj) formis parton de la kondukilo kiu alportis akvon al la urbo ekde la romiana rezervujo de Proserpina lokita je 5 km de la urbo kaj ankoraŭ funkcianta. Oni konstruis ĝin en la epoko de Aŭgusto, tio estas, fine de la 1-a jarcento antaŭ Kristo aŭ komence de la 1-a post Kristo. La arkejo konserviĝas bonstate ĉefe en la parto kiu supreniras la riveron Albarregas.

Templo de Diana

Tiu konstruaĵo apartenis al la urba administra centro. Ĝi estas unu el la malmultaj restaĵoj de religia eco kiu konserviĝas bonstate. Malgraŭ ties nome, erare uzata je ties malkaŝo, la konstruaĵo estis dediĉita al la imperiaj dioj kaj ceremonioj. Oni konstruis ĝin en la epoko de Aŭgusto, tio estas, fine de la 1-a jarcento antaŭ Kristo aŭ komence de la 1-a post Kristo. Ĝi estas rektangula kaj ĉirkaŭita per altegaj kolonoj. La bona konserviĝo ŝuldiĝas je la fakto, ke uzante tiujn kolonojn kaj bazkonstruaĵon estis poste konstruite sur ĝi renasencan palacon de la grafo "de los Corbos", kies restaĵoj ankoraŭ videblas kaj kiun oni forigis nur fine de la 20a jarcento por purigi la romianan templon.

Arko de Trajano

Arka enirejo, eble, al la administra provinca centro. Ĝi estis lokita en la Kardo Maximus, unu el la ĉefaj stratoj kiu kunligis tiun provincan centron kun la urba. Tiam ĝi estis kovrita je marmoro.

Nacia Muzeo de Romiana Arto

La Nacia Muzeo de Romiana Arto de Mérida estas verko de la prestiĝa arkitekto Rafael Moneo kaj estis inaugurita en septembro de 1986; ĝi loĝigas senegalan kolekton da romianaĵoj devenaj el la tiama Augusta Emerita, hodiaŭe Mérida. Per ĝi oni povas lerni multege pri la vivo de la tiama loĝantaro kaj ties kulturo. La konstruaĵo enhavas grandegan salonon enhavkapabla por altaj restaĵoj kaj imitanta tiamajn brikajn konstruaĵojn. En la subtera etaĝo videblas restaĵoj sur ties tiama lokigo kaj per subtera koridoro eblas eniri de tie al la teatrejo.

Aliaj interesaj restaĵoj

  • Romiana domo apud la amfiteatro.
  • Domo de Mitreo.
  • Arkeologia ejo de Sankta Eulalia. Sube de popolega preĝejo de Sankta Eulalia troviĝas interesegaj restaĵoj de antikva preĝejo kaj religiaj lokoj de prakristana epoko. Tio videblas nur ekde fine de la 20a jarcento.
  • Xenodoquium (pilgrimejo). De visigota epoko.
  • Araba alcazabo aŭ kastelo. Apud la romiana ponto super la rivero Gvadiano. Por ties konstruado la araboj reutiligis la ŝtonojn de antaŭaj konstruaĵoj por ili senvaloraj kiel la teatro aŭ amfiteatro.
  • En la ĉirkaŭaĵoj de Mérida troviĝas la du plej antikvaj rizervujoj de Hispanio: tiu de Cornalvo kaj tiu de Proserpina kaj la romiana banloko de Alange ankoraŭ uzataj.

Eksteraj ligiloj


Kategorio:Ekstremaduro Kategorio:Urboj de Hispanio

<span class="FA" id="FA-interwiki-ext" style="display:none;" />Kategorio:Elstaraj artikoloj en ext.wiki

an:Mérida (Estremadura) ar:مريدا (إسبانيا) ast:Mérida be:Горад Мерыда be-x-old:Мэрыда (Гішпанія) bg:Мерида bi:Mérida br:Mérida (Spagn) ca:Mèrida cs:Mérida (Španělsko) cy:Mérida (Sbaen) da:Mérida (Spanien) de:Mérida (Spanien) el:Μέριδα en:Mérida, Spain es:Mérida (España) et:Mérida eu:Mérida ext:Méria fa:مریدا fi:Mérida (Espanja) fr:Mérida (Espagne) ga:Mérida gl:Mérida, España he:מרידה (ספרד) hr:Mérida (Španjolska) hu:Mérida (Spanyolország) id:Mérida, Spanyol it:Mérida (Spagna) ja:メリダ (スペイン) ka:მერიდა (ესპანეთი) ko:메리다 (스페인) la:Emerita Augusta lb:Mérida lt:Merida (Ispanija) mk:Мерида (Шпанија) mr:मेरिदा nah:Mérida, Caxtillān nl:Mérida (Spanje) nn:Mérida i Spania no:Mérida (Spania) oc:Mérida (Espanha) pl:Mérida (Hiszpania) pt:Mérida (Espanha) qu:Mérida ro:Mérida, Spania ru:Мерида (Испания) scn:Merida simple:Merida sk:Mérida sr:Мерида (Шпанија) sv:Mérida tg:Иёлоти Мерида th:เมรีดา (ประเทศสเปน) tr:Mérida, Ekstremadura uk:Меріда (Іспанія) vi:Mérida, Tây Ban Nha vo:Mérida (Spanyän) war:Mérida, Badajoz zh:梅里達 (西班牙)

Listed in the following categories:
Afiŝu komenton
Konsiloj kaj Konsiletoj
Ordigi per:
Fernando Molina Alen
10 March 2015
Magníficas instalaciones de fútbol base y magnífica escuela.
Ŝargi pli da komentoj
foursquare.com
Hotel Ilunion Merida Palace

startanta $103

ACTIVA STYLE

startanta $0

Hotel & Boutique Spa Adealba

startanta $81

Nova Roma

startanta $58

Hostal Aquaforum

startanta $63

Hotel Rambla Emerita

startanta $63

Rekomendindaj vidindaĵoj apude

Vidu ĉiujn Vidu ĉiujn
Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Mérida amphitheatre

The Amphitheatre of Merida, was built in the roman colony of Emerita

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Acueducto de los Milagros

The Acueducto de los Milagros ('Miraculous Aqueduct') is a ruined

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Roman Forum (Mérida)

The Roman Forum is an archaeological area in Mérida, Spain. It was

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Circus Maximus (Mérida)

The Circus Maximus (Spanish: Circo romano) is a Roman hippodrome in

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Guadiana Roman bridge

The Guadiana Roman bridge (Spanish: Puente Romano sobre El Guadiana)

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Akvobaraĵo Proserpina

La Akvobaraĵo Proserpina estas romia gravita akvobaraĵo en Badajoz (

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Akvobaraĵo Kornalvo

La Akvobaraĵo Kornalvo, en la hispana Cornalvo [korNALbo] estas romia

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Castillo de Alange

Замок Аланхе расположен в муниципалитете Аланхе

Similaj turismaj vidindaĵoj

Vidu ĉiujn Vidu ĉiujn
Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Aqüeducte de les Ferreres

The Aqüeducte de les Ferreres (also known as Pont del Diable,

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Alahan Monastery

The Alahan Monastery is a one hour walking distance from the village

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Chinguetti

Chinguetti (Arabic: شنقيط Šinqīṭ‎) is a ksar or medieval trading ce

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Maĉupikĉuo

Maĉupikĉuo (keĉulingve Machu Pikchu, hispanlingve Machu Picchu) es

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Akropolo

Akropolo, (el la greka: ἄκρος „situanta supre“, πόλις „urbo“) estas

Vidu ĉiujn similajn lokojn