Matsue-jo aŭ la kastelo de Matsue (japane: 松江城, Matsue-jō) estas japana kastelo, kiu situas en la urbo Matsue. Ĝi estis konstruita en la jaro 1611 laŭ ordono de la loka daimio Horio Yoshiharu. En 1638, la kastelo estis transdonita al la klano Matsudaira.
La kastelo de Matsue estas kromnomita la "nigra kastelo" aŭ ankaŭ la "kastelo de la pluvio".
Ĝi estas unu el la malmultnombraj japanaj kasteloj, kiuj rezistis al tertremoj, incendioj kaj militoj, kaj do estis neniam detruita nek rekonstruita.
El la dek du malnovaj kasteloj de Japanio, tiu ĉi estas la nura de la regiono Sanin. La kastelo estas la dua plej granda, la tria plej alta (30 metrojn) kaj la sesa plej malnova de tiuj kasteloj. Ĝi estis konstruata dum kvin jaroj laŭ ordono de la daimio de Matsue en la provinco Izumo, Yoshiharu Horio, kaj estis finkonstruita en la jaro 1622.
Post Tadaharu Horios kaj Tadataka Kyogokus, Maomasa Matsudaira, nepo de Ieyasu Tokugawas, iĝis estro de la kastelo. Post sia transloĝiĝo de Matsumoto en la provinco Shinshu, li komencis estrecon, kiu daŭris dum dek generacioj de la Matsudaira-klano, t.e. dum 234 jaroj.
En 1875 ĉiuj konstruaĵoj ene de la kastelo estis detruitaj, krom la kastelo mem. Inter 1950 kaj 1955 ĝi estis komplete rekonstruita.
La kastelo estas kompleksa konstruaĵo, laŭ stilo de gvatturo, kiu de ekstere ŝajnas havi kvin etaĝojn, sed fakte havas ses. La plej multaj muroj de la kastelo estas nigraj. La arkitekturo havas solidan strukturon por rezisti fortajn atakojn, sed tamen estas samtempe majesta kaj festa kaj alvokas memoron pri la momoyama-stilo.