Basilica churches in Dancigo

Mariapreĝejo (Gdańsk)

8.1/10

La Mariapreĝejo, kiu estis antaŭ 1945 protestanta kaj post forpelo de la germana loĝantaro de Gdansko, antaŭe Dancigo, el la urbo en 1945 katolika, estas konstruaĵo laŭ stilo de la nordgermana brikogotiko. Ĝi estas unu unu el la plej grandaj brikpreĝejoj tutmonde kaj unu el la plej grandaj preĝejoj en Eŭropo. Ĝi longas 105,5 metrojn, la transversa navo (transepto) larĝas 66 metrojn. La interno proponas lokon por ĝis 25.000 homoj.

Historio

La konstruo de la mezepoka preĝejo komenciĝis la 28-an de marto 1343 kaj finiĝis en 1502. Arĥitekto estis Heinrich Ungeradin. Post la reformacio komence katolikoj kaj protestantoj samtempe uzis la Mariapreĝejon, sed pli malfrue la luterana eklezio uzis ekskluzive la preĝejon. Ĝis 1945 la Mariapreĝejo estis la plej granda protestanta-luterana tutmonde. Ĉar la polaj reĝoj, kiuj post la malvenko de la ordeno de germanaj kavaliroj estis laŭnome suverenoj, tamen ĉiam restis katolikaj, la urbo konstruis apud la Mariapreĝejo la barokan „Reĝan Kapelon“, por ke la reĝo povu je vizitoj en la urbo partopreni la diservon. Post la forpelado de la germanoj post la Dua Mondmilito polaj katolikoj transprenis la Mariapreĝejon.

La fama triptiko „La Lasta Juĝo“ de la pentristo Hans Memling el Bruĝo, pentrita inter 1467 kaj 1471 estis mendaĵo de la florenca bankisto Angelo Tani destinita por ties hejmurbo. En 1473 ĝi estis rabakirata de la kaperŝipo, el kies posedantoj unu nome Reinhold Niederhoff donacis ĝin al la Mariapreĝejo. El tio rezultis pli longaj diplomataj implikaĵoj, kiuj kaŭzis la minaco de anatemo kontraŭ Dancigo fare de la papo. Napoléon Bonaparte portigis la triptikon al Parizo en la Luvron. Post la Dua Mondmilito ĝi pendis en la Ermitejo je Sankt-Peterburgo. Ekde 1956 ĝi troviĝas en la Nacia Muzeo en Gdansko kaj ĝia kopio en la Mariapreĝejo (Gdańsk).

Dum la Dua Mondmilito la Ruĝa Armeo difektegis la Mariapreĝejon dum la konkerado de la urbo marton de 1945. 40 elcentoj de la artaj trezoroj estis detruataj, la ligna tegmentotrabaro forbrulis, 14 el la grandaj volbarkoj kunfalegis, kaj la vitraloj estis komplete detruataj. Tamen la ekipaĵo de la Mariapreĝejo ankaŭ nuntempe estas unu el la plej riĉaj en la baltamara regiono, entenanta multajn retablojn , skulptaĵojn, murajn kaj tabulajn pentraĵojn. La kolekto de liturgiaj roboj en la Mariapreĝejo estas la treege plej riĉa trezoro tiaspeca entute.

La rekonstruo komenciĝis en 1946, en aŭgusto de 1947 oni rekonstruis la tegmenton per ŝtalbetona tegmentotrabaro. La 17-an de novembro 1955 la preĝejo estis konsekrata, en 1965 la papo rangaltigis ĝin al baziliko.

En la preĝejo troviĝas la tombo de la baroka poeto Martin Opitz.

Nombroj kaj faktoj

Preĝeja longeco 105,5 metroj
Plej alta larĝeco 66,0 metroj
Plej alta interna alteco 29,0 metroj
Tegmenta areo kvadrataj metroj
Uzebla areo kvadrataj metroj
Fenestroj 37
Plej granda fenestro 127 kvadrataj metroj
Sonoriltura alteco 82 metroj
Turŝtupoj 409
Ekkonstruo 25-an de marto 1343
Konstrudaŭro 159 jarojn

Literaturo

  • http://www.litdok.de/cgi-bin/litdok?lang=de&treu=x&t_multi=x&v_0=GEO&q_0=%22danzig%22&+&v_1=THS&q_1=patrozinien+(maria)%0F
  • Wolfgang Deurer: Danzig. Die Dokumentation 52 historischer Kirchen. Wesel 1996. ISBN 3-00-000978-7. pj. 463-464.
  • Willi Drost: Die Marienkirche in Danzig und ihre Kunstschätze (=Bau- und Kunstdenkmäler des Deutschen Ostens, Reihe A, Band 4), Kohlhammer Verlag, Stutgarto 1963.
  • Karl Gruber, Erich Keyser: Die Marienkirche in Danzig. En: Die Baudenkmäler der freien Stadt Danzig. volumo 1. Deutscher Kunstverlag, Berlino 1929.
  • Karl Gruber: Die Gestalt der Danziger Marienkirche vor dem Umbau zur Hallenkirche. En: Zeitschrift für Ostforschung. Jarkolekto 10, 1961.
  • Gerhard Weilandt, Transferkultur – Danzig im Spätmittelalter, in: Original – Kopie – Zitat. Kunstwerke des Mittelalters und der Frühen Neuzeit: Wege der Aneignung – Formen der Überlieferung, hg. v. Wolfgang Augustyn / Ulrich Söding (Veröffentlichungen des Zentralinstituts für Kunstgeschichte in München 26), Passau 2010, pj. 73-100.

Eksteraj ligiloj

    Categories:
    Post a comment
    Tips & Hints
    Arrange By:
    Лилия Панько
    19 August 2013
    Уникальное место. Удивительная атмосфера внутри здания. Часы Ганса Дюрингера - супер. и конечно же великолепный вид сверху на Гданьск.
    Miasto Gdańsk
    20 March 2012
    The highest tower #InGdansk. This is the biggest brick church in Europe! If you stand near the main entrance to the church and look up, you may get really dizzy!
    Evgenia Babueva
    5 July 2013
    400 ступенек незабываемого подвала. не поднимайся наверх, не совершай ошибку.
    Load more comments
    foursquare.com
    Location
    Map
    Address

    Bazylika Mariacka Wniebowzięcia Najświętszej Maryi Panny w Gdańsku, Podkramarska 5, 80-834 Gdańsk, Pollando

    Get directions
    Open hours
    Mon-Sun 9:00 AM–9:00 PM
    References

    Bazylika Mariacka, Wniebowzięcia NMP on Foursquare

    Mariapreĝejo (Gdańsk) on Facebook

    Hotels nearby

    See all hotels See all
    Podewils Old Town Gdansk

    starting $124

    Hotel Gda?sk Boutique

    starting $97

    Hotel Sadova

    starting $94

    Marina Club Hotel

    starting $107

    Dom & House ? Apartamenty WaterLane

    starting $116

    Dom & House - Apartments Old Town Szafarnia

    starting $87

    Recommended sights nearby

    See all See all
    Add to wishlist
    I've been here
    Visited
    Брама-кран
    Polio

    Брама-кран is a tourist attraction located in Dancigo, Polio

    Add to wishlist
    I've been here
    Visited
    Green Gate
    Polio

    Green Gate is a tourist attraction located in Dancigo, Polio

    Add to wishlist
    I've been here
    Visited
    Golden Gate (Gdańsk)
    Polio

    Golden Gate (Gdańsk) is a tourist attraction located in Dancigo, Polio

    Add to wishlist
    I've been here
    Visited
    SS Sołdek
    Polio

    SS Sołdek is a tourist attraction located in Dancigo, Polio

    Add to wishlist
    I've been here
    Visited
    St Catherine's Church, Gdańsk
    Polio

    St Catherine's Church, Gdańsk is a tourist attraction located in

    Add to wishlist
    I've been here
    Visited
    Польская балтыйская філярмонія
    Polio

    Польская балтыйская філярмонія is a tourist attraction located

    Add to wishlist
    I've been here
    Visited
    National Museum, Gdańsk
    Polio

    National Museum, Gdańsk is a tourist attraction located in Dancigo,

    Add to wishlist
    I've been here
    Visited
    Cemetery of Lost Cemeteries
    Polio

    Cemetery of Lost Cemeteries is a tourist attraction located in

    Similar tourist attractions

    See all See all
    Add to wishlist
    I've been here
    Visited
    Baziliko Sankta Maria la Granda
    Italujo

    La Baziliko Sankta Maria la Granda (latine Sanctae Mariae Maior, itale

    Add to wishlist
    I've been here
    Visited
    Basilica of Notre-Dame de Fourvière
    Francujo

    Basilica of Notre-Dame de Fourvière is a tourist attraction located

    Add to wishlist
    I've been here
    Visited
    Baziliko de Sankta Petro de Romo
    Vatikano

    La baziliko de Sankta Petro en Romo estas katolika baziliko en

    Add to wishlist
    I've been here
    Visited
    Baziliko de la Sankta Koro (Parizo)
    Francujo

    La baziliko de la Sankta Koro (franclingve Basilique du Sacré-Cœur) e

    Add to wishlist
    I've been here
    Visited
    Notre-Dame de la Garde
    Francujo

    Notre-Dame de la Garde is a tourist attraction located in Marsejlo,

    See all similar places