Manhattan Beach [] estas feriejo kaj banloko en okcidenta Usono. Ĝi situas en la Kantono Los-Anĝeleso de la subŝtato Kalifornio, borde de la Pacifika Oceano. Kun la apudaj urboj Hermosa Beach kaj Redondo Beach temas pri unu el la tiel nomataj "plaĝaj urboj" ĉe la suda golfeto de Los-Anĝeleso.
En tiu loko vivis homoj jam antaŭ jarmiloj. Hispanoj alvenis kaj loĝis tie en la 16-a jarcento. Ili okupiĝis precipe pri bredado. En la 20-a jarcento oni ekokupiĝis precipe pri feriantoj, akvosportantoj kaj oceane banantaj homoj de la regiono.