Malgranda Palaco (Parizo)

Koordinatoj: 48°51′58″N 2°18′53″E  /  48.866084°N, 2.314759°O / 48.866084; 2.314759 (Malgranda Palaco (Parizo))Kategorio:2° E Kategorio:48° N Malgranda Palaco: fasado Malgranda Palaco: interno La Malgranda Palaco (france: Petit Palais) estas arta muzeo en la 8-a arondismento de Parizo, Francio.

Ĝi estis konstruita por la Universala Ekspozicio de Parizo (1900), ĝi nun gastigas la Belartan Muzeon de urbo Parizo (Musée des beaux-arts de la ville de Paris). Lokita apud Avenuo de la Elizeaj Kampoj, ĝi frontas unu el la flankoj de la Granda Palaco, ankaŭ konstruita por la ekspozicio de 1900.

La Malgranda Palaco estas unu el la 14 muzeoj de urbo Parizo, kiu estis enkorpigita ekde la 1-a de januaro 2013 en la publikan korporacion "Paris Musées" (Parizo Muzeoj).

Arĥitekturo

La Malgranda Palaco de Novklasika stilo estis dezajnita de arĥitekto Charles Girault, kaj estas ĉirkaŭita de duon-cirkla korto kaj ĝardeno, simile al la Granda Palaco. Ĝiaj kolonoj de Ionika ordo, granda porĉo, kaj kupolo eĥoas tiujn de la Invalidoj trans la Sejno. La timpano reprezentanta urbon Parizo cirkaŭitan de muzoj estas verko de skulptisto Jean Antoine Injalbert.

La Malgranda Palaco servis kiel modelo por aliaj publikaj konstruaĵoj, interalie por la Reĝa Muzeo por Centra Afriko lokita en Tervuren, Belgio; kaj la Nacia Belarta Muzeo en Santiago de Ĉilio, Ĉilio.

Ekspozicioj

La ekspozicioj estas dividitaj en sekciojn: la Kolekto Dutuit de Mezepokaj kaj Renesancaj pentraĵoj, desegnoj kaj artaĵoj; la Kolekto Tuck de 18-jarcentaj mebloj kaj la kolekto de pentraĵoj de urbo Parizo. La muzeo ekspozicias pentraĵojn de pentristoj kiaj Rembrandt, Rubens, Nicolas Poussin, Claude Lorrain, Fragonard, Hubert Robert, Greuze kaj rimarkindan kolekton de 19-jarcentaj pentraĵoj kaj skulptaĵoj: Ingres, Géricault, Delacroix, Courbet, Monet, Sisley, Pissarro, Cézanne, Modigliani, Carpeaux, Maillol, Rodin ktp. Estas ankaŭ relative malgranda sed grava kolekto de malnovgreka kaj romia arto.

Bildgalerio

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Fonto

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Petit Palais en la angla Vikipedio.

Kategorio:Konstruaĵoj en Parizo Kategorio:Monumentoj de Parizo Kategorio:Muzeoj de Parizo Kategorio:8-a arondismento de Parizo Kategorio:Historiaj monumentoj en Francio


Listed in the following categories:
Afiŝu komenton
Konsiloj kaj Konsiletoj
Ordigi per:
Artyom Fedosov
27 July 2016
Great and beautiful museum, has permanent and temporary exbitions, so you may visit it every time when you are in Paris and see something new here. Free admission.
Bianca
10 April 2016
With so many museums in Paris, maybe you skip the line and go straight into the coffee shop. The interior garden is heavenly and it is worth seeing it if not enjoying a macaron with coffee there
Kate Davis
12 August 2015
Petit Palais has amazing outside architecture and holds an exhibition centre, a museum, cafe, garden and much more to enjoy.
Alex Zhuravlova
11 August 2014
The museum is excellent! If you want to enter temporary exhibitions, don't try entering through the steps enter - go through the little doors on the sides of the staircase and don't wait in the line.
Fabio Moraes
28 February 2016
O palacete foi construído para a Feira Mundial de 1900 e hoje abriga o museu de Belas Artes. Só os arcos dourados da entrada já valem a visita.
Katrin Supova
4 June 2013
Здесь невероятно приятная экспозиция.Невероятно красивый вход.Но самая большая прелесть этого дворца-кафе на ступеньках внутреннего садика, в тени его колонн и деревьев.Вт 10–20, ср-вс 10–18 Вход free
Ŝargi pli da komentoj
foursquare.com
8.2/10
11,313 homoj estis ĉi tie
Magnificent Studio Heart of Paris

startanta $87

Melia Paris Notre-Dame

startanta $678

Hotel Les Rives de Notre Dame

startanta $606

Hotel Le Notre Dame

startanta $299

Hotel Henri IV Rive Gauche

startanta $249

Hotel Esmeralda

startanta $99

Rekomendindaj vidindaĵoj apude

Vidu ĉiujn Vidu ĉiujn
Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Granda Palaco (Parizo)

La Granda Palaco (franclingve Grand Palais) estas vasta, vitra

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Palais de la Découverte

The Palais de la Découverte is a science museum located in the Grand

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Ponto Aleksandro la 3-a

La ponto Aleksandro la 3-a (franclingve Pont Alexandre-III) estas unu

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Pont des Invalides

The Pont des Invalides is the lowest bridge traversing the Seine in

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Pont de la Concorde (Paris)

The Pont de la Concorde is an arch bridge across the River Seine in

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Placo de la Konkordo

La placo de la Konkordo (franclingve place de la Concorde) estas placo

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Luxor Obelisk

The Luxor Obelisk (French: Obélisque de Louxor) is a 23 metres (75

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Palaco Elizeo

La Palaco Elizeo, aŭ Elizeo, (franclingve Palais de l'Élysée) estas la

Similaj turismaj vidindaĵoj

Vidu ĉiujn Vidu ĉiujn
Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Museo Nacional de Arte

The Museo Nacional de Arte (MUNAL) (English. National Museum of Art)

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Filadelfia Artomuzeo

La Filadelfia Artomuzeo, en angla Philadelphia Museum of Art, estas

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
The Cloisters

The Cloisters (esperante: La Klostroj) estas muzeo situanta en Fort

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
James Simon Gallery

The James Simon Gallery will be a new, centrally located visitor

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Tokyo National Museum

The Tokyo National Museum (東京国立博物館, Tōkyō Kokuritsu Hakubutsukan),

Vidu ĉiujn similajn lokojn