Madurodam estas amuzparko en Scheveningen, Hago en Nederlando. Estas miniatura modelo de nederlanda urbo je mezurproporcio de 1:25. En la parko oni retrovas tipajn nederlandajn konstruaĵojn kaj pejzaĝojn.
Tiu ĉi grava turisma allogaĵo estis konstruita en la jaro 1952 kaj allogis ekde tiam plurajn dekojn da milionoj da vizitantoj.
La nomo de la miniatura urbo venas de George Maduro, studento de Curaçao kiu batalis kontraŭ la nazioj kiel membro de la nederlanda rezistaro. Liaj gepatroj donacis la monon por komenci la Madurodam-projekton.