Luneto en la arĥitektura faklingvo estas vizierforma volbo, kiu penetras alian pli ampleksan. Ĝi estas karakteriza en baroko.
Laŭ Francisko Azorín lunedo [tiele] estas Volbo vizieroforma sur aperturo. Volbo penetranta alian pli ampleksan. Li indikas etimologion el la latina luna (luno), pro ĝia formo.