Lago de Amo

La Lago de Amo estas rektangula lageto je la rando de la historia centro de Bruĝo, apud la beginejo. Ĝia esperanta nomo (same kiel en multaj aliaj lingvoj, ekzemple Lac d'Amour en la franca, Lake of Love en la angla) estas laŭvorta romantika traduko de la nederlandlngva nomo Minnewater, sed la vera signifo estas necerta.

Geografio kaj advomastrumado

Sude de Bruĝo pluraj riveretoj enfluis en la Reie. Plejparto de ilia akvo fluis en la urbon tra la Lago de Amo.

La lago verŝajne ne havas naturan orginon, sed ekestis en la 13-a jarcento kiel baraĵlago, kiam konstruiĝis kluzoj por reguligi la akvonivelon. Sur malnovaj mapoj ĝi estis pli granda ol la nuna lageto konata de turistoj; ankaŭ la eksterurbocentra komenca parto de la kanalo al Gento nomiĝis Minnewater. Tie (je la rando de la iama komunumo Assebroek) ĝis en la 20a jarcento estis Minnewaterstraat.

Ĝis la jaro 1784 la Lago de Amo estis la albordiĝejo de la Genta Barĝo. Poste ĝi albordiĝis je Katelijnepoort.

Origino de la nomo

Pri la origino de la nomo Minnewater (laŭvorte: amo-akvo) estas pluraj teorioj. Laŭ iuj estas meza akvo, do akvujo. Aliaj opinias ke la verbo minnen estas sinonimo de mennen, do gvidi, mastrumi.

Lokaj historiistoj kiel Louis Gilliodts (1827-1915), Karel De Flou (1853-1931) kaj Albert Schouteet (1909-1991) pensis ke Minne estis sinonimo de Meene (komuna) kaj ke estis komunuma posedaĵo.

Plej akceptata estas la teorio de Frans Debrabandere kaj Maurits Gysseling, laŭ kiu minnen estis akvofantomoj, laŭ mezepoka popola kredo loĝantaj sub pontoj.

Antaŭ nelonge aperis tute nova teorio, ĝis nun konsiderata nekredinda, laŭ kiu estis ŝtonminejo, restaĵo de moreno.

Konstruaĵoj ĉirkaŭ la Minnewater

Rimarkinda konstruaĵo sur la orienta bordo estas la novgotika kasteleto de la familio de la Faille, konstruita en la jaro 1893 laŭ planoj de la arĥitekto Charles De Wulf.

Norde troviĝas la Beginejo Ten Wijngaerde. Okcidente estas iama kliniko, nun maljunulejo.

Apud la ponto estas malnova Poertoren (polvoturo), dum la Antikva Reĝimo stokejo de municio kaj restaĵo de la remparo kiu iam ĉirkaŭis la urbon.

Legendo

Al la Lago de Amo rilatas jena legendo:

En la epoko kiam la romianoj ekkonkeris Gaŭlion maljuna maristo vivis kun sia nura kaj belega filino Minna en Bruĝo, tiam nur eta vilaĝo, ĉirkaŭata de arbaroj kaj marĉoj. Li serĉis por ŝi taŭgan edzon kaj trovis Horneck, junulo kiu foje vizitis ilin. Tamen, Minna jam amis Stromberg, juna militisto de najbara tribo. Ŝi ne diris tion al sia patro, ĉar ŝi sciis ke li malestimis tiun tribon. Por eviti kvereladon, ŝi daŭre prokrastis definitivan decidon. Kiam la romianoj invadis la landon, la militistoj de ĉiuj triboj foriris por batali, ankaŭ Stromberg. Minna ne plu sukcesis konvinki sian patron ke geedziĝo ne urĝis. Li decidis ke la geedziĝo kun Horneck plenumiĝos je la tria onta sunleviĝo. La vesperon antaŭ la tria sunleviĝo, la senespera Minna fuĝis en la arbaron kaj ne plu revenis. Iom poste Stromberg revenis. Aŭdinte pri la malapero de Minna, li komencis serĉi ŝin. Post longa tempo li trovis ŝin kaŝitan en la arbustaĵo je la rando de larĝa rivero. Estis tro malfrue: Minna estis tute elĉerpita kaj mortis en la brakoj de sia amato. Unue Stromberg volis mortigi sin, sed poste li decidis daŭre honorigi la lokon kie Minna mortis. Li konstruis digon en la mezo de la rivero kaj sur la seka fluejo li faris tombon en kiu li metis Minna. Je la bordo de la rivero, li metis grandan ŝtonon en kiu li skulptis la literojn MINNA-WATER. En la sama loko estis konstruita la turo kiu ankoraŭ nun dominas la lagon.

Literaturo

  • Adolphe DUCLOS, Bruges, histoire et souvenirs (Bruĝo, historio kaj memoraĵoj), Brugge, 1919
  • Marc RYCKAERT, Historische stedenatlas van België. Brugge (Historia urbo-atlaso de Belgio. Bruĝo), Brussel, 1991, p. 29.
  • Frans DEBRABANDERE, De plaatsnaam Minnewater (La loknomo Minnewater), en: Brugs Ommeland, 1994, p. 5-12
  • LUC DEVLIEGHER, De waternaam Minnewater (La akvonomo Minnewater), en: Biekorf, 2003, p. 12-15.
  • Frans DEBRABANDERE, Nogmaals het Minnewater (Ankoraŭfoje la Minnewater), en: Biekorf, 2003, p. 144-145.

Eksteraj ligiloj

Grandformata afiŝo kun plurlingvaj klarigoj pri Minnewater, farita de la heredaĵa servoj de la urbo

Listed in the following categories:
Afiŝu komenton
Konsiloj kaj Konsiletoj
Ordigi per:
Hashim A.
15 August 2015
Breathtaking surroundings, love to hangout here. Good for families and kids.
Quixoticguide
26 September 2011
The Minnewater (Lake of Love) and its lovely park is one of the first things you see in the city of Bruges, when arriving by train or coach.
dimitrislv
14 April 2017
This place is a must visit! The walk around the lake is magical! Enjoy your beer at end of your walk!
Francis Kinder
7 September 2014
Walk away from people, horses and birds by entering the park to its south. Peace and quiet.
Füsun T.
15 May 2018
Gördüğüm en yeşil, en güzel, temiz parklardan biri...suyun kenarında çimlere uzanıp ağaçları ve gökyüzünü seyretmek kısa süreliğine sizi herşeyden uzaklaştırıyor...
Fvz Rkc
19 November 2018
Her şehre lazım bir park kışın başlangıcı bile renk,a renk
Ŝargi pli da komentoj
foursquare.com
9.1/10
50,639 homoj estis ĉi tie
Mapo
Minnewater 4, 8000 Brugge, Belgio Akiri direktojn
Mon-Sun 24 Hours

Minnewaterpark sur Foursquare

Lago de Amo sur Facebook

Relais & Chateaux Hotel Heritage

startanta $226

Hotel Acacia

startanta $167

Martin's Brugge

startanta $144

Martin's Brugge

startanta $161

Hotel Koffieboontje

startanta $95

Hotel Cordoeanier

startanta $93

Rekomendindaj vidindaĵoj apude

Vidu ĉiujn Vidu ĉiujn
Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Church Of Our Lady, Brugge

The Church of Our Lady (Nederlands. 'Onze-Lieve-Vrouwekerk') in

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
St.Bonifacius Bridge

St.Bonifacius Bridge estas turisma vidindaĵo, unu el la Pontoj en

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Gruuthusemuseum

The Gruuthusemuseum is a museum of applied arts in Bruges, located in

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
St. Salvator's Cathedral

The Sint-Salvator Cathedral is the cathedral of Bruges, Belgium.

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Groeningemuseum

La Groeningemuseum estas municipa muzeo en Bruĝo, Belgio, konstruita

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
't Zand (Brugge)

't Zand is e pling en wyk in 't centrum van Brugge. 't Pling is 't

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Sonorilturo de Bruĝo

La sonorilturo de Bruĝo estas mezepoka konstruaĵo situanta en Bruĝo (B

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Basilica of the Holy Blood

The Basilica of the Holy Blood (Nederlands. Heilig-Bloedbasiliek,

Similaj turismaj vidindaĵoj

Vidu ĉiujn Vidu ĉiujn
Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Jökulsárlón

La lago Jökulsárlón estas la plej konata kaj granda de la gl

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Lake Pukaki

Lake Pukaki is the largest of three roughly parallel alpine lakes

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Meiktila Lake

Lake Meiktila (Burmese: မိတ္ထီလာကန် ]) is a lake located near Meiktila

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Dique do Tororó

O Dique do Tororó é o único manancial natural da cidade de Sa

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Inya Lake

Inya Lake (Burmese: အင်းလျားကန်, ʔīnyā kǎn ]; formerly, Lake Victori

Vidu ĉiujn similajn lokojn