Priskribo
La Lago Hillier ne havas alfluanton kaj ĝin dividas de la oceano malvasta landostrio. Tiu landostrio konsistas el sabla duno, kiun kovras vegetaĵo. La lagon malkovris la brita esplora vojaĝisto Matthew Flinders, kiam li estis sur la insulo de la 15-a ĝis la 17-a de aprilo 1802 kaj grimpis monteton altan de 185 metroj, por akiri trarigardon pri la insularo. Post la grimpado, li „baptis” la insulon je Middle Isle; la monteto estis nomata pli poste kiel Flinders Peak. Por Flinders ŝajnis, ke Middle Isle estas mezo de la insularo. Li sciigis post la grimpado pri la rozkolora lago. La kaŭzo por la koloriĝo de la lago estis esplorita, sed ne centprocente klarigita. Oni supozas, ke la nutraĵo-densiĝo el diversaj oganikaj kaj neorganikaj materialoj, same diversaj bakterioj kaj algoj (precipe Dunaliella salina) en la lago kaŭzas la intensan roz-kolorigon. La akvo-koloro ne ŝanĝiĝas, eĉ se oni prenas iom da ĝi kaj metas en glason. Unuopa estas rilate al lago Hillier, ke ties rozkoloro daŭre restas, dum ekzistas kelkaj salaj lagoj, kiuj montras tiun raran koloriĝon nur en specifaj veteraj kondiĉoj kaj lumefikoj.