Lago Alaotra

La Lago Alaotra (en franca Lac Alaotra) estas la plej granda lago en Madagaskaro, situanta en la Toamasina Provinco, en la norda centra altebenaĵo. Ties baseno estas komponata de malprofundaj nesalaj lagoj kaj marĉoj ĉirkaŭataj de areoj de densa vegetaĵaro. Ĝi formas la centron de la ĉefa rizkultiva regiono en la lando. Ĝi estas ankaŭ riĉa habitato por naturo, inklude kelkajn rarajn kaj endanĝeritajn speciojn, same kiel tre grava fiŝkaptejo. La lago Alaotra kaj ties ĉirkaŭaj humidejoj kovras 7223 km², kaj inkludas diversajn habitatojn, kiaj malferma akvo, kareksejoj, marĉoj, kaj terkultivejoj de rizo. La lago mem kovras 900 km². La lago Alaotra estis deklarata humidejo de internacia gravo laŭ la internacia Ramsar-Interkonsento la 2an de februaro, 2003.

Vidu ankaŭ

La Longnaĝila tilapio (Oreochromis macrochir) estis enmetita en la Lago Alaotra el la kontinento en 1954, kaj prosperis rapide. Ĉirkaŭ 1957 ĝi havigis 46% el la kaptaĵoj, eble ĉar ĝi moviĝis al malplena ekologia niĉo kiel fitofaga specio.

La fruktodona ebenaĵo ĉirkaŭ la Lago Alaotra estas en Madagaskaro la plej grava rizprodukta regiono. La montetoj ĉirkaŭ la lago estis iam arbaraj, sed estis pleje klarigitaj por farmoj en pasintaj jardekoj. Akra erozio sur tiuj damaĝeblaj montetaj deklivoj kaŭzis konsiderindajn sedimentojn en la lago, kiu estas rapide malaperigabta; la lago estas nun nur 60 cm profunda dum la seka sezono. Premo por krei pli da rizkampoj kondukis la lokanojn ankaŭ al bruligo de la kareksejoj kiuj ĉirkaŭas la lagon. Tiuj kareksejoj havigas la ununuran habitaton de la endemia Alaotra lemuro (Hapalemur griseus alaotrensis). La Alaotra lemuro estas nun limigita al nur 220 km² de restantaj kareksejoj, kaj en ĵusaj jaroj la lemura populacio rapide malpliiĝis je 60%, el proksimume 7,500 individuoj en 1994 al 3,000 en 2001, ĉefe pro habitatoperdo, sed ankaŭ pro ĉasado fare de lokaj vilaĝanoj.

La lago estas ankaŭ grava sed pli kaj pli minacata habitato por akvobirdoj, inklude la endanĝeritan specion de la Melera anaso (Anas melleri). Du akvobirdaj specioj estis endemiaj de norda Madagaskaro, nome la Madagaskara merganaso (Aythya innotata) kaj la Alaotra grebo (Tachybaptus rufolavatus. La Madagaskara merganaso estas nun draste endanĝerita kaj jam ne plu troviĝas en la propra lago, kvankam ekzistas tre malgrandaj nombroj ie. La Alaotra grebo estis deklarita formortinta en 2010. Pli ĵuse la Lago Alaotra estis kie loĝis la plej granda nombro, ĉar la preskaŭ nefluga grebo povus neniam esti loĝinta ie escepte en la apuda areo de la lago.

La rivero Ambato havigas la lagon el akvo kaj ankaŭ drenas ĝin. After 381 km tiu rivero alfluas en la Hinda Oceano.

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Listed in the following categories:
Afiŝu komenton
Konsiloj kaj Konsiletoj
Ordigi per:
Ankoraŭ ne ekzistas konsiloj nek aludoj por Lago Alaotra. Ĉu eble vi estos la unua kiu afiŝos utilajn informojn por kunvojaĝantoj? :)
Calypso Hotel

startanta $151

Princesse Bora Lodge Spa

startanta $290

Soanambo Hotel

startanta $116

Java Hotel

startanta $46

Vanivola Hotel

startanta $80

Boraha Village

startanta $46

Rekomendindaj vidindaĵoj apude

Vidu ĉiujn Vidu ĉiujn
Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Ambohimanga

The Royal Hill of Ambohimanga is a site of cultural and historical

Similaj turismaj vidindaĵoj

Vidu ĉiujn Vidu ĉiujn
Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Sevan

Sevan (armene: Սևանա լիճ, en antikvaj tempoj nomita 'maro Gegham'

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Lago Tahoe

Lago Tahoe estas lago en Usono, inter Nevado kaj Kalifornio. Ĝi

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Lago Biwa

Biwa (琵琶湖 Biŭa-ko: Lago Bivo), antaŭe konata kiel Ōmi, estas la plej

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Dillon Reservoir

Dillon Reservoir, sometimes referred to as Lake Dillon, is a large

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Lemano

Lago Lemano (Lemana Lago) situas sur la landlimo inter Svislando kaj

Vidu ĉiujn similajn lokojn