Lageto Betesda

Lageto Betesda (aŭ BetzaetaBetzatà) troviĝis en Jerusalemo pri kies ekzisto oni multe dubis kaj diskutis. La mencio pli interesa pri ĝi estas tiu en la evangelio de Sankta Johano 5,2: "En Jerusalemo apud la Pordego de Ŝafoj estas lageto, nomata en la Hebrea lingvo Betesda, havanta kvin portikojn". En tiu loko laŭ tiuj skribaĵoj Jesuo sanigis paralizulon (it). Krom arkeologaĵo fosita en la ĵus pasinta jarcento, la elfositaj restaĵoj koncernas ankaŭ la historiecon de la johana evangelio.

Ĉar pri tiu baseno oni ne trovis spuron en la malnova Jerusalemo, oni opiniis ke ĝuste tiu foresto fortigis la opinion, elaboritan en dekoj kaj centoj aŭ miloj da eseoj de spertuloj kritikaj pri la historia kongrueco de la evangelio laŭ Johano. Ne eblas citi kaj priskribi la interpretojn, simbolajn kaj mitologiajn, svarmantajn rilate tiun lageton ĉirkaŭatan de "kvin portikoj”. Por la senmitigantoj la “lageton... havanta kvin portikojn” transdonas nur simbolan valoron, ne historian lokon. La kvin izraelaj triboj, la unuaj kvin libroj de la Skriboj (Pentateŭko), simbolo de la hebrea Kabalo por kiu la nombro 5 reprezentas la fakultojn de la animo, la kvin fingroj de la mano de Javeo, la kvin pordoj de la Ĉiela Jerusalemo... estas iuj de senfinaj hipotezoj proponitaj miksitaj, foje, tra paraleloj kun religioj kaj orientaj kultoj, dume estis neatentitaj tiuj kiuj, kvankam timide, invitadis pensi pri reala loko.

Granda estis la surprizo kiam, ĝuste ĉe antikva pordego de Jerusalemo identigita kun tiu de la “Ŝafoj”, la arkeologiaj fosaĵoj metis al la lumo larĝan kaj longan basenon. Restaĵoj montris la kvin portikojn: estis rektangulo, ĉirkaŭ centmetra longa kaj larĝa de 62 ĝis 80 metrojn, ĉirkaŭita per arkoj laŭ la kvar flankoj. Kvina portiko kunligis, pasante tra la centro, la flankojn plej longajn dividante do la lageton. De tiam la Lageto Betesda transmigris el pezaj senmitigantaj volumoj al la mapoj de Jerusalemo por la turismaj uzoj.

Fresko sur portika muro, certe verko de la kristana epoko, ankoraŭ sufiĉe analizebla, montras anĝelon movetantan la akvon (kaj ĝuste tiu apartaĵo estas registrata en la evangelio de Johano).

Arkelologoj kaj konantoj de la historio de la antikva urbo jam rekonstruis la historion de la Betesda Lageto. Laŭ ili, ĝin oni ekkonstruis en la 8-a jarcento aK. Kaj ĝin oni nomis Lageto supera (hebree "הבריכה העליונה").

Epoko de la unua templo

Pri la betesda lageto estas mencio en la 2 Re 18,17:

«La reĝo de Asirio sendis Tartanon kaj Rab-Sarison kaj Rabŝaken el Laĥiŝ al la reĝo Ĥizkija kun granda militistaro al Jerusalem. Ili iris kaj venis en Jerusalem. Kiam ili venis, ili stariĝis ĉe la akvotubo de la supra lageto, kiu estas ĉe la vojo de la kampo de fulistoj» .

La lageto menciiĝas ankaŭ en la libro de Jesaja (7,3):

«Sed la Eternulo diris al Jesaja: Iru renkonte al Aĥaz, vi kaj via filo Ŝear-Jaŝub, al la fino de la akvotubo de la supra lageto, ĉe la vojo al la kampo de fulistoj» .

Epoko de la dua templo

Aliaj lagetoj estis aldone konstruitaj en 3-a jarcento aK., intreprene de la ĉefsacerdoto Simono. Tiujn ĉi oni utiligis por lavi la ŝafidojn antaŭ ilia buĉoferiĝo en la templo. Tiu uzo de la lagetaj akvoj donis al la samaj, ĉe popola onidiro, aloon de sankteco kaj diversaj malsanuloj venadis tien por sin bani esperante reakiri sanstaton. El tiu uzo devenis ankaŭ la nomo “probatika lageto” (el la greka: προβατκός=ŝafo) kiel estas ofte indikata ankaŭ hodiaŭ.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Listed in the following categories:
Afiŝu komenton
Konsiloj kaj Konsiletoj
Ordigi per:
Ankoraŭ ne ekzistas konsiloj nek aludoj por Lageto Betesda. Ĉu eble vi estos la unua kiu afiŝos utilajn informojn por kunvojaĝantoj? :)
8.3/10
13,428 homoj estis ĉi tie
Mapo
31°46′52″N, 35°14′8″E, 3km from Jerusalemo Akiri direktojn
Wed 8:00 AM–Noon
Thu 9:00 AM–3:00 PM
Fri-Sat 8:00 AM–Noon
Sun 8:00 AM–11:00 AM
Mon 8:00 AM–Noon

Pool of Bethesda sur Foursquare

Lageto Betesda sur Facebook

Brand new gem in Talbyeh with Garden

startanta $191

Best Location Historic Boutique Apartment

startanta $139

A luxurious apartment in the center of Jerusalem

startanta $0

Ritz Hotel Jerusalem

startanta $0

Prima Royale Hotel

startanta $126

The Inbal Jerusalem

startanta $315

Rekomendindaj vidindaĵoj apude

Vidu ĉiujn Vidu ĉiujn
Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Antonia Fortress

The Antonia Fortress was a military barracks built by Herod the Great

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Rockefeller Museum

The Rockefeller Museum, formerly the Palestine Archaeological Museum,

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Little Western Wall

The Little Western Wall, (Hebrew: הכותל הקטן‎, HaKotel HaKatan),

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Templo de Jerusalemo

Templo de Jerusalemo estis la ununura templo de judismo, kie la

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Kupolo de la Roko

La Kupolo de la Roko (arabe: مسجد قبة الصخرة, hebree: כיפת הסלע Ke

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Templa Monto

, maldekstre moskeo Al-Aksá|thumb|right]]

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Mary's Tomb

Mary's Tomb is a tomb located in the Kidron Valley, on the foothills

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Fountain of Qayt Bay

Fountain of Qayt Bay or Sabil Qaitbay is a domed public fountain

Similaj turismaj vidindaĵoj

Vidu ĉiujn Vidu ĉiujn
Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Yasaka Shrine

Yasaka ShrineШаблон:Nihongo, once called Gion Shrine, is a Shint

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Maŝhado

Maŝhado kun 1,5 milionoj da loĝantoj, estas la plej granda urbo n

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Ouranoupoli

Ouranoupoli (Greek: Ουρανούπολη, formerly Ouranopolis) is an ancient

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Sant'Andrea della Valle

Sant'Andrea della Valle is a basilica church in Rome, in the rione of

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Kitano Tenman-gū

Kitano Tenman-gū (北野天満宮) is a Shinto shrine in Kamigyō-ku, Kyoto, Japa

Vidu ĉiujn similajn lokojn