Kristala Kaverno

La Kristala kaverno troviĝas en Ukrainio. En la Ternopila provinco apud la urbeto Borŝĉivo troviĝas la dua kaj kvara kavernoj pro sia longeco en la mondo - ili estas la unua kaj la tria en Eŭropo - kiuj estas samtempe la plej longaj gipsaj kavernoj. Ili nomiĝas Optimisma kaj Fluetaj Lagoj (longeco 143 kaj 136 km). Apude troviĝas ankaŭ Kristala Kaverno (vilaĝo Krivĉe) kun suma longo de ĉiuj koridoroj de ĉ. 22 km. Ĝi estas la plej longa el ĉiuj turisme viziteblaj kavernoj en Eŭropo, ĉar 3,5 km estas lumigitaj. Kvankam la suma longo de ĉiuj koridoroj estas 22 km, la tuta areo de tiu kaverno estas nur proksimume kvarono de kvadrata kilometro. Tio pruvas, ke la subsurfaca labirinto estas tre densa.

La unuaj sciigoj pri Kristala Kaverno datumas el 1721. Nur en 1933 inĝeniero Neŝaj publikigis la unuan skeman planon de ĝia ĉefa parto, kun suma longo de koridoroj 3,5 km. Tiam komencis veni unuaj unuopaj turistoj. Amasa turismo tiam ne ekzistis. Ili venadis ne nur el Pollando, al kiu tiam apartenis la regiono, sed ankaŭ el Rumanio, Germanio, Francio... La turistojn gvidis loka loĝanto de vilaĝo Krivĉe, s-ro Mironjuk. Lia filo ĝis nun laboras kiel profesia ĉiĉerono.

Dum la jaroj de la dua mondmilito la enirejo estis malkonstruita. Nur en la jaro 1961 junaj ternopilaj speleologoj denove malfermis ĝin. Dum la jaroj 1961-63 la kavernon detale trastudis kompleksa ekspedicio de la scienca akademio de Ukrainio, kiun estris doktoro pri geologio Dublanskij. Tiam estis farita pli detala plano (en skalo 1:500) de la tuta tiam konata kaverna labirinto, 18 km longa. Dum la ekspedicio oni trovis ĉ. 500 ostojn de iamaj kavernaj bestoj kaj restaĵojn de ilia nutrajo. Oni precizigis 40 diversajn specioj. Inter iii estis rangifero (boaco, norda cervo). Nun en tiu kaverno loĝas nur vespertoj. Ekzistas praktike nur unu enirejo. Antaŭ nelonge speleologoj trovis kvarkilometran daŭrigon de la sub-surfaca labirinto kun dua enirejo, sed tiu dua enirkoridoro estas tiel malfacile trairebla, ke tra ĝi ĝis nun sukcesis rampi nur tre spertaj speleologoj.

Iuj el ili havas multajn senelirejojn. Estas tre facile perdiĝi kaj perei. Unu el ili, en kiu oni trovis skeleton de junulo, nomiĝas „Senelirejo de l' skeleto". Tial oni bezonas spertan ĉiĉeronon por ne krei novan „skeletan" senelirejon.

La temperaturo tie estas konstante + 11 ° C; la aero estas tre freŝa kaj tre pura. En la partoj nevizititaj de homoj la aero estas eĉ preskaŭ sterila. La kaverno interesas ankaŭ Ia medicinistojn. Ili supozas, ke la ĝia mikroklimato povas helpi sanigi diversajn maisanojn, precipe astmon. Interalie, vundoj tie pli rapide resaniĝus ol surtere. Speciale agrable estas spiri en Ia kristalkavernaj partoj. En kristaloj troviĝas la joniganta elemento stroncio, kiu ozonigas la aeron. Oni bone povas surloke pruvi Ia freŝecon de kaverna aero.

La Kristala Kaverno en Krivĉe ricevis la titolon: "perlo inter la kavernoj". Kial? Plej ofte la ĉefaj vidindaĵoj en kavernoj, kiuj troviĝas en kalkŝtonaj regionoj, estas stalagmitoj kaj stalaktitoj. Pro senhalta aktivado de akvo, kiu lekas tra la kalkaj tavoloj, kreskis tiuj mirindajoj. Sed turistoj jam alkutimiĝis al ili kaj ne plu miras. La manko de tiuj konstruajoj kaj la fenomo de kristaliĝo - kiu ekestas nur en gipsaj kavernoj kiaj tiuj en Krivĉe - kreas novan, neatenditan vidindaĵon. Sendube ili igas la Kristalan Kavernon turisman unikaĵon.

Araneo, marto 1993 - Monato

Listed in the following categories:
Afiŝu komenton
Konsiloj kaj Konsiletoj
Ordigi per:
Iana Rozputnia
6 October 2015
Это очень крутое место!!!! Здесь можно погрузиться в другой мир - кристаллов, каменных цветов, подземных озёр. Ребята, которые ухаживают за пещерой, не оставят Вас равнодушными! Рекомендую попробовать
Олег Окаринський
optimisticheskaya.com.ua
Lilya???? Vegera
8 August 2014
Якщо в світі є справжня краса, то лише ці люди вам її покажуть!!! Емоцій вистачить на багато років!!!
Iana Rozputnia
17 October 2016
А це фінальна точка одного з маршрутів ))
Ŝargi pli da komentoj
foursquare.com
6.8/10
353 homoj estis ĉi tie
Square Hostel&Cafe

startanta $5

Hotel Nadia

startanta $27

Nadiya Hotel

startanta $17

Casa Octavian

startanta $33

AMM House Hotel

startanta $21

Reikartz Kamianets-Podilskyi

startanta $36

Rekomendindaj vidindaĵoj apude

Vidu ĉiujn Vidu ĉiujn
Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Priest's Grotto

Priest's Grotto (also known as Ozerna Ukrainian: Озерна, meani

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Crystal Cave (Kryvche)

Криштале́ва — печера, геологічна пам'ятка природи загальнодер

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Kudryntsi Castle

The ruined Kudryntsi Castle (українська. Кудринець

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Chervonohorod

Chervonohorod or Chervone (until 1970 українська. Червоне,

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Dzhurynskyi

Dzhurynskyi (Ukrainian: Джуринський) or the Chervonoho

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Sydoriv Castle

The Sydoriv Castle (Ukrainian: Сидорівський замок) is an imposing ruin

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Zamek w Czortkowie

Чортківський замок — фортифікаційна споруда у місті Чорткові у Терноп

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Kamianets-Podilskyi Castle

Kamianets-Podilskyi Castle (українська. Кам'янець

Similaj turismaj vidindaĵoj

Vidu ĉiujn Vidu ĉiujn
Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Salkatedralo

La Salkatedralo estas unu el la plej grandaj kaj interesaj vidindaĵoj

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Karaca Cave

Karaca Cave (Turkish: Karaca Mağarası) is a network of caves l

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Batu Caves

Batu Caves is a limestone hill, which has a series of caves and cave

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Saeva dupka

Saeva dupka (Bulgarian: Съева дупка) is a cave in Northern Bulgaria

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Salminejo Wieliczka

Salminejo Wieliczka (pollingve Kopalnia soli Wieliczka) troviĝas sub

Vidu ĉiujn similajn lokojn