Krimea montaro

! colspan="2"| Krimea montaro


Krimea montaro fotita de sputniko.
Periodo de kreiĝo: Kretaceo
Situo: Krimeo (Ukrainio)
Longo: 160 km
Larĝo: ĝis 50 km
Plej alta punkto: monto Romankoŝo (1545 m)

Krimea montaro (Шаблон:Lingvo-uk, Шаблон:Lingvo-ru, Шаблон:Lingvo-crh) situas en la suda parto de Krimeo kaj sterniĝas per tri montoĉenoj de kabo Ajo apud Balaklavo okcidente ĝis Teodozio oriente. La longo de la montaro estas ĉ. 160 km, la larĝo – ĉ. 50 km. La Ekstera montoĉeno (la plej norda) prezentas montetojn, kiuj altas ĝis 350 m., la Interna montoĉeno altas ĝis 750 m., kaj la Ĉefa montoĉeno (la plej suda, streĉita paralele al la maro) altas ĝis 1545 metroj (la monto Romankoŝo). Konsiderinda parto de la Krimea Montaro estas ŝtata rezervejo.

Geografio

La Krimea montaro formas 3 paralelajn montoĉenojn, kiuj estas orientitaj de nord-oriento al sud-okcidento kaj estas interdividitaj de du laŭlongaj valoj. Ĉiuj 3 montoĉenoj havas la saman formon de la deklivoj: la nordaj deklivoj estas nekrutaj, iom-post-iomaj, dum la sudaj – krutaj kaj abruptaj. Konsiderante la aĝon de la monto-petroj, kiel komencon de la unua (norda) montoĉeno oni opinias la kabon Fiolento ĉe Sebastopolo; la norda (Ekstera) montoĉeno etendiĝas ĝis la urbo Starokrimo, ĝiaj altoо varias inter 150 kaj 350 metroj super la marnivelo. La Interna montoĉeno same komenciĝas ĉe Sebastopolo, finiĝas ĉe la urbo Starokrimo kaj altas de 490 ĝis 750 metroj. La tria montoĉeno (la Ĉefa) okcidente komenciĝas ĉe Balaklavo kaj finiĝas per la monto Agarmiŝo ĉe Teodozio. La plata supro de la Ĉefa montoĉeno prezentas altebenaĵon, kiun la lokanoj kutimas nomi jajla ("mont-paŝtejo", Шаблон:Lingvo-ru, Шаблон:Lingvo-crh).

La altebenaĵoj de la Ĉefa montoĉeno estas etenditaj de sud-okcidento al nord-oriento en la sekva vico: Bajdara altebenaĵo (alta ĝis 739 m.), Aj-Petra altebenaĵo (ĝis 1320 m.), Jalta altebenaĵo (ĝis 1406 m.), Nikita altebenaĵo (ĝis 1470 m.), Gurzufa altebenaĵo (ĝis 1540 m.) kaj altebenaĵo Babugano (kun la plej alta monto Romankoŝo – 1545 m.). Ĉiuj tiuj altebenaĵoj estas ligitaj unu al la aliaj kaj formas tutecan supron de la okcidenta parto de la Ĉefa montoĉeno. Diference de ili, la altebenaĵoj, kiuj situas pli oriente, prezentas apartajn supraĵojn, disdividitajn per profundaj intermontejoj. Kebita intermontejo disdividas la altebenaĵon Babugano kaj situantan pli oriente monton Ĉatirdago (altas 1527 m.). Trans la sekva Angara intermontejo (tra kiu iras la Angara montpasejo), troviĝas la monto Demerĝio (1356 m.) kaj Dolgorukova masivo (ĝis 1000 m.). Pli fore, same post intermontejo, situas la plej vasta altebenaĵo Karabio. En la plej orienta parto de la Krimea montaro anstataŭ altebenaĵoj troviĝas malgrandaj montokrestoj kun apartaj suproj kaj montopintoj.

La Ĉefa montoĉeno estas la plej antikva parto de Krimeo kaj kovras la areon de 1565 kv. km. Ĉiuj altebenaĵoj kovras la areon de 34,6 mil hektaroj.

Geologio

La formiĝo de Krimea montaro okazis fine de kretaceo kaj en eoceno. Meze de neogeno okazis formiĝo de la plataj altebenaĵoj. Antaŭ neogeno la montaro etendiĝis 20-30 km. pli sude, ol la nuntempa bordolinio de la Nigra Maro; en neogeno ili alprenis la nunan asimetrian formon. La krimeaj faltoj estas formitaj de sedimentoj de diversa aĝo. La bazon formas la sedimentoj, kiuj formiĝis antaŭ 180-200 milionoj da jaroj; ili konsistas el alternantaj, tre faltiĝintaj tavoloj de skistoj kaj kvarcitaj sablopetroj. La sekva tavolo apartenas al la mez-ĵurasiaj sedimentoj (argil-sablaj tavoloj, konglomeraĵoj kaj magmaj petroj). La tria etaĝo de la centra parto de la montaro estas formita de supraĵurasiaj kalkopetroj, sablopetroj kaj konglomeraĵoj. Fojfoje aperas ĉi tie malsuprakretaceaj sedimentoj - argiloj, sablo- kaj kalko-petroj, formiĝintaj pli ol 100 milionojn da jaroj antaŭe. Sub la suda krutaĵo oftas la deglitoj kaj defaloj de ĵurasiaj kalkopetroj. Fojfoje troveblas negrandaj masoj da magmaj petroj (ekz., la monto Ajudago). Estas prezentitaj ankaŭ vulkanaj masivoj (la monto Karadago).

Geologie la Krimea montaro estas parto de la Alpa falta regiono de Suda Eŭropo, diference de la ebena parto de Krimea duoninsulo, kiu havas platforman strukturon kaj estas parto de la Skita plato. La altebenaĵoj respondas al la aksa zono de la krimea antiklinoriumo. La suda alo de la antiklinoriumo rezulte de la antaŭnelongaj malleviĝoj troviĝas sub la nivelo de la Nigra Maro. La moviĝoj laŭlonge de la rompiĝoj plu okazas, tial la suda parto de Krimeo estas sisme danĝera regiono.

Riveroj kaj reveretoj de la Krimea montaro

La ĉefa akvodislimo de tuta Krimeo troviĝas en Krimea montaro. La plimulto de la riveroj komenciĝas sur la Ĉefa montoĉeno, sur alto de 600-1100 m.; sur la altebenaĵoj riveroj kaj akvofontoj mankas. La ĝenerala deflu-kvanto de la krimeaj riveroj estas 773,5 milionoj da kubaj metroj; la denseco de la rivera reto egalas al 0,2 km/km2. Depende de la reliefo la riveroj povas esti dividitaj je 3 grupoj: riveroj de la Suda bordo de Krimeo, riveroj de nord-orientaj deklivoj de la Ĉefa montoĉeno kaj riveroj de la nord-okcidentaj deklivoj de la Ĉefa montoĉeno.

La malplej longaj riveroj troviĝas en la Suda bordo de Krimeo. La plej longaj riveroj ĉi tie longas ĝis 10 km. La akvofluoj komenciĝas sur la sudaj deklivoj de la Ĉefa montoĉeno kaj alfluas la Nigran Maron, por ili estas karakteriza la dekliveco de 172-234 m/km. La averaĝa alteco de iliaj akvoprenejoj – 900 m. La areoj de la akvoprenejoj ne estas grandaj – 1,6-161 km2. La riveraj valoj en la supra parto estas mallarĝaj, malsupre ili estas pli larĝaj kaj havas trapezan formon. La riveroj plej akvoriĉas printempe, somere preskaŭ sekiĝas. En tiu grupo estas 36 plej gravaj riveroj kaj riveretoj kun suma longeco de 293,6 km.

La ĉefaj riveroj de la Suda bordo de Krimeo:

  • Uĉansuo (la Akvofala)
  • Derekojko (la Rapida)
  • Avundo

Sur la nord-okcidentaj deklivoj de la Ĉefa montoĉeno komenciĝas la plej multakvaj riveroj de Krimeo, ĉiuj ili alfluas la Nigran Maron. Proksimume ĝis sia mezo ĉiuj ĉi riveroj estas tipe montaj. La ĉefaj riveroj de tiu grupo:

  • La Nigra
  • Belbeko – la plej multakva rivero de Krimeo.
  • Kokozko – fluas en mallarĝa intermontejo, konata kiel Granda Kanjono de Krimeo.
  • Kaĉo
  • Marto
  • Almo

Sur la nord-orientaj deklivoj de la Ĉefa montoĉeno komenciĝas la riveroj, kiu fluas ĉefe norden kaj alfluas la golfon Sivaŝo de la Azova maro. Ĉi tie estas 18 ĉefaj riveroj kun suma longeco 393,9 km. Nur la plej supra parto de tiuj riveroj havas montaran reliefon. La ĉefaj riveroj de tiu grupo:

  • Salgiro – la plej longa rivero de Krimeo (238 km).
  • Angaro
  • Kizilkobinko
  • Bijuk-Karaso
  • Indolo

La Granda Kanjono de Krimeo

La natura vidindaĵo, konata kiel Granda Kanjono de Krimeo troviĝas norde de la Aj-Petra altebenaĵo, je 4 km sud-oriente de la vilaĝo Sokolinoje. La profundeco de la intermontejo: 250-320 m., la minimuma larĝeco: 2-3 m. La Granda Kanjono estis detale priskribita en 1925 fare de profesoro I.I. Puzanov.

Klimato

La klimato de la Krimea montaro estas modere malvarma kaj humida. La vintraj akvometeoj kutime superas la somerajn. La vintro kutime daŭras ekde mezo de oktobro ĝis fino de marto. En la supraj partoj de la montoj vintre formiĝas stabila neĝ-tavolo kun profundeco de pli ol 1 metro. Vintre la minimumaj temperaturoj estas ĉ. -20°С. Somero kutime estas varmega kaj seka. Dum tuta jaro oftas nebuloj.

Ĉiu deklivo de la montaro havas siajn proprajn klimatajn karakterizojn, ĉar diversaj deklivoj estas diverse efikataj de la sun-brilo kaj de dominantaj ventoj.

Flaŭro de la Krimea montaro

Dank' al komplika reliefo kaj diversaj klimataj kondiĉoj, en la Krimea montaro estas prezentita granda diverseco de flaŭro sur relative malgranda areo. Rilate al flaŭro oni povas dividi la Krimean montaron je 3 partoj: flaŭro de sudaj deklivoj, flaŭro de altebenaĵoj kaj flaŭro de nordaj deklivoj.

Sur la sudaj deklivoj depende de alteco la flaŭro ege ŝanĝiĝas, formante la karakterizajn zonojn:

  1. Sud-borda flaŭro – kiu okupas la plej malsupran parton de la sudaj deklivoj. Ĉi tie dominas arbustoj. Multas sovaĝaj ĉiamverdaj plantoj: rusko, arbuto, hedero. Krom sovaĝaj multas ankaŭ kulturitaj ĉiamverdaj plantoj: cipresoj, laŭroj, oliv-arboj. Aldone, por tiu zono plej karakterizaj estas la jenaj plantoj:
    1. Arbustoj kaj duonarbustoj: junipero, eglanterio, rubuso.
    2. Herboj: kaporo, eŭforbio, ekbalio.
    3. Dekoraciaj specioj, kultivataj de homo: akacioj, magnolio, korkokverko, platano, ailanto, migdalarbo, kaŝtanarbo, granatujo, juglando ka.
  2. La sekva zono situas sur alteco de pli ol 200 m. Ĉi tie dominas arbeca kreskaĵaro, kiu formas miksitajn foli-arbarojn, en kiuj plej multnombras karpenoj kaj kverkoj; fojfoje aperas krimea pino.
  3. La tria zono konsistas el preskaŭ nur fagaj aŭ pinaj arbaroj.

Koncerne la nordajn deklivojn oni same parolas pri 3 zonoj:

  1. La malsupra zono, konsistanta el kverkoj, karpenoj, avelarboj, tremoloj, ramnoj ka.
  2. La zono de fagaj kaj karpenaj arbaroj. Inter ili troveblas ankaŭ aceroj, pinoj, kornusoj, sorbusoj ka.; tre maloftas betuloj.
  3. La supra zono de juniperaj arbaretoj. Krom junipero ĉi tie troveblas ankaŭ taksusoj.

La altebenaĵoj ĉefe ne havas arbarojn. Maloftaj arbaretoj estas plejparte pinaj. Krimeaj altebenaĵoj estas loko de granda diverseco de herboj (kelkaj centoj da specioj). Kvardek kvin specioj estas endemiuloj, troveblaj nur sur la altebenaĵoj.

Faŭno de la Krimea Montaro

Pro la fakto, ke la krimea stepo transiras al la montaro iom-post-iome, inter ili ne eblas fari striktan limon.

Mamuloj

En Krimea (antaŭ)montaro vivas leporoj, hamstroj, zizeloj kaj dipodoj, erinacoj, neĝmusteloj, meloj, sciuroj, putoroj. Inter rabobestoj mencieblas lupoj (preskaŭ plene ekstermitaj) kaj vulpoj. La plej granda mamulo de Krimeo – montara cervo – same estas preskaŭ plene ekstermita; pli multnombras kapreoloj.

Birdoj

En antaŭmontaro vivas diversaj specioj de alaŭdoj, emberizoj, koracioj. Sur pli alta nivelo vivas lanioj, kaprimulgoj, sturnoj, kardeloj, najtingaloj. Sur la plej alta nivelo vivas paruoj, pegoj, fenikuroj, rubekoloj, filoskopoj kaj garoloj.

Sur la altebenaĵoj birdoj malmultas, pli oftaj estas rabobirdoj, ekz. vulturoj kaj neofronoj.

Sur la sudaj deklivoj vivas paruoj, regoloj, loksioj, montaraj emberizoj, certioj, kolomboj, apusoj.

Amfibioj kaj reptiloj

En montaro kaj antaŭmontaro multas lacertoj, ranoj, bufoj, tritoj, angvisoj, kolubroj.

Kavernoj

La Krimea Montaro ege riĉas je diversaj kavernoj; jen kelkaj la plej gravaj kaj famaj:

  • La Ruĝa kaverno (ankaŭ konata kiel Kizilkobo)
  • La Marmora kaverno (la plej fama turisma objekto de la montara Krimeo).
  • Skela stalaktita kaverno
  • Emine-Bair-Ĥosaro

Listo de la rimarkindaj pintoj kaj partoj de la Krimea montaro

  • La monto Aj-Petro apud Jalto (1234 m. alta)
  • La Babugana altebenaĵo — la plej alta masivo de la Krimea montaro (kun la pinto Romankoŝo, 1545 m. alta)
  • La monto kaj la altebenaĵo Ĉatirdago
  • La monto kaj la altebenaĵo Demerĝio apud Aluŝto (1356 m. alta)
  • La monto Karadago — vulkan-devena apudmara masivo ĉe la loĝloko Koktebelo
  • La monto Romankoŝo (la plej alta pinto de la Krimea montaro, 1545 m. alta)

Шаблон:Krimea montaro

Listed in the following categories:
Afiŝu komenton
Konsiloj kaj Konsiletoj
Ordigi per:
Ankoraŭ ne ekzistas konsiloj nek aludoj por Krimea montaro. Ĉu eble vi estos la unua kiu afiŝos utilajn informojn por kunvojaĝantoj? :)
La Grace

startanta $0

My family

startanta $0

Bospor

startanta $28

Hotel Olivia

startanta $34

Makler

startanta $0

Guest House BeauSoleil

startanta $23

Rekomendindaj vidindaĵoj apude

Vidu ĉiujn Vidu ĉiujn
Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Ĝurĝuro

Ĝurĝuro (Шаблон:Lingvo-ru, Шаблон:Lingvo-uk, Шаблон:Lingvo

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Valley of Ghosts (Crimea)

The Valley of Ghosts (Russian: Долина привидений, Ukrainian: Доли

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Фуна (фортеця)

Фуна ( грец. Φουνα) — фортеця, яка розташована на скельному

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Алустон (фортеця)

Алустон — середньовічна візантійська фортеця на південному узбережжі К

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Великий Бузлук

Великий Бузлук (Бузлук-Коба, Льодова печера) - одна з незвичайних

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Կաստերե (քարանձավ)

Кастере - карстова печера в Криму на плато Карабі-яйла. Розташов

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Монастырь-Чокрак

Печера Монастир-Чокрак (Су-Тешигі) —

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Vyalova cave

Vyalova cave (пещера Вялова) is a cave in a lower plateau of the Chat

Similaj turismaj vidindaĵoj

Vidu ĉiujn Vidu ĉiujn
Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Çamlıca Hill

Çamlıca Hill (Turkish: Çamlıca Tepesi), aka Big Çamlıca Hill (Turk

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Uetliberg

Uetliberg (alemane Üetliberg) estas la hejmmonto de la urbo Zuriko.

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Top of Mt. Takao (高尾山頂)

Top of Mt. Takao (高尾山頂) estas turisma vidindaĵo, unu el la Montoj e

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Monto Gellért

Monto Gellért hungare Gellért-hegy estas kalkoŝtona monto en Bu

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Lysá hora

Lysá hora estas monto en Ĉeĥio, situanta en orienta Ĉeĥa Silezio.

Vidu ĉiujn similajn lokojn