La vorto „kremlo“ (kun minusklo „k“) markas en malnova Rusio urban burgon aŭ fortikaĵon. Tial ekzistis centoj da kremloj. En la jaro 1547, en sia deksesjaraĝo, surtroniĝis en Moskvo sur rusan tronon caro Ivano la 4-a. Kronado okazis en tiea fortikaĵo, kiun la caro iom post iom pliriĉigis je pluaj preĝejoj kaj palacoj kaj karekterize li tiel plifortigis ties fortikaĵon. Tiu ĉi la plej signifa rusa Kremlo havas jam majusklon „K“.
Caro Ivano famiĝis kiel kapabla reganto, kiu disvastigis kaj firmigis la rusan imperion, samtempe kiel konfliktoplena viro, senkompata al siaj kontraŭuloj kaj al sia ĉirkaŭaĵo. Malgraŭ ke li trifoje edziĝis kaj li havis eĉ pluajn (de eklezio nebenitaj) ligojn, li ne nur ne trovis familian feliĉon, sed lia abrupta karaktero kaŭzis en la jaro 1581 tragedion, kiam kverelante li morte vundis sian filon. Caro Ivano estas en Eŭropo konata kun kromnomo „La Terura“, kion li kaŭzis pro sia tiranismo. En ties fino li mem, sub premo de konscienco li kunkalkulis siajn viktimojn kaj li ĝiskalkulis ĝis sumo tri cent. Sed al tiamaj rusaj interrilatoj tiu ĉi numero ne signifas tiel multon, la longa regado de caro Ivano estas de rusoj taksita kiel sukcesa, precipe kompare kun ĥaosoj sekvantaj post morto de la caro.
Kremlo en Moskvo en la paso de jarcentoj evoluis al impoza fortikaĵ-areo. Ĝiaj eksteraj muroj el bakitaj brikoj estas 5 ĝis 17 m altaj, longaj pli ol du kilometroj kaj plifortikigitaj per dudek turoj. Interne troviĝas la plej signifaj rusaj preĝejoj, ekz. „Uspenskij sobor“ el la 15-a jarcento, en kiu estis kronitaj rusaj caroj, „Blagoveŝĉenskij sobor“ kun orizitaj kupoloj kaj „Arĥangelskij sobor“ kun kriptoj de caroj. Krom tiuj (kaj pluaj) preĝejoj estas en Kremlo ankaŭ signifaj palacoj, ekz. „Bolŝij Kremlovskij Dvorec“, finita en la jaro 1849 kaj „Terjemskij Dvorec“ kun privataj ĉambroj de caroj. En kelkaj palacoj estas ekspoziciataj artaj trezoroj de la rusa imperio, amasigita en la paso de la tutaj jarcentoj.
Ĉefan enirejon en Kremlon gardas „Spaskaja baŝnja“ (Turo de Savanto), alta 81 m, finita ĉirkaŭ la jaro 1600. Kontraŭe situas la konata „Ruĝa placo“, la loko de solenaj armeaj defiloj. Sur ties fino staras belega templo de Vasilij Feliĉega, finita en la jaro 1559, la brila arkitektona memorigaĵo kaj unu el la plej konataj simboloj de la tuta Rusio.
Ĉe la Kremlomuro flanke de la Ruĝa Placo troviĝas nekropolo (honora tombejo) kun la tomboj de Stalino kaj Leonid Breĵnev kaj aliaj. En la muro mem troviĝas la urnoj de - interalie - :
En 1999 UNESKO distingis la Kremlo-ensemblon kaj la Ruĝan Placon kiel Monda Kulturheredaĵo.