Kotor (serbe Котор, itale Cattaro, albane Kotorri, latine Acruvium, greke Ασκρηβιον [Askrèvion]) estas marborda havenurbo en Montenegro. Malnova urboparto de Kotor Blazono de Kotor "Albania veneta" Panoramo de Kotor Preĝejo om. al Sankta Trifono en Kotor
Kotor situas en golfo havanta la saman nomon Kotor inter montoj pli ol 1000 m-ojn altaj
La unua mencio devenis el 168 a.K. La unua menciinda regado estis la Romia Imperio. En 1002 la bulgaroj okupis ĝin, sed en la sekva jaro la urbo aldoniĝis al la serboj. La loĝantoj sukcese ribelis helpe de respubliko Raguzo. En 1185 la serboj senbatale okupis la havenurbon. En la 14-a jarcento okazis influoj de bosnoj, hungaroj kaj Venecia respubliko, fine la turkoj. Ekde 1797 Kotor iĝis parto de Habsburga Imperio, sed poste alvenis la francoj, baldaŭe denove la aŭstroj.
Dum la 1-a mondmilito la urbo estis grava milita bazo, en la regiono estis gravaj bataloj. En 1918 ribelo de maristoj okazis. Poste la urbo apartenis al la estonta Jugoslavio, dum la 2-a mondmilito al Italio. En 1979 tertremo okazis. La urbo estas paradizo de turistoj.
montenegranoj | 10741 | (47 %) |
serboj | 7094 | (31 %) |
kroatoj | 1762 | (8 %) |
aliaj |
Golfo de Kotor
Kategorio:Urboj de Montenegro Kategorio:Mondaj heredaĵoj en Montenegro