Kordovo, hispanlingve Córdoba, estas urbo de Hispanio, en la suda regiono de Andaluzio.
(moskeo) interne]]
Ĝi situas je la bordo de la rivero Gvadalkiviro kaj enhavas ĉ. 320.000 loĝantojn.
Ĝi posedas tre riĉan historion. Jam grava dum la romia epoko, sub la nomo Corduba, ĝi estis la naskiĝloko interalie de la filozofo Seneko la Juna. Ĝi eĉ pligraviĝis dum la araba epoko en Hispanio, kiam Kordovo fariĝis la ĉefurbo de la hispana sendependa kalifujo, kaj unu el la ĉefaj sidejoj de la monda kulturo, kun figuroj kiaj la filozofo Ibn-Ruŝd (Averroes) kaj la juda medicinisto Maimonides.
Post la konkero fare de la kristanaj trupoj la urbo iom dekadencis, kvankam ĝi plu estas unu el la plej gravaj andaluzaj centroj, interalie pro sia kultura heredaĵo.
Ĝia centro estas Monda Kulturheredaĵo de UNESKO. En ĝi plej elstaras la araba Moskeo, kiu depost la kristana konkero fariĝis katedralo.
Kordovo estas la ĉefurbo de samnoma hispana provinco Kordovo, kun urboj kiel Puente Genil, Cabra, Montoro aŭ Lucena.
Kordovo estas ankaŭ la nomo de kelkaj urboj en Ameriko, precipe una el la plej gravaj en Argentino