Konje-Urgenĉ aŭ Konye-Urgench (en turkmena: Köneürgenç, rusa: Куня Ургенч, el persa Kuhna Gurgānj کهنه گرگانج) konata ankaŭ kiel Kunja-Urgenĉ, Malnova Urgenĉ aŭ Urganj, estas municipo de ĉirkaŭ 30,000 loĝantoj en nordorienta Turkmenio, ĝuste sude el ties limoj kun Uzbekio. Ĝi estas la loko de la antikva urbo Ürgenç (Urgenĉ), kiu enhavas la ruinojn de la ĉefurbo de Ĥorazmo, nome parto de la Aĥemenida Imperio. Ties loĝantoj dizertis el la urbo antaŭ tri kaj duonon da jarcentoj por disvolvigi novan setlejon, kaj Kunja-Urgenĉ restis preskaŭ netuŝita ekde tiam. En 2005, la ruinoj de Malnova Urgenĉ estis enskribitaj en la Listo de Lokoj de Monda Heredo de UNESCO.