Kilimanĝaro

Kilimanĝaro estas monto en Tanzanio, la plej alta monto en Afriko.

Vidu ankaŭ

Ĉi tiu artikolo temas pri la monto Kilimanĝaro. Ankaŭ ekzistas Tanzania regiono kiu nomiĝas Kilimanĝaro.

Kilimanĝaro
Kilimanĝaro
Alteco 5892
Situo 20px Tanzanio
Montaro Afrika plataĵo
Koordinatoj 02°51′S 37°01′O / -2.85, 37.017Kategorio:37° E Kategorio:2° SKoordinatoj: 02°51′S 37°01′O / -2.85, 37.017Kategorio:37° E Kategorio:2° S
Unua grimpo Hans Meyer, 6-a de oktobro 1889
Plej facila montgrimpo Marangu
   
Monda heredaĵo de UNESKO

Kilimanĝaro

Kilimanĝaro estas monto en Tanzanio, la plej alta monto en Afriko. Kilimanĝaro nomiĝas ankaŭ "tegmento de Afriko". Post la sendependiĝo de Tanzanio en 1961 oni renomis la Kibo-pinton "Uhuru Peak" (pinto de libereco).

Kilimanĝaro havas tri pintojn:

  • Kibo (5.892 m) (malnovaj libroj kaj kartoj indikas ankoraŭ 5.895 m)
  • Mavenzi (5.149 m)
  • Ŝira (3.962 m)

Kilimanĝaro estas la plej alta vulkano en la mondo, ĝiaj tri pintoj estas la tri plej grandaj malfermaĵoj (la kratero Kibo estas 2,5 kilometrojn diametra) el ĉirkaŭ 250. Shira kaj Mavenzi estas estingiĝintaj, Kibo dormanta, ĝi ankoraŭ elsputas sulfurgasojn kaj akvovaporojn.

La aĝo de Kilimanĝaro estas ĉirkaŭ 2 ĝis 3 milionoj da jaroj, ĝiaj plej grandaj erupcioj okazis antaŭ ĉirkaŭ 360.000 jaroj, la lasta antaŭ 400 jaroj.

Kilimanĝaro situas en norda Tanzanio (2° 50" 30' sude, 37° 00" 35' oriente) apud la limo de Kenjo.

Unue atingis la pinton la 6an de oktobro 1889 Hans Meyer kaj Ludwig Purtscheller.

La natura parko nomita laŭ ĝi apartenas al la Monda Naturheredaĵo de Unesko.

Kilimanĝaro

Nomo

La origino de la nomo Kilimanĝaro ne estas konata, sed ekzistas multaj teorioj pri tio.<ref name="nomo">Etimologio de la nomo Kilimanĝaro Шаблон:En</ref> Multaj el tiuj teorioj supozas ke la nomo Kilimanĝaro dividiĝas en Kilima (svahile por "monteto") kaj Njaro, kies supozita origino varias laŭ la teorio - por kelkaj temas pri malnova svahila vorto por "blanka" aŭ "brilanta", dum por aliaj ĝi venas el ne-svahila fonto, ekz-e de la ĉaga vorto jaro, kiu signifas "karavano". La problemo kun ĉiuj ĉi teorioj estas ke ili ne klarigas kial la diminutiva kilima estas uzata anstataŭ la vorto por monto, mlima. Alia aliro estas supozi ke la nomo devenas de la ĉaga kilemanjaarekilemajyaro, kiu signifas "venkanta la birdon/leopardon/karavanon". Tamen tiu ĉi teorio ne povas klarigi la fakton ke la nomo Kilimanjaro ne estis uzata en la ĉaga lingvo ĝis antaŭnelonge.

Neĝkovrilo

La neĝoj ĉe la pinto de la monto degelas plejverŝajne pro la tutmonda varmiĝo. En 1912 ili estis 85 % pli granda ol en 2007, kaj inter 2000 kaj 2009 glacikovraĵo kuntiriĝis je 26 %. Laŭ konkludoj de la usona esploro publikigita la 2-an de novembro 2009 en la revuo "Proceedings of the National Academy of Sciences" (esperante Diskutoj de la Nacia Scienca Akademio), la neĝoj sur Kilimanĝaro povus malaperi entute post 20 jaroj. "Ĉi tiu estas la unua fojo, kiam esploristoj kalkulis la volumon da glacio perdita de la montaj glacikampoj," diras la kunaŭtoro de la studo Lonnie Thompson, profesoro de pri-teraj sciencoj ĉe la Ŝtata Universitato de Ohio. Laŭ li ankaŭ maltrankviliga efiko estas la maldensiĝo de la glacikampoj sur la surfaco. La pintoj kaj de la norda kaj suda glacikampoj supre de Kilimanĝaro jam maldensiĝis je 1,9 metroj kaj 5,1 metroj respektive.

La pli malgranda Glaciejo Furtwangler, kiu estis degelanta kaj sekve plena de akvo en 2000 kiam ĝi estis borita, inter 2000 kaj 2009 maldensiĝis je 50 %. "Estonte, oni povas antaŭvidi, ke tiu glaciejo Furtwangler aperos unu jaron, kaj malaperos la sekvontan jaron", diris Lonnie Thompson.

La sciencistoj asertis, ke ili ne trovis pruvojn de daŭranta degelo aliloke en la eroj de la glacia kerno kiujn ili eltiris, kiuj datiĝas de 11 700 jaroj. Sekve la aktualaj klimataj kondiĉoj sur Kilimanĝaro estas unikaj dum la lastaj 11 jarmiloj.<ref>Neĝoj de Kilimanĝaro malaperos post 20 jaroj... Шаблон:Eo</ref>

Beletro

La monto stimulis plurajn verkistojn.

  • Ernest Hemingway tie verkis sian novelon "La neĝoj de Kilimanĝaro" (The snows of Kilimanjaro).
  • Jules Verne verkis en sia novelo "Kaose" (Sans dessus dessous) pri fantasta ekspedicio en tiun regionon.

Referencoj


Kategorio:Monda heredaĵo en Tanzanio Kategorio:Montoj en Tanzanio Kategorio:Plej altaj punktoj Kategorio:Montoj kun alteco inter 5000 kaj 5999 m

<span class="FA" id="FA-interwiki-fr" style="display:none;" />Kategorio:Elstaraj artikoloj en fr.wiki

am:ኪሊማንጃሮ an:Kilimanjaro ar:جبل كيليمانجارو ast:Kilimanjaro az:Kilimancaro bat-smg:Kėlėmandžars be:Гара Кіліманджара be-x-old:Кіліманджара bg:Килиманджаро bn:কিলিমাঞ্জারো bs:Kilimandžaro ca:Kilimanjaro cs:Kilimandžáro cy:Kilimanjaro da:Kilimanjaro de:Kilimandscharo dv:ކިލިމަންޖާރޯ ފަރުބަދަ el:Κιλιμάντζαρο en:Mount Kilimanjaro es:Kilimanjaro et:Kilimanjaro eu:Kilimanjaro fa:کلیمانجارو fi:Kilimanjaro fr:Kilimandjaro ga:Cilimeaindearó gd:Kilimanjaro gl:Kilimanjaro he:קילימנג'רו hif:Mount Kilimanjaro hr:Kilimandžaro hu:Kilimandzsáró id:Kilimanjaro is:Kilimanjaro it:Kilimanjaro ja:キリマンジャロ jv:Kilimanjaro ka:კილიმანჯარო kk:Килиманджаро ko:킬리만자로 산 kw:Kilimanjaro lb:Kilimanjaro lmo:Kilimangiaro lt:Kilimandžaras lv:Kilimandžāro mk:Килиманџаро ml:കിളിമഞ്ചാരോ കൊടുമുടി mn:Килиманжаро mr:माउंट किलीमांजारो nds:Kilimandscharo nl:Kilimanjaro (berg) nn:Kilimanjaro no:Kilimanjaro om:Kilimanjaro os:Килиманджаро pl:Kilimandżaro pms:Kilimangiaro pnb:کلیمنجارو pt:Kilimanjaro rm:Kilimandscharo ro:Kilimanjaro ru:Килиманджаро sh:Kilimanjaro simple:Mount Kilimanjaro sk:Kilimandžáro sl:Kilimandžaro sq:Kilimanxharo sr:Килиманџаро sv:Kilimanjaro sw:Kilimanjaro (mlima) ta:கிளிமஞ்சாரோ மலை tet:Kilimanjaru th:ยอดเขาคิลิมันจาโร tl:Kilimanjaro tr:Kilimanjaro Dağı uk:Кіліманджаро ur:کلیمنجارو vec:Kilimanjaro vi:Núi Kilimanjaro war:Bukid Kilimanjaro zh:乞力马扎罗山

Listed in the following categories:
Afiŝu komenton
Konsiloj kaj Konsiletoj
Ordigi per:
Shah Tours
3 January 2018
Kilimanjaro. The name itself is a mystery wreathed in clouds. It might mean Mountain of Light, Mountain of Greatness or Mountain of Caravans. http://www.shah-tours.com/
Dennis Willibard
9 August 2018
Kilimanjaro is freestanding mountain in the world, there are 3 peaks which Shira plateau, Mawenzi and Kibo. http//:www.steptokili.com
The Most Interesting Man in the World
Sherpas are heavier than I thought.
@JaumePrimero
3 July 2013
Did you know that Mount Kilimanjaro is a dormant volcano? Don't let that stop you from making the ascent. Do it!
Ian Hartmann
9 July 2011
Tallest in Africa, a national park, waterfalls and other great attractions to start off or try out at it's foot before climbing.
Andrea
28 June 2014
Went with karibu adventures company and they were great. We made it to the top. Pole Pole! ????
Ŝargi pli da komentoj
foursquare.com
7.2/10
1,649 homoj estis ĉi tie
Mapo
0.3km from Mweka Trail, Tanzanio Akiri direktojn
Fri 24 Hours
Sat 7:00 AM–3:00 PM
Sun 8:00 AM–9:00 AM
Mon 10:00 AM–11:00 AM
Tue 7:00 AM–3:00 PM
Wed 10:00 AM–11:00 AM

Mount Kilimanjaro sur Foursquare

Kilimanĝaro sur Facebook

Salinero Hotels - Millie Lodge Machame

startanta $35000

Weru Weru River Lodge

startanta $210

Salinero Hotel - Kilimajaro

startanta $35000

Kilimanjaro Wonders Hotel

startanta $130

Osy Grand Hotel

startanta $40

Kaliwa Lodge

startanta $99

Rekomendindaj vidindaĵoj apude

Vidu ĉiujn Vidu ĉiujn
Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Ngorongoro

Ngorongoro estas ampleksa teritorio etendiĝanta inter muroj de

Similaj turismaj vidindaĵoj

Vidu ĉiujn Vidu ĉiujn
Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Çamlıca Hill

Çamlıca Hill (Turkish: Çamlıca Tepesi), aka Big Çamlıca Hill (Turk

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Uetliberg

Uetliberg (alemane Üetliberg) estas la hejmmonto de la urbo Zuriko.

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Top of Mt. Takao (高尾山頂)

Top of Mt. Takao (高尾山頂) estas turisma vidindaĵo, unu el la Montoj e

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Monto Gellért

Monto Gellért hungare Gellért-hegy estas kalkoŝtona monto en Bu

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Lysá hora

Lysá hora estas monto en Ĉeĥio, situanta en orienta Ĉeĥa Silezio.

Vidu ĉiujn similajn lokojn