Funikularo de Kievo

Koordinatoj: 50°27′28″N 30°31′25″E  /  50.45778°N, 30.52361°O / 50.45778; 30.52361 (Funikularo de Kievo)Kategorio:30° E Kategorio:50° N

Funikularo de Kievo
Київський фунікулер
Du preterpasantaj funikularaj veturiloj
Du preterpasantaj funikularaj veturiloj
Ĝeneralaj informoj
Loko Kievo, Ukrainio
Transportsistema speco Funikularo
Komenco de trafiko 1905
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 238 m
Nombro de linioj 1
Nombro de veturiloj 2
Nombro de stacioj 2
Aliaj informoj
Traklarĝo 1 200 mm
Transportisto Kyivpastrans
v  d  r
link=Vikipedio:Informkestoj

La Funikularo de Kievo (ukraine Київський фунікулер, ruse Киевский фуникулёр) priservas urbon Kievo, kunligante la historian "Malnovan Kijivon" supre, kun la malsupra kvartalo de "Podil" tra la kruta Monteto "Volodimirska" superrigarde al Dnepro. La linio konsistas el nur du stacioj kaj estas operaciita de la urba komunuma entrepreno de Kievo "Kyivpastrans".

Historio

La funikularo estis konstruita en 1902-1905, kaj estis unue malfermita al publiko la 20-an de majo 1905 (aŭ la 7-an de majo 1905). La konstrukosto, proksimume 230.000 Rusiaj rubloj, estis kovrita de Belga posedanto de la Tramoj de Kievo. La funikularo estis la projekto de Arthur Abrahamson, kiu ricevis profesian trejnadon pri fervoja inĝenierscienco en Zuriko, Svislando kaj Sankt-Peterburgo, Rusio. La staciaj vestibloj estis komence starigitaj fare de N. Pjatnickij kaj la fervoja strukturo estis dizajnita fare de N. Bariŝnikov.

Pro ĝia proksimeco al la Katedralo Sankta Mikaelo, ĝi iam estis nomata Miĥajlivskij Meĥaniĉnij Pidjom (ukraine Михайлівський механічний підйом, laŭvorte Sankt-Mikaela Meĥanika Lifto). Post kiam la katedralo estis detruita de Sovetuniaj aŭtoritatoj en 1935-1936, la nomo de la funikularo estis ŝanĝita.

En 1984 la malsupra stacio ŝanĝis sian aspekton. Ĝi estis renovigita de arkitektoj Janoŝ Vig, Valentin Jeĵov, kaj aliaj.

Diversaj faktoj

La funikularo uzas du-relan kaj preterpasan sistemon. La du veturiloj estas nomitaj per la cirilaj literoj Λ kaj П, kiuj signifas maldekstra kaj dekstra respektive. La funikularo estis renovigita trifoje: en 1928, 1958, kaj 1984.

Ŝpuro: 1 200 mm. Tuta longo de la trako: 238 m. La tuta procento de la deklivo sur kiu veturas la funikaro estas 36%. La funikularaj veturiloj estas pelataj de elektromotoro kiu situas ene de la supra stacio.

La daŭro de vojaĝo inter stacioj estas proksimume 3 minutoj. La itinero iras de la Placo Miĥajlivska en la supro ĝis la Placo Poshtova en Podil. La prezo de la bileto estas tre simila al tiu de la aliaj urbaj publikaj transportoj, 3 hrivnoj (ĉirkaŭ 0,15 usonaj dolaroj - komence de majo 2015). La funikularo provizas ĉiutagan servon al 10 000-15 000 pasaĝeroj, kaj ĉiujare al 2,8 milionoj da pasaĝeroj.

La funikularo estis fermita la 25-an de septembro 2006 por restaŭrado, kio estas kutime farata ĉiujare. La tuta atendita kosto de la restaŭrado estis 455 400 hrivnoj (ĉirkaŭ 90 500 usonaj dolaroj ). La funikularo estas operaciata de Kievpastrans.

Bildgalerio

Referencoj

Vidu ankaŭ

  • Transporto en Ukrainio

Eksteraj ligiloj

Kategorio:Komuneja kategorio kun loka ligilo sama kiel en Vikidatumoj

Fonto

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Kiev Funicular en la angla Vikipedio.

Kievo Kategorio:Kievo Kievo


Listed in the following categories:
Afiŝu komenton
Konsiloj kaj Konsiletoj
Ordigi per:
Zloy Budun
4 August 2016
Very intimate Kyiv experience with quite some history behind. Especially for native citizens. Can be a bit weird for foreigners, because it's relatively small and not super fancy.
Anton Ozadovskyy
31 July 2012
Drive and speed!!! Your choice!!!! Luxury transport!
Eugene Matoushevskaya
17 May 2016
Scenic views of the city on the way up, charming interior of the staions.
Polina Komisarova
13 June 2017
Good view on Podil district. You need to stay in a down part of a train.
Ksenia Semenova
28 October 2018
If there is a queue for a token, pay by credit card on the yellow gate and skip the queue!
Ilya
24 September 2016
Best seats are in section looking down, beautiful view to Dnipro river here
Ŝargi pli da komentoj
foursquare.com
8.6/10
mick fotu, Mikhail Vorobyov kaj 46,969 pli multaj homoj estis ĉi tie
Mapo
Borychiv descent, 8, Kyiv, Ukrainio, 02000 Akiri direktojn
Mon-Fri 7:00 AM–10:00 PM
Sat-Sun 8:00 AM–10:00 PM

Funicular sur Foursquare

Funikularo de Kievo sur Facebook

7 Kostiolna Street, Centre, Kiev

startanta $59

Gallery Hotel Gintama

startanta $71

KievInn

startanta $78

Status Guesthouse

startanta $29

Apartment on Mykhailivska 22

startanta $99

Status Apartments

startanta $68

Rekomendindaj vidindaĵoj apude

Vidu ĉiujn Vidu ĉiujn
Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Saint Vladimir Hill

Volodymyrska Hill or Saint Volodymyr Hill (Ukrainian:

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Monaĥejo Sankta Mikaelo de la Orumitaj Kupoloj

La Monaĥejo Sankta Mikaelo de la Orumitaj Kupoloj en Kievo, Ukrainio.

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Poshtova Square

The Poshtova Square (Ukrainian: Поштова площа, translit.: Poshtova Pl

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Preĝejo Sankta Andreo (Kievo)

La preĝejo Sankta Andreo (ukraine: Андрiївська церква; ru

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Ukrainian House

Ukrainian House (українська. Український дім) is a cultural and art c

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Andriyivskyy Descent

Andriyivskyy Descent (українська. Андріївський узвіз, translit.: And

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Пейзажная аллея

Пейзажна алея — зона відпочинку в Києві, створена на місці зрит

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
People's Friendship Arch

The People’s Friendship Arch (Ukrainian: Арка Дружби Народів, Ar

Similaj turismaj vidindaĵoj

Vidu ĉiujn Vidu ĉiujn
Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Monte San Salvatore funicular

The Monte San Salvatore funicular, or Funicolare Monte San Salvatore,

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Standseilbahn Tiflis

Bergbanan i Tbilisi (georgiska: თბილისის ფუნიკულიორი, Tb

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Port Vell Aerial Tramway

The Port Vell Aerial Tramway (Catalan: Telefèric del Port or Aeri del

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Santorini cable car

The Santorini cable car connects the port with the town of Thera in

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Rosa Khutor Olimpia (Роза Хутор Олимпия)

Rosa Khutor Olimpia (Роза Хутор Олимпия) estas turisma vidinda

Vidu ĉiujn similajn lokojn