Katedralo de sanktaj Cirilo kaj Metodo

Katedralo de sanktaj Cirilo kaj Metodo estas nacia monumento de la viktimoj de Heydrich-periodo, loko de repaciĝo.

La hodiaŭa templo estis konstruita en loko de devena romana preĝejo de sanktaj Petro kaj Paŭlo en la jaroj 1730 – 1740 subgvide de K. I. Dientzenhofer kiel katolika preĝejo de sankta Karolo Boromeja, kiu famiĝis pro zorgo pri malsanuloj en la tempo de pesto. Tial li estas bildigita eĉ sur freskoj en volbo de la preĝejo. En la jaro 1935 la preĝejo estis transdonita al ortodoksa eklezio eble ankaŭ tial, ke ĝi situas en la lokoj, kie laŭ pli nova tradicio povis la sankta Metodo agadi.

En la kripto sub la preĝejo estis sepultataj anoj kaj favoruloj de la ordeno (sed naziistoj eltiris kaj dispremis per la piedoj iliajn ostojn). La devena enirejo estis parte tra malgranda fenestreto el la strato (ĉi tie estas hodiaŭ lokigita memortabulo), parte tra aperturo 40 x 60 cm, kovrita per peza ŝtono (la germanaj soldatoj trabatis ĝin dum la sieĝado de kripto). Kaj ĝuste tiu ĉi kripto fariĝis en junio de 1942 kaŝejo de ĉeĥoslovakaj paraŝutistoj post ilia atenco kontraŭ regna protektoro Reinhard Heydrich. (Post tiu ĉi atenco venis la tempo de reprezalioj flanke de la naziistoj. Vilaĝoj Lidice kaj Ležáky estis forbruligitaj kaj ties loĝantoj pafmortigitaj. Tiu ĉi tempo estas nomata kiel Heydrich-periodo.) Kiam la paraŝutistoj estis perfiditaj, ĉiuj ĉi tie tragike pereis. La preĝejo kaj la kripto estis dum tiu ĉi batalo difektitaj.

Ankoraŭ mortonte la paraŝutistoj provis trafosi sin ĝis kanaliza galerio, kiu kondukas de Karolo-placo suben ĝis rivero Vltava. La galerio ne estas alirebla por publiko, sed ĝi estas ĝis nun trairebla en longeco preskaŭ 300 m kaj se la paraŝutistoj estus sukcesintaj trafosi lastajn 70 cm, ili povus fuĝi el la kripto.

Inter la paraŝutistoj en la kripto estis ankaŭ Jaroslav Švarc, la eksa komandinto de la infanteria fuorto MO S-18 „Ĉasarbaro“, kiu troviĝas en sektoro Moravia Ostrava. La fuorto estas hodiaŭ konsisto de muzeo de fortikaĵoj ĉe Hlučín.

La preĝejo estis riparita kaj redonita al la ortodoksa eklezio en la jaro 1945.

La templo situas en Prago 2 – Nova Urbo, Resslova-strato, kaj ĝi estas alirebla por publiko.

Ĉi tie mortis

En la templo mortis la 18-an de junio 1942:

  • Jozef Gabčík, slovaka soldato, membro de Operaco Anthropoid
  • Jan Kubiš, ĉeĥa soldato, membro de Operaco Anthropoid
  • Jaroslav Švarc, ĉeĥa soldato, membro de TIN, (kun membroj de Operaco Anthropoid)
  • Josef Valčík, ĉeĥa soldato, membro de Silver A (kun membroj de Operaco Anthropoid)
  • Adolf Opálka, ĉeĥa soldato, membro de Out Distance (kun membroj de Operaco Anthropoid)
  • Josef Bublík, ĉeĥa soldato, membro de BIOSCOP (kun membroj de Operaco Anthropoid)
  • Jan Hrubý, ĉeĥa soldato, membro de BIOSCOP (kun membroj de Operaco Anthropoid)

Vidu ankaŭ

  • Operaco Anthropoid
Listed in the following categories:
Afiŝu komenton
Konsiloj kaj Konsiletoj
Ordigi per:
Nikos Kotsioudis
25 September 2017
Beautiful church and very polite priest
eberlin
18 September 2013
The crypt tells a powerful story about the hiding place for some very brave Czech soldiers involved in the assassination of the brutal Nazi leader.
Simone P.
7 January 2015
Never forget what happened here... Operation Anthropoid: http://en.wikipedia.org/wiki/Operation_Anthropoid
Jan Manas 
1 May 2016
Don't forget! Nezapomeňte!
Bas Bruneel
11 December 2014
Visit the crypt: entrance on street level
Vicente Martinez
25 August 2016
La visita a la cripta, que es gratuita, es toda una experiencia. Historia de la segunda guerra mundial.
Ŝargi pli da komentoj
foursquare.com
7.7/10
3,628 homoj estis ĉi tie
Mapo
Resslova 1780/8, Nové Město, 120 00 Praha-Praha 2, Ĉeĥio Akiri direktojn
Tue 7:00 AM–2:00 PM
Wed-Sat 7:00 AM–6:00 PM
Thu 7:00 AM–7:00 PM
Fri 7:00 AM–5:00 PM
Sun 7:00 AM–1:30 PM

Saints Cyril and Methodius Cathedral sur Foursquare

Katedralo de sanktaj Cirilo kaj Metodo sur Facebook

Old Town Square Hotel & Residence

startanta $356

Hotel Lippert

startanta $141

Grand Hotel Praha

startanta $302

Hotel Cerny Slon

startanta $117

Dusni Apartments

startanta $93

U T?í Bubn?

startanta $107

Rekomendindaj vidindaĵoj apude

Vidu ĉiujn Vidu ĉiujn
Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Dancanta domo

Dancanta domo, alie ankaŭ Ginger and Fred, finita en la jaro 1996,

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Emaus-monaĥejo

Emaus-monaĥejo 'Na Slovanech' estas iama monaĥejo en Prago, Ĉekio. Fo

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Nacia teatro (Prago)

Nacia Teatro (Národní divadlo), eble la plej bela novre-nesanca k

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Laterna Magika

The history of Laterna magika, the world’s very first multimedia t

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Rotondo Sankta Longeno

La Rotondo Sankta Longeno (rotunda sv. Longina) estas historia

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Antonín Dvořák Museum

The Antonín Dvořák Museum in Prague is a museum dedicated to the gr

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Lucerna Music Bar

Lucerna Music Bar is a concert club housed within the Lucerna Palace,

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Kostel svatého Václava (Smíchov)

Kostol svätého Václava sa nachádza na Smíchove v Prahe 5

Similaj turismaj vidindaĵoj

Vidu ĉiujn Vidu ĉiujn
Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Katedralo de Kazana Dipatrino (Sankt Peterburgo)

En 1799 imperiestro de Rusio Paŭlo la Unua, kiu tiam estis kromalie

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Katedralo Sankta Bazilio

Katedralo de la Perado de la Virgulino sur la Monteto (ruse Собор Покр

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
St Volodymyr's Cathedral

St Volodymyr's Cathedral (Ukranian: Патріарший кафедраль

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Katedralo de Kristo Savinto

La katedralo de Kristo Savinto en Moskvo, Rusio (ruse

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Katedralo de Sankta Sofia (Kievo)

La Katedralo Sankta Sofia de Kievo (ukraine, Собор Святої Софії, Sob

Vidu ĉiujn similajn lokojn