Katedralo de Turku

La katedralo de Turku (suome Turun tuomiokirkko, svede Åbo domkyrka) estas ne nur la ununura preĝejo en gotika arĥitekturo (brikogotiko), sed ankaŭ la ununura mezepoka katedralo en Suomujo. La domo, kiu situas en la centro de la sudsuoma urbo Turku tuj apud la rivero Aurajoki, estas ekde sia katedrala konsekriĝo en la jaro 1300 sidejo de la ĉefepiskopo de Turku kaj krom tio la ĉefpreĝejo de luterana eklezio de Suomujo. La katedralo de Turku validas kiel nacia sanktejo de Suomujo.

Historio

En la 13-a jarcento, proksimume 1230, oni konstruis sur monteto malgrandan paroĥopreĝejon el ligno, kiujn la loĝantoj de Turku konsekris al Sankta Maria. Kiam Turku fariĝis grava komerca centro, oni decidis transloki la katedralon, kiu situis ekde 1229 en Koroinen (nuna urboparto de Turku), en la centron de la kreskanta urbo. Oni novkonstruis do la paroĥopreĝejon el briko kaj konsekris ĝin finfine en 1300 al katedralo. La unua episkopo de Suomujo, Henriko de Upsalo, fariĝis kune kun la Sanktegulino patrono de la preĝejo.

Dum la sekvaj du jarcentoj okazis multaj alikonstruoj kaj pliampleksigoj, ĝis kiam en la 16-a jarcento la katedralo ricevis sian nunan formon. Ekzemple en la 14-a jarcento oni alkonstruis novan ĥorejon, kiun ankoraŭ nun atestas la oklateraj gotikaj kolonoj en la altarejo. La ĉefaltaro staris kontraŭ la plej orientaj kolonoj de la ĉefnavo, sed estis translokata dum la 17-a jarcento. En la 15-a jarcento oni pligrandigis la domon laŭlonge de la suda kaj norda flankoj de la ĉefnavo per multaj flankokapeloj. Ĝis la fino de la mezepoko estis entute 42 kapeloj konsekritaj al plej diversaj sanktuloj, inter ili dek du sanktulinoj (a.a. Maria Magdalena, Katarina de Aleksandrio, Katarina de Sieno, Sankta Birgita, Sankta Barbara). Fine de la 15-a jarcento finfine oni altigis la tegmentan volbon sur ĝian nunan altecon da 24 metroj.

En 1514 okazis lasta grava katolika ceremonio per la beatigo de episkopo Hemming. Tiutempe jam la luteranismo havis adeptojn en Skandinavujo, kaj kelkajn jaroj pli malfrue oni enkondukis la reformacion en Svedujo, al kiu apartenis Suomujo. Sekve de tio oni forigis la tipe katolikajn tradiciojn el la katedralo kaj ŝanĝis la ĥorejon, ne uzis la flankajn kapelojn kaj stokis la sanktulajn figurojn en la sakristio. Nur la ĉefaltaro kaj la predikejo estis uzataj por la diservoj, kaj finfine la katedralo ricevis lignajn benkojn. En 1554 Mikael Agricola fariĝis unua protestantisma episkopo de Turku. Statuo pri li staras nun en la katedralo.

Ekde la 16-a jarcento neniuj gravaj ŝanĝoj plu okazis je la konstruaĵo, nur la turo estas el la novepoko. Ĝi estis plurfoje novkonstruenda pro ripetaj fajregoj, i.a. post brulego en 1681. Kiam la urbo dum la granda brulego en 1827 estis preskaŭ plene detruata, ankaŭ la katedralo estis treege difektata. Dum la postsekvaj renovigoj oni novstarigis la turon lastan fojon. Ĝi estas nun inkluzive la kruco alta je 3,40 metroj 85,53 metrojn alta. Ankaŭ la interno preskaŭ plene forbrulis, escepte la figurojn stokatajn en la sakristio. La nuna ekipaĵo originas pro tio plejparte el tridekaj jaroj de la 19-a jarcento. La arĥitekto komisiita per la rekonstruo de la urbo, Carl Ludwig Engel, konceptis la altarkonstruaĵon kaj la predikejon. La svedo Fredric Westin verkis en 1836 la altarpentraĵon figurantan la transfiguriĝon de Kristo. La freskoj de la ĥorejo devenas de la naciromantisma pentristo Robert Wilhelm Ekman.

La ĝis nun lastaj renovigoj okazis proksimume 1979. Je tio la katedralo ricevis ankaŭ kelkajn modernajn instalaĵojn, ekzemple hejtadon kaj brulprotekton.

La frapojn je la dekdua horo de la katedrala sonorilo ĉiutage transsendas la Suomuja Radio. Tio unuan fojon okazis dum la Daŭriga Milito la 19-an de junio 1944 dum la decida batalo ĉe la karela istmo. Tiam Gerda Ryti, edzino de la prezidanto Risto Ryti, vokis la suomojn al preĝo por la patrujo.

Orgeno

En 1980 la suoma orgenkonstruisto Veikko Virtanen instalis novan orgenon el 75 registroj en la katedralo. La instrumento havas 82 registrojn sur kvar manuallaj suborgenoj, pedalaro kaj du aliaj memstaraj suborgenoj; la eĥoorgeno estas libere konektebla kun la 3-a kaj la 4-a manualoj, la trumpetaro kun ĉiuj manualaj kaj pedala suborgenoj.

Eksteraj ligiloj

    Listed in the following categories:
    Afiŝu komenton
    Konsiloj kaj Konsiletoj
    Ordigi per:
    Kalle R
    24 March 2018
    It’s impressive and beautiful in its simplicity, be sure to visit it and make a tour inside when in Turku. Piece of history.
    Citynomadi
    5 May 2014
    in order to know more scan the QR codes in front of the chapels. The virtual tomb toir will be trabslated shortly.
    Joonas Jylhä
    23 January 2014
    Considered to be the most important religious building in Finland. The small Cathedral Museum in the south gallery casts light on the history and life in and around the Cathedral.
    Citynomadi
    27 April 2014
    There's a good QR-guidance for chapels in church, get to know more!
    Citynomadi
    11 September 2012
    Check out medieval church history via Citynomadi's QR codes in the church. Citynomadi.com seach Turku
    Sergey Evdokimov
    12 May 2014
    Аскетично. Внутри есть бесплатный туалет
    Ŝargi pli da komentoj
    foursquare.com
    7.9/10
    Kai Koljonen, EnMork kaj 15,824 pli multaj homoj estis ĉi tie
    Original Sokos Hotel Hamburger Börs

    startanta $159

    Scandic Julia

    startanta $206

    Scandic Plaza Turku

    startanta $185

    Original Sokos Hotel City Börs

    startanta $139

    Centro Hotel Turku

    startanta $148

    Original Sokos Hotel Seurahuone Turku

    startanta $125

    Rekomendindaj vidindaĵoj apude

    Vidu ĉiujn Vidu ĉiujn
    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    Åbo Akademi

    Åbo Akademi estas svedlingva universitato en Finnlando. Ĝi estas la s

    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    Aboa Vetus & Ars Nova

    Aboa Vetus and Ars Nova are a pair of museums in central Turku,

    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    Puutorin Vessa

    WaterLoo Pub, tidigare benämnd Puutorin Vessa ('Trätorgets t

    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    Luostarinmäki

    thumb|230 pix|Luostarinmäki Handicrafts MuseumLuostarinmäki H

    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    Åbo Svenska Teater

    Åbo Svenska Teater is a Finnish-Swedish theatre in the city of Turku

    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    Posankka

    Posankka is a statue located in Turku, Finland. The statue, which is

    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    Wäinö Aaltonen Museum of Art

    Wäinö Aaltonen Museum of Art or WAM for short, is an art museum in c

    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    Harmonia (sculpture)

    Harmonia (Finnish) or Harmoni (Swedish, 'Harmony') is a fountain

    Similaj turismaj vidindaĵoj

    Vidu ĉiujn Vidu ĉiujn
    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    Frauenkirche (Dresdeno)

    Frauenkirche en Dresdeno estas evangela-lutera preĝejo el la baroko

    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    Katedralo de Ulm

    La katedralo de Ulm (germane: Ulmer Münster) estas la ĉefa preĝejo de

    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    Katedralo Sankta Nikolao de Stokholmo

    La Katedralo de Stokholmo, konata en Svedio kiel Storkyrkan (laŭvorte

    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    Porvoo Cathedral

    Porvoo cathedral (Finnish: Porvoon tuomiokirkko, Swedish: Borgå

    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    Maria Preĝejo de Berlino

    La Maria Preĝejo - germane Marienkirche - estas unu el la plej

    Vidu ĉiujn similajn lokojn