Katedralo de Regensburgo

La katedralo de Regensburgo (germane: Regensburger Dom) estas la plej grava preĝejo de la urbo Regensburgo kaj la katedralo de la samnoma episkopujo. Posedanto de la katedralo ne estas la episkopejo de Regensburgo, sed la federaciero Bavarujo. La preĝejo estas ĉefverko de gotika arĥitekturo en suda Germanujo.

Mezuroj

Tuta internalongeco 86,00 metroj
Interna larĝeco 34,80 metroj
Meznava alteco 32,00 metroj
Alteco de la turoj ekde la soklo 105 metroj

La konstruaĵo staras sur soklo, kiu superstaris dum sia konstruado proksimume 3,4 metrojn super la ĉirkaŭa nivelo. Nun la soklo altas proksimume 2 ĝis 2,5 metrojn.

Priskribo

Apartaĵo de la katedralo de Regensburgo estas la spaca separado de la pli malnova klostro, kiu ekestis per sudokcidenta translokado kontraŭ la antaŭa romanika katedralo. La historia tereno de la katedrala kvartalo kaj la konstruhistorio, ena strukturo kaj ekipaĵo de la klostro prezentas komplikan duobloklostran strukturon ege maloftan.

Atestanto de romanika antaŭa konstruaĵo estas eĉ nun turo ĉe la norda katedrala flanko, kiun oni tiam kaj ankaŭ nun uzas por la transporto de konstrumaterialoj en la suprajn regionojn. En la okcidenta tegmentotrabaro konserviĝis tretmuelilo, per kiu oni ĉe la okcidenta portalo portis materialojn tra malfermaĵo en la tegmento. Oriente de la katedralo staras la ŝtata katedralkonstrua metiejo respondeca por la konservado de la konstruaĵo. La ĉiujarajn kostojn de proksimume tri milionoj eŭrojn pagas la federaciero. La katedralkonstruejo ĉi tie ne laboras per modernaj maŝinoj, sed nur per malmodernaj iloj, kiujn la katedralkonstruejo mem produktas.

Erminoldmaria estas unu ero de la fama anunciacio-statuaro en la katedralo de Regensburgo. Ĝin verkis nekonata majstro, kiu proks. 1280 ŝtonelĉizis la Marian figuron kaj la vidalvidan figuron de „ridanta anĝelo“ Gabrielo kaj multkolorigis ilin. La du figuroj interrilatas ĉe la du okcidentaj navkrucaj pilastroj. Maria mallevas la dekstran manon iomete rifuzosalutante. En la maldekstra mano ŝi tenas libron, en kiun ŝi metas la montrofingron.

Ĉe la orientaj navkrucaj pilastroj troviĝas la ŝtonfiguroj de Sanktaj Petro kaj Paŭlo, ekestintaj proksimume 1320 resp. 1360/1370.

La katedralo de Regensburgo havas unu el la plej ampleksaj konserviĝintaj stokon da mezepokaj vitraloj en germanlingvujo. En preskaŭ ĉiuj fenestroj konserviĝis, escepte la supran fenestrozonon kaj la okcidentan fasadon, originalaj vitraloj. La plej malnovaj devenas el la romanika antaŭaĵo kaj estis enkonstruataj kiel spolioj en la nunan katedralon. La vitraloj de la okcidenta fasado estis kompletigata nur en la 19-a jarcento. En 1967 kaj 1968 aldoniĝis vitraloj en la maldekstra flankĥorejo.

Graveco

La katedralo de Regensburgo estas la episkopa kaj ĉefa preĝejo de la episkopujo Regensburgo. La konstruaĵo validas kiel la plej eminenta de gotika arĥitekturo en suda Germanujo.

La katedralo ankaŭ estas entombigejo de gravj episkopoj. Tie staras inter alie bronzomonumento por princepiskopo kaj kardinalo Filipo Vilhelmo (mortinta en 1598), frato de duko Maksimiliano la 1-a de Bavarujo. Krom tio ĝi hejmigas la faman katedralan knaboĥoron Regensburgaj Katedralpaseroj.

Literaturo

  • Herbert E. Brekle: Der Regensburger Domkreuzgang. Schnell & Steiner, Regensburgo 2010, ISBN 978-3-7954-2295-0.
  • Georg Dehio, bearbeitet von Jolanda Drexler, Achim Hubel i.a.: Handbuch der deutschen Kunstdenkmäler. Bayern Band 5: Regensburg und die Oberpfalz. Deutscher Kunstverlag, Munkeno 1991, ISBN 3-422-03011-5.
  • Domkapitel Regensburg (eldoninto): Te Deum Laudamus. Die Regensburger Domorgel. Schnell und Steiner, Regensburgo 2009, ISBN 978-3-7954-2328-5.
  • Friedrich Fuchs: Der Dom St. Peter in Regensburg. Schnell & Steiner, Regensburgo 2010, ISBN 978-3-7954-2412-1.
  • Achim Hubel: Die Glasmalereien des Regensburger Domes. Schnell und Steiner, Munkeno kaj Zuriko 1981, ISBN 3-7954-0428-2.
  • Achim Hubel, Peter Kurmann: Der Regensburger Dom. Architektur - Plastik - Ausstattung - Glasfenster (= Große Kunstführer Bd. 165). Schnell & Steiner, Munkeno kaj Zuriko, ISBN 3-7954-0689-7.
  • Achim Hubel, Manfred Schuller: Der Regensburger Dom. Schnell & Steiner, Regensburgo 2008, ISBN 978-3-7954-1977-6.
  • Markus T. Huber: Die Westfassade des Regensburger Doms. Konvention und Innovation in einem spätmittelalterlichen Hüttenbetrieb. Schnell & Steiner, Regensburgo 2014, ISBN 978-3-7954-2820-4.
  • Peter Morsbach (eldoninto): Der Dom zu Regensburg: Ausgrabung, Restaurierung, Forschung. Ausstellungskatalog. 2-a plibonigita eldono. Schnell u. Steiner, Munkeno kaj Zuriko 1989, ISBN 3-7954-0649-8.
  • Peter Morsbach: Die Erbauer des Domes. Die Geschichte der Regensburger Dommeisterfamilie Roriczer-Engel. Schnell & Steiner, Regensburgo 2008, ISBN 978-3-7954-2036-9.
  • Joseph Rudolf Schuegraf: Geschichte des Domes von Regensburg und der dazu gehörigen Gebäude. Hrsg. Historischer Verein für Oberpfalz und Regensburg. 2 Bände. Manz, Regensburgo
  • Elgin Vaassen: Die Glasgemälde des 19. Jahrhunderts im Dom zu Regensburg: Stiftungen König Ludwigs I. von Bayern 1827–1857. Schnell & Steiner, Regensburgo 2007, ISBN 978-3-7954-1956-1.

Eksteraj ligiloj

    Listed in the following categories:
    Afiŝu komenton
    Konsiloj kaj Konsiletoj
    Ordigi per:
    Igor Popialkovskii
    2 May 2014
    Gothic! Cool place
    Yuri Assis
    8 May 2015
    Maravilhosa cátedra gótica de São Pedro, impressionante.
    Veronika
    6 November 2014
    Типичная германская застройка. Несмотря на ЮНЕСКО делать здесь нечего
    Ŝargi pli da komentoj
    foursquare.com
    7.8/10
    Vadim I kaj 11,045 pli multaj homoj estis ĉi tie
    Mapo
    Dom St Peter, Domplatz 1, 93047 Regensburg, Germanio Akiri direktojn
    Thu Noon–10:00 PM
    Fri 11:00 AM–9:00 PM
    Sat 9:00 AM–11:00 PM
    Sun 9:00 AM–8:00 PM
    Mon Noon–8:00 PM
    Tue 11:00 AM–9:00 PM

    Domplatz sur Foursquare

    Katedralo de Regensburgo sur Facebook

    Eurostars Park Hotel Maximilian

    startanta $156

    ACHAT Plaza Herzog am Dom Regensburg

    startanta $123

    Hotel VIII

    startanta $207

    Star Inn Hotel Regensburg Zentrum, by Comfort

    startanta $125

    Ibis Regensburg City

    startanta $101

    Elements Hotel

    startanta $145

    Rekomendindaj vidindaĵoj apude

    Vidu ĉiujn Vidu ĉiujn
    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    Stone Bridge (Regensburg)

    The Stone Bridge (Steinerne Brücke) in Regensburg, Germany, is a

    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    St. Emmeram's Abbey

    St. Emmeram's Abbey (Kloster Sankt Emmeram or Reichsabtei Sankt

    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    Prüll Charterhouse

    Prüll Charterhouse, previously Prüll Abbey (Kartause or Kloster P

    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    Donaustauf Castle

    Donaustauf Castle (German: Burgruine Donaustauf) is a ruined hill

    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    Valhalo (monumento)

    La monumento Valhalo prenas sian nomon de la ĝermana mitologio kaj

    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    Loch Castle

    Loch Castle (Deutsch. Burg Loch) is a protected ruin in the

    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    Befreiungshalle

    The Befreiungshalle ('Hall of Liberation') is an historical classical

    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    Aufhausen Priory

    Aufhausen Priory (Kloster Aufhausen), formerly the Aufhausen Oratory,

    Similaj turismaj vidindaĵoj

    Vidu ĉiujn Vidu ĉiujn
    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    Immaculate Conception Cathedral, Concepción

    The Immaculate Conception Cathedral (Spanish: Catedral de la

    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    Basilica of Our Lady of Nazareth of Exile

    The Basilica of Our Lady of Nazareth of Exile (Portuguese: Basílica

    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    Katedralo de Sevilo

    Katedralo de Sevilo

    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    Cathedral of Maringá

    Catedral Basílica Menor Nossa Senhora da Glória (or simply Catedral d

    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    Malnova Katedralo de Salamanko

    La Malnova Kateralo de Sankta Maria estas unu el la du katedraloj de

    Vidu ĉiujn similajn lokojn