La Katedralo de Lillo (france: Cathédrale Notre-Dame-de-la-Treille, nederlande: Kathedraal van Rijsel) estas belega romkatolika baziliko finkonstruita en 1999, post kiam la malnova katedralo barbare detruitis dum la Franca Revolucio. Ĝi estas la katedralo de la Ĉefepiskopujo de Lillo.
Fono
Ekde multo da tempo Lillo prospere evoluas sub la ŝirmo de sia
patronino Nia kara sinjorino de Treille. Meze de la 19-a jarcento
la lillanoj decidis konstrui novan preĝejon grandegan kaj komisiis
pri tio la arkitekton Charles Leroy. La stilo gotika de la 13-a
jarcento ja estis reatingita. Konstruejo fakte tiu ĉi kirko estis
pli da unu jarcento ekde 1854! Nuntempe la tuto estas grandega
artaĵo totala enkorpiganta vitralojn, skkulptaĵojn, freskojn,
mozaikojn por atesti la kredon da la flandroj. Danke al planita
rekonstruo ĝi estas kvazaŭ iel ankaŭ preĝejo modela.
Kroniko
- 1854 (1-a de julio): konsekro de la unua ŝtono
- 1856 (9-a junio): eko de la konstrulaboroj
- 1869: finkonstruo de la altarejo
- 1974: finkonstruo de la kampanilo Sankta Nikolao
- 1893-99: volbado super la absida kapelo
- 1904 (7-a de oktobro): papo Pio la 10-a plirangigis la kirkon
je baziliko (basilica minor)
- 1908: finkonstruo de la lumigitaj kapeloj
- 1908-13: konstruo de la sakristio (hodiaŭ: kapelo de la
Kapitulanoj)
- 1913 (25-a de oktobro): post fariĝo de la Diocezo de Lillo la
baziliko iĝis katedralo kaj episkopa sidejo
- 1922-28: konstruo de la norda transepto kaj ornamado de la
portalo Sankta Jozefo
- 1928-38: konstruo de la suda transepto kaj ornamado de la
portalo Sankta Eŭberto
- 1941-47: konstruo de la navo (ĉe la malnova kruciĝo/triforium)
kaj ties konsekro en la 1-a de junio 1947 far monsinjoro
Roncalli
- 1953: la iama projekto parte ŝanĝiĝas - la volbaĵoj iĝu iom
malpli altaj por pli bone videbligi la malsobajn vitralojn kaj la
rozojn de la transepto
- 1973: finkonstruo de ĉiuj volbaĵoj
- 1991-99: planado pri kaj realigo de la fasado malaltareja
- 1999 (19-a de decembro): inaŭguro de la nova fasado fare de
monsinjoro Gérard Defois
- 2008 (aprilo): la diocezo de Lillo iĝas ĉefepiskopujo, la
katedralo sekve iĝas metropola
- 2008 (1-a de junio): ekfunkcio de la nova orgeno
- 2013: datreveno 100-a diocezfonda
Eksteraj
ligiloj