Katedralo de Ĝirono

La katedralo de Ĝirono (hispane catedral de Gerona; katalune catedral de Girona), konsekrita al Sankta Maria, troviĝas sur la plej alta punkto de la urbo Ĝirono, Katalunio, Hispanio. Ĝi posedas la plej larĝan navon gotikan tutmonde per tuta larĝeco da 22,98 metroj. Ĝia konstruo komenciĝis en la 11-a jarcento laŭ romanika stilo, kontinuis en la 13-a jarcento per gotiko, konservante nur la romanikan klostron el la 12-a jarcento kaj la turon el la sama epoko, kiu datiĝas je 1040; la konstruado finiĝis en la 18-a jarcento.

Ĉe la flanko troviĝas la malnova episkopa palaco, nuntempe sidejo de la Muzeo de Arto de Ĝirono.

Historio

Ekde la komenco de la kristanismo en la tuta regiono, la urbo Ĝirono estis sidejo de episkopujo, kiu lokis en la preĝejo Sankta Maria, administrante samtempe la sanktejon por la martira diakono Sankta Felikso; tiun ĉi sanktejon oni estis konstruinta super la tombo de la menciita martiro proksimume de la urbomurego. Tiu ĉi preĝejeto de Sankta Felikso alprenis la kulton por li, anstataŭante tiun por Sankta Maria, kiam la araboj alproprigis ĝin por fari el ĝi moskeon en la jaro 717. Pli malfrue, en 785, la Frankoj konkeris Ĝironon, tiam sum regado de Karolo la Granda. En 882 formiĝis la unua komunumo de kanonikoj kaj en 908 la preĝejo denove estis konsekrata.

Konstrufazoj

Ekzistas informo pri la evoluo de la katedralo kaj ĝiaj diversaj konstrufazoj ekde la jaro 1015, kiam ĝi estis en pliplorinda kaj ruina stato. Episkopo Petro Rogero (filo de Rogero la 2-a de Cominges, grafo de Karkasuno) kaj frato de Ermesenda de Karkasuno, grafino de Barcelono kaj de Ĝirono, zorgis pri la realigo de la necesaj riparoj je masonaĵoj kaj lignotegmentoj. Por finaci la espezojn li vendis al sia borfrato, la grafo de Barcelono Ramón Borrell, la monaĥopreĝejon Sankta Danielo, por kiu li enspezis 100 uncojn da oro. Kvar jarojn pli malfrue, en 1019, oni malavare monekipis la konstruon, ebligante tiel la ekkonstruon de klostro kaj de ĝiaj flankaj konstruaĵoj, kiujn oni pliampleksigis en 1031 kaj en 1064, ĉiam laŭ romanika stilo.

Fariĝis ankaŭ renovigaj laboroj ĉe la absido de la preĝejo, kiun oni denove konsekris en 1038. El ĉi tiu jaro datiĝas la du gravaj verkoj, kiuj verŝajne devenas el la metiejoj de Rusiljono: la episkopa predikejo kaj la altarŝtono, kiu krom tio estis lukse tegita per oro dank' al speciala donitaĵo de 300 uncoj da oro fare de grafino Ermesenda. La internan korton aŭ primitivan klostron oni transformis dum la 12-a jarcento. En 1081 oni estis komencinta konstrui la sonorilturon, kiu flankenfalis sude de la klostro kaj kiu estis finata en 1117 ekde la dua etaĝo.

Fine de la 13-a jarcento estiĝis konstrupropono por transformi la kapfinaĵon, kiun oni konsideris ne taŭga por la liturgia kulto tiutempa.

La kapitulo de la urbokonsilantaro de Ĝirono kunveninta kiel kutime dekretas, deziras kaj ordonas, ke estu novkonstruota kaj -starigota la absido de ĉi tiu preĝejo kaj ke ĉirkaŭ tiu ĉi absido oni konstruu naŭ kapelojn kaj en la malnova dormejo [de la kanoniko] oni instalu la sakristion.

Tiucele en 1292 la trezorestro Guillén Jofré donacis 10.000 katalunajn soldojn. Tamen ĝis 1312 la projekto ne realiĝis. Anstataŭe la komisiita Enrique de Narbona pliampleksigis la absidon per ĥorĉirkaŭirejo kaj naŭ kapeloj. Post lia morto la konstruo pludaŭris sub estrado de Jaime Faverán. Sekvis la arĥitektoj Guillermo Cors, Francisco Saplana kaj Pedro Sacoma, kiu finis la absidon en 1347. Kiam tiu ĉi spaco estis finita, arĥitekto Guillermo Monry daŭrigis la ampleksigon de la ĥoreja sekcio tuj apud la antaŭaltaro, finonte ĉi tiun konstruon 1368. En ĉi tiu punkto estis necese unuigi la novan konstruparton kun la romanika per transversa navo, kiu fariĝu la navokruciĝejo.

La origina ideo estis konstrui ĝin kiel tri navoj. La propono kontinui ĝin per ununura navo kaŭzis la interrompon de la konstruo kaj intermitan diskuton de respondeculoj kaj teĥnikistoj, kiu daŭris kvindek jarojn. La katedrala kapitulo kunvokis en 1417 kunsidon de konstruestroj kaj fakuloj; post aŭdi ties diktaĵon, kvankam plimultece favora al la tri navoj, oni decidis plukonstruadon de ununura navo. Tiu ĉi estis altonta 34 metrojn, kio ĝin faris unika monumento en la monda historio de gotika arĥitekturo.

La novkonstruon transprenis la katedralkonstruestro Guillermo Bofill, altrudante kritikan rezonadon respektive la laŭirendan teĥnikon. Tiel oni konstruis la eksternorman navon, kiu longas 50 metrojn, larĝas 23 metrojn kaj altas 34 metrojn. Majstro Bofill ne vidis la finkonstruon, ĉar la lastan sekcion oni konstruis jam 16-a jarcento sub estrado de majstro José Ferrer. En 1604 kunfalegis la romanika gablo, kiu ankoraŭ estis konserviĝinta.

La konstruaĵo

La fasado estas baroka kaj estis konstruata en 1730. La centran alirperonon oni konstruis en 1607. La eksteraĵo de la katedralo konservis la gotikan Portikon de Sankta Miĥaelo, situanta norde, kaj la Portikon de la Apostoloj en la sudo el la 13-a jarcento, al kiuj oni aldonis kelkajn skulptaĵojn el la 15-a jarcento. Estas sustrekenda ankaŭ la romanika episkopa katedralo el la 11-a jarcento super la ĉefkapelo; la ĉefa retablo el orumita arĝento kaj emajlo, majstraĵo el la oraĵistejo gotiko, kiun verkis Bartomeu inter 1320 kaj 1357. En la katedrala trezorejo oni povas admiri la romanikan tapiŝon pri la Kreo same kiel diversajn skulptaĵojn. Unu el la ĉefaj arĥitektoj (kaj ankaŭ skulptisto) el la 17-a jarcento estis Pere Costa i Cases.

Ĉefa fasado

En 1606 oni metis la unuan ŝtonon de ĉi tiu fasado, sed la laboroj haltis kaj ne kontinuis antaŭ 1680, denove haltontaj kaj malrapide progesantaj dum la postsekvaj jaroj. Ĝis 1960 oni ne deklaris finita la konstruon, kaj dum la sekvaj jaroj la lokaj skulptistoj Josep M. Bohigas, Antoni Casamor, Jaume Busquets kaj Domènec Fita realigis la skulptaĵojn monumentajn, kiujn oni instalis en la malplenajn niĉojn.

La fasado estas de baroka-klasikisma stilo, dividita en tri korpojn la modelo de retablo. Super la lasta korpo malfermiĝas granda rondfenestro kronata de frontono, kaj supre troviĝas sep fenestraj malfermaĵoj. La niĉoj de la tri konstrupartoj estas separataj de parigitaj kolonoj kaj okupitaj per la skulptaĵoj el la 20-a jarcento.

Eksteraj ligiloj

    n class="plainlinks nourlexpansion">[//tools.wmflabs.org/geohack/geohack.php?pagename=Katedralo_de_%C4%9Cirono&language=eo&params=41_59_15_N_2_49_35_E_region:ES-CT_type:landmark&title=Katedralo+de+%C4%9Cirono

    Listed in the following categories:
    Afiŝu komenton
    Konsiloj kaj Konsiletoj
    Ordigi per:
    Vicki Kolovou
    2 June 2018
    Amazing history. Don’t forget to notice the sarcophagus in the altar.
    The Telegraph
    9 April 2013
    9am: Artusi, just off the Rambla, does wonderful pastries for breakfast. Walk up Força until you see the 91 stone steps ascending to Girona cathedral (catedraldegirona.org; €7/ £6, free on Sunday).
    Andrew Litvak
    2 July 2018
    An incredibly large gothic cathedral. Be sure to check out the treasury, too.
    Tatyana ♍
    31 July 2014
    Собор построен в готическом стиле на месте романской усыпальницы X-XI вв., строительство собора было начато в 1312 г архитекторами Анри и Жак де Форены. Музей, расположен слева от главного фасада.
    Emin Budak
    9 July 2016
    Büyük bir katedral. Game of thrones 6. sezon 6. bölüm yüce serçen'in inanç'ın tapınağı olarak çekilen sahne burası
    Turismo y Visitas Virtuales (Turieco)
    La Catedral de Girona consagrada a Santa María, se encuentra en el punto más alto de la ciudad; posee la nave gótica más ancha del mundo, con una anchura total de 22,98 metros.
    Ŝargi pli da komentoj
    foursquare.com
    8.9/10
    Celso Sargento Junio, EnMork kaj 36,346 pli multaj homoj estis ĉi tie
    Mapo
    Catedral de Girona, 17004 Girona, Hispanio Akiri direktojn
    Thu 10:00 AM–6:00 PM
    Fri 10:00 AM–8:00 PM
    Sat 10:00 AM–9:00 PM
    Sun 10:00 AM–8:00 PM
    Mon 11:00 AM–6:00 PM
    Tue 10:00 AM–7:00 PM

    Catedral de Girona sur Foursquare

    Katedralo de Ĝirono sur Facebook

    Ciutat de Girona

    startanta $141

    Hotel Nord 1901 Superior

    startanta $165

    Hotel Gran Ultonia

    startanta $90

    Peninsular

    startanta $113

    Nord 1901

    startanta $0

    Hotel Ultonia

    startanta $129

    Rekomendindaj vidindaĵoj apude

    Vidu ĉiujn Vidu ĉiujn
    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    Monasterio de San Pedro de Galligans

    Sant Pere de Galligants is Benedictine abbey in Girona, Catalonia.

    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    Girona–Costa Brava Airport

    Girona–Costa Brava Airport (IATA: GRO, ICAO: LEGE) (Catalan: A

    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    Sant Joan de Foixà

    Sant Joan de Foixà is a twelfth century Romanesque church located in

    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    Castle of Púbol

    The Castle of Púbol is located in Girona, in the Baix Empordà region o

    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    Montgrí Castle

    The Montgrí Castle (Catalan: Castell del Montgrí) was built between 1

    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    Empúries

    Empúries (Catalan name; in Spanish: Ampurias) is a town on the

    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    Garrotxa Volcanic Zone Natural Park

    The Garrotxa Volcanic Zone Natural Park (Catalan: Parc Natural de la

    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    Museu del mar de Lloret

    Museu del mar de Lloret estas turisma vidindaĵo, unu el la Muzeoj en

    Similaj turismaj vidindaĵoj

    Vidu ĉiujn Vidu ĉiujn
    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    Basilica of Our Lady of Nazareth of Exile

    The Basilica of Our Lady of Nazareth of Exile (Portuguese: Basílica

    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    Katedralo de Sevilo

    Katedralo de Sevilo

    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    Cathedral Basilica of Salvador

    The Cathedral Basilica of Salvador (Catedral Basílica de Salvador),

    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    Katedralo de Toledo

    La Katedralo Sankta Maria de Toledo, (Hispanio), nomata Primasa

    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    Notre-Dame Cathedral Basilica, Ottawa

    The Notre-Dame Cathedral Basilica is an ecclesiastic basilica in

    Vidu ĉiujn similajn lokojn