Katedralo de Bristolo

La Katedralo de la Sankta kaj Maldividita Triunuo, (angle: "The Cathedral Church of the Holy und Undivided Trinity" estas katedralo de la anglikana eklezio de Anglujo en la angla urbo Bristolo. Ĝi estis fondata en la jaro 1140 kaj fariĝis en la jaro 1542 sidejo de la episkopo kaj la katedralo de la episkopujo de Bristolo. La harmonia aspekto de altaj gotikaj fenestroj kaj murdentoj kaŝas, ke la katedralo ekestis en konstrutempo trans 700 jaroj. La katedralo famas pro arĥitekturaj apartaĵoj, monumentoj kaj historia orgeno. La konstrumaterialo estas kalkoŝtono el la regiono de Bath.

Konstruhistorio

En la jaro 1140 Robert Fitzharding, riĉa bienestro kaj reĝa oficisto, fondis la katedralon de Bristolo kiel abatejo Sankta Aŭgusteno. Oni konstruis la originan abatopreĝejon, de kiu nur postrestis framentoj, inter 1140 kaj 1148 laŭ romanika stilo, kiu en Anglujo ankaŭ nomiĝas normana stilo. Sur la tereno oni starigis pluajn ŝtondomojn inter 1148 kaj 1164, inter alie la kapitulejon kaj la pordegodomon de la abatejo, krome pluan romanikan pordegon, kiu origine kondukis en la loĝoĉambrojn de la abato.

Abato Davido (1216–1234) konstruigis novajn domojn, inter alie proksimume 1220 errichtete kapelon konsekratan laŭ la Sankta Virgulino, kiu apudas la nordan flankon de la ĥorejo. Abato Edward Knowle komencis ampleksan modernigon de la abatopreĝejo. Oni transkonstruis inter 1298 kaj 1332 la orientan parton de la abatopreĝejo laŭ angla gotika stilo. Meze de la 15-a jarcento oni finfine starigis la transversan navon kaj la centran turon.

Abato John Newland (1481–1515) komencis el- kaj konstruigi la navon, kiu tamen ĝis la plena malfondado de la abatejo en la jaro 1539 ne estis finkonstruita. Oni malkonstruis la nur parte finfaritan navon kaj fermis la orientan parton de la preĝejo.

Laŭ dekreto el junio de 1542 Henriko la 8-a kaj ĉefepiskopo Thomas Cranmer rangaltigis la konstruaĵon al katedralo kaj faris ĝin episkopa sidejo de Bristolo. La nova katedralo estis konsekrata laŭ la Sankta kaj Maldividita Triunuo. Inter 1868 kaj 1877 George Edmund Street alkonstruis novan navon laŭ stilo de la orienta parto de la preĝejo. La solena malfermado okazis la 23-an de oktobro 1877. La okcidenta fasado kun siaj du turoj tamen estis finkonstruata nur en 1888. La kvin sonoriloj ĉiuj ekestis en la sama metiejo inter 1726 kaj 1789.

Arĥitekturaj distingiloj

Arĥitekturaj apartaĵoj

La orienta parto de la katedralo estas tre malkutima pro diversaj kaŭzoj. Ĝi estis tiel konstruata, ke la pasejoj havas la saman altecon kiel la ĥorejo. Dum kiam tio estas ofte trovebla en gotika arĥitekturo en Germanujo, tio en Britujo tamen maloftas, kaj la katedralo de Bristolo estas la plej elstara ekzemplo por tia halopreĝejo. La volbo estas nur proksimume duone alta kiel tiu de la abatejo Westminster, tamen la interno de la katedralo aspektas larĝa kaj grandspaca.

Alia rimarkinda apartaĵo de la bristola katedralo estas la volbado de la diversaj mezepokaj ĉambroj. La verko realigita sub abato Knowle tiurilate estas unika kaj ĝi konsistas ne nur el unu, sed el tri individuaj volboj.

Georg Edmund Street orientiĝis je sia planado de la laŭlonga navo laŭ la formo de la gotika ĥorejo. Unuavide ne estas ekkoneble, ke jen temas pri konstruaĵo el tute alia epoko. Street tamen formis la internon tiel, ke li atentis la delikatajn proporciojn de la ripoj de pli fruaj konstruaĵoj, sen imiti la modelojn. La navo havas konserveman volbon kaj samaltas kun la ĥorejo.

Dum la 16-a jarcento la spaco en la katedralo je diservoj estis tre mallarĝa. Tio necesigis ĝisfundan ŝanĝon de la katedrala ekipaĵo. Post plena starigo de la ĉefnavo la ĥorejo estis denove formebla laŭ la formo antaŭ la reformacio. Tiun transformadon inkluzive tiun de la altarejo respondecis Pearson.

Arĥitektura priskribo

La katedralo longas ekstere 91,4 metrojn kaj interne 87 metrojn. La laŭlonga navo longas 38 metrojn kaj larĝas 21 metrojn. La transversa navo longas 35 metrojn kaj larĝas 9 metrojn. La volbo en la laŭlonga navo altas 16 metrojn kaj en la ĥorejo 15 metrojn. La tuta katedralo etendiĝas sur areo da 2.096 kvadrataj metroj.

La okcidenta fasado de la katedralo aspektas entute pli hispana ol angla kaj similas al la gotika katedralo de Burgos en Hispanujo, tamen sen ties pinakloj. Ĝi estas relative larĝa kompare kun sia alteco kaj havas nur ununuran, tre grandan portalon treege ornamitan. Krom tio la katedralo havas – malkutime por anglaj katedraloj de gotika arĥitekturo – fenestrorozon laŭ franca aŭ hispana stilo super la meza portalego. La detaloj tamen estas eroj de angla frugotiko kompareblaj al tiu de la katedraloj de Wells kaj de Jorko.

Literaturo

  • Harry Batsford, Charles Fry: The Cathedrals of England, 7-a eldono, B. T. Batsford Ltd., Londono 1948

Eksteraj ligiloj

    Afiŝu komenton
    Konsiloj kaj Konsiletoj
    Ordigi per:
    Mujtaba Hussain
    29 May 2017
    I love cathedrals and tend to visit them in most cities I visit. Bristol Cathedral didn't disappoint. Love the architecture and history behind it. On a sunny day it looks fabulous ????.
    Britannica
    16 January 2012
    Bristol’s cathedral church, which originated as the abbey church of St. Augustine (founded 1142), is famous for its Norman chapter house and gateway
    Lee Nixon
    13 April 2012
    (Province of Cantebury, The Cathedral Church of the Holy and Undivided Trinity, consecrated in 1542)Founded as St. Augustine's Abbey in 1140, becoming cathedral of the new Bristol Diocese in 1542.
    Danai Fassouli
    31 October 2017
    When the quire is on tge result is just devine. Find out the ours and have the experience. I loved it.
    Lee Nixon
    23 April 2012
    (Province of Canterbury, The Cathedral Church of the Holy and Undivided Trinity, consecrated in 1542)Founded as St. Augustine's Abbey in 1140, becoming cathedral of the new Bristol Diocese in 1542.
    ドーラ
    31 December 2011
    Well worth a visit. Guided tours are available which would make the visit more enjoyable.
    Ŝargi pli da komentoj
    foursquare.com
    8.9/10
    61,079 homoj estis ĉi tie
    Mapo
    0.1km from Great Gatehouse, Bristol BS1, Unuiĝinta Reĝlando Akiri direktojn
    Mon-Fri 8:00 AM–6:00 PM
    Sat 8:00 AM–6:00 PM
    Sun 7:20 AM–5:00 PM

    Bristol Cathedral sur Foursquare

    Katedralo de Bristolo sur Facebook

    Hotel du Vin Bristol

    startanta $213

    Convenient double bed studio, Bristol City Centre

    startanta $155

    Studio 4, Ideal Studio on Lower Park Row

    startanta $0

    Studio 3, Ground floor 1 bed studio

    startanta $0

    Studio 2, Large 1 bed Studio on Lower Park Row

    startanta $0

    Studio 1, A Modern Studio on Lower Park Row

    startanta $0

    Rekomendindaj vidindaĵoj apude

    Vidu ĉiujn Vidu ĉiujn
    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    Bristol Hippodrome

    The Bristol Hippodrome (Шаблон:Gbmapping) is a theatre located in Th

    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    Fairbairn steam crane

    The Fairbairn steam crane is a type of harbourside crane of an

    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    The Old Duke

    The Old Duke is a famous Jazz and Blues venue and pub situated on King

    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    St Stephen's Church, Bristol

    St Stephen's Church (Шаблон:Gbmapping) in St Stephen's Avenue, is th

    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    Temple Church, Bristol

    Temple Church (grid reference ST5972) is a ruined church in central

    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    Clifton Suspension Bridge

    The Clifton Suspension Bridge is a suspension bridge spanning the Avon

    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    Avon Bridge

    Avon Bridge is a railway bridge over the River Avon in Brislington,

    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    Pur Down BT Tower

    Pur Down BT Tower was built in 1970 and is located on a hill (Purdown)

    Similaj turismaj vidindaĵoj

    Vidu ĉiujn Vidu ĉiujn
    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    Katedralo Gloucester

    Gloucester Cathedral, or the Cathedral Church of St Peter and the Holy

    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    Katedralo de Canterbury

    La katedralo de Canterbury, (angle The Cathedral of Christ Church) en

    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    Carlisle Cathedral

    The Cathedral Church of the Holy and Undivided Trinity, otherwise

    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    Abatejo de Sankta Albano

    La abatejo de Sankta Albano (oficiala angla nomo de la katedralo: The

    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    Katedralo de Sankta Paŭlo (Londono)

    Katedralo de Sankta Paŭlo (anglalingve St Paul's Cathedral) estas

    Vidu ĉiujn similajn lokojn