La romanika katedralo de Bamberg Sankta Petro kaj Sankta Georgo apartenas al la germanaj imperiestro-katedraloj kaj estas per siaj kvar turoj la superrega konstruaĵo de la monda heredaĵo historia urbocentro de Bamberg. En la interno troviĝas fama rajdantostatuo, la tombejo de la ununura sanktigitaj geimperiestroj de la Sankta Romia Imperio same kiel la unua papotombo en Germanujo kaj entute norde de la Alpoj. Krom la tri pilgrimbazilikoj de Marienweiher, Vierzehnheiligen kaj Gößweinstein la katedralo de Bamberg estas la kvara basilica minor de la ĉefepiskopujo de Bamberg.
Historio
- Ekde proksimume 600 p.K. koloniado de la katedrala monto
- En 902 estis dokumentata fortikaĵo „Babenburg“, el kiu poste
evoluos la nomo „ Bamberg“
- En 1004 imperiestro Henriko la 2-a metis la simbolan unuan
fundamentan ŝtonon de la katedralo
- En 1007 Bamberg fariĝis episkopejo
- En 1012 oni konsekris la unuan katedralon
- En 1020 unua mencio pri katedrala ĥoro; en 1256 papo Aleksandro
la 4-a oficiale konfirmis la katedralan ĥoron
- En 1046 la dua episkopo „Suidger“ papiĝis kiel Klemento la 2-a;
lia tombo en la katedralo de Bamberg estas la ununura konserviĝinta
papotombejo norde de a alpoj
- En 1081 okazis brulego en la katedralo
- En 1087 provizora rekonstruo
- En 1185 denova brulego kaj malkonstruo
- En 1237 oni konsekris novan katedralon
- En 1415 mencio de la unua katedralorgeno; la nuna
katedralorgeno devenas el la jaro 1976
- En 1611 komenco de la barokigo; daŭrigata post la Tridekjara
Milito
- En 1803 sekularigo kaj malfondo de ekleziaj bienoj kaj
teritorioj
- En 1818 Bamberg fariĝis ĉefepiskopejo: al la eklezia provinco
apartenas krom Bamberg la episkopujoj Eichstätt, Spiro kaj
Würzburg
- En 1829 komenco de stila purigo laŭ iniciato de la bavara reĝo
Ludoviko la 1-a
Statuaro
Fonto : Die Bildwerke des Bamberger Dom.
La eniroj
Estas kvin eniroj :
- Adamo-portego
- Graco-portego
- Princo-portalo
- Veit-Portego
- Krado-porto
Adamo-pordego
En Adamo-pordego, oni vidas ses statuojn :
- Adamo
- Evo
- sankta Petro
- Emperiestro Henriko
- Emperisetrino Kunigundo
- sankta Stefano
Eksteraj
ligiloj