La katedralo Sveticĥoveli (kartvele სვეტიცხოველი Svet'icĥoveli) estas ortodoksa preĝejo de Kartvelio situanta en la urbo Mcĥeta, kaj estis la religia centro de la mezepoka Kartvelio. La katedralo, konstruita en la naŭa jarcento dum la patriarka regado de Melkisedek la 1-a de Kartvelio, havas latinkrucan planon. La kartvellingva nomo signifas "piliero de vivo" kaj aludas la legendon rilatan al la vivo de sankta Nino de Kartvelio kaj la tunikon de Jesuo.
Tamerlano okazigis severajn damaĝojn al la konstruaĵo en la 14a jarcento, pro kio ĝi estis riparita unu jarcenton poste. Ekde 1994 ĝi inkluziviĝas, kun aliaj historiaj monumentoj de Mcĥeta, en la listo de monumentoj deklaritaj Monda heredaĵo de UNESKO. Ĝi estis la plej granda preĝejo de Kartvelio ĝis la konstruado de la Katedralo de Tbiliso en 2004.