La Katedralo Sankta Patriko aŭ en angla The Cathedral of St. Patrick (plej ofte nomita St. Patrick's Cathedral) estas novgotika romkatolika katedrala preĝejo en Usono kaj elstara rekonilo de Novjorko.
Ĝi estas la sidejo de la Ĉefepiskopeco de la romkatolika Arkidiocezo de Novjorko, kaj paroĥopreĝejo, situanta ĉe la orienta flanko de la Kvina Avenuo inter la 50a kaj la 51a Stratoj en Meza Manhatano, Novjorko, Novjorkio, rekte tra la strato el la Rockefeller Center kaj specife antaŭ la Atlasa statuo.
Laŭ la Catholic News Service (CNS, Katolika Novaĵservo) kaj la Catholic News Agency (CNA, Katolika Novaĵagentejo), la kardinalo Timothy Michael Dolan, fama Ĉefepiskopo de Novjorko, anoncis antaŭ ĉeestado de la urba parado dum la Tago de Sankta Patriko 2012 ke la katedralo suferos amasan kvinjaran, trifazan, plinovigon kontraŭ 175 milionoj da dolaroj pro diseriĝo de brikoj, mishejtado, kaj acida pluvo kaj poluado kiu formanĝis la marmoron el Tuckahoe el la 135-jaraĝa preĝejo. Donacintoj el la Ĉefepiskopeco kaj la Patronoj de la Katedralo jam kunigis 45 milionojn por la unua fazo, komence fine de Marto. Tio inkludas reparadon, restaŭradon, kaj purigadon de la fulgokovrita ekstero, kaj etendan purigadon de la eksteraj kaj internaj surfacoj de la makulitaj vitraĵoj. La katedralo restos malferma dum la plinovigaj verkoj kaj funkcios dum mesoj laŭ la katedrala rektoro, Monsinjoro Robert T. Ritchie. Ĉe Decembro 2014, la tuta plinovigo estis ĉirkaŭ dutrione kompleta.