Katedralo de Sankta Mikaelo kaj Sankta Kruco estas romokatolika katedralo en Rumanio, en urbo Alba Iulia.
La fondiĝo de la episkopejo okazis en 1009, la refondiĝo en 1714. Post la fondiĝo prakristana baziliko konstruiĝis, kiun baldaŭe la paganoj detruis. La dua, pli granda konstruaĵo fariĝis supozeble dum regado de Ladislao la 1-a (Hungario). La tataroj detruis ĝin en 1241. Poste ĝi rekonstruiĝis, parte, kiel gotika preĝejo, sed tuj poste la saksoj faris la detruojn en 1277. Denova rekonstruo kaj denova detruo okazis fare de turkoj en 1439. János Hunyadi apogis la rekonstruon. La detruoj ripetiĝis en 1601 fare de rumanoj kaj post 2 jaroj fare de Habsburga armeo, poste denove fare de la turkoj en 1658.
La konstruaĵo estas Monumento historia. Kermesoj okazas en la 28-an de junio kaj en la 12-an de septembro.
La predikejo restis el la 16-a jarcento. La sanktejo estas grandparte baroko. Diversaj sarkofagoj troviĝas en la ĉekatedralo, kiuj estas malplenaj pro la oftaj detruoj kaj raboj. La plej malnovaj freskoj venis el la 16-a jarcento (Sankta Andreo, Sankta Jakobo).