La katedralo Sankta Andreo estas anglikana katedralo en Singapuro, kaj la plej granda katedralo de tiu lando. Ĝi situas en la urbocentro, apud la kvartalo "City Hall MRT Interchange".
Ĝi estas la katedrala preĝejo de la anglikana episkopujo de Singapuro, kiu entenas 26 parokojn kaj pli ol 55 kongregaciojn. La emblemo de la katedralo estas la kruco de Sankta Andreo.