Kastelo Klessheim

Kastelo Klessheim (germane: Schloß Kleßheim) estas baroka palaco situanta en Wals-Siezenheim, 4 km okcidente de Salcburgo. Dizajnita kaj konstruita fare de aŭstra arkitekto Johann Bernhard Fischer von Erlach por princo-ĉefepiskopo von Thun en 1700, la palaco iĝis la somerloĝejo de la episkopoj. Ekde 1993, la palaco estis uzita fare de Salzburg Casino.

Historio

En la malfrua 17-a jarcento, princo-ĉefepiskopo Johann Ernst von Thun aĉetis la malgrandan aristokratan biendomon kaj Kleshof-grandbienon en tiu loko. En 1700, li komisiis Fischer von Erlach vastigi la grandbienon kaj konstrui elegantan palacon. Influite per la norditala manierista stilo, Fischer von Erlach laboris pri la palaco komence nomita Plezurkastelo Favorita, inter 1700 kaj 1709. Konstruo estis interrompita post la morto de la ĉefepiskopo en 1709. Lia posteulo, ĉefepiskopo Franz Anton von Harrach nuligis laborojn en favoro de Kastelo Mirabell. Schloss Klessheim estis poste kompletigita en 1732 sub ĉefepiskopo Leopold Anton von Firmian kiu limigis la originajn planojn signife.

Priskribo

La finita palaco enhavis ceremonian halon kun plilongigita teraso kaj deklivirejo kondukanta al la ĝardenoj, enirejo kun impona Tritona fontano, verando kaj halo kaj ŝtuparo. La interna stuka laboro estis farita fare de Paolo d'Allio kaj Diego Francesco Carlone, laŭ planoj de Fischer von Erlach.

En la malfrua 18-a jarcento, angla pejzaĝparko estis alkonstruita laŭ la reguloj de ĉefepiskopo Hieronymus von Colloredo. Post la sekularigado de Salcburgio en 1803, Klessheim-palaco venis en la posedon de la habsburgoj. En 1866 ĝi iĝis la tutjara loĝado de arkiduko Ludwig Viktor (Aŭstrio), pli juna frato de imperiestro Francisko Jozefo la 1-a (Aŭstrio). La arkiduko etendigis la palacon laŭ planoj dizajnitaj de Heinrich von Ferstel kaj mortis ĉi tie en 1919. Liaj Habsburg-heredantoj vendis la palacon al lando.

Uzo dum kaj post la nazia tempo

Post la t.n. Anschluss en 1938, Adolf Hitler, kiu ofte restis ĉe sia Berghof-loĝejo en proksima Berchtesgaden, uzis la kastelon por konferencoj kaj por gastigi oficialajn gastojn kiel Benito Mussolini, Miklós Horthy, Ion Antonescu, Jozef Tiso kaj Ante Pavelić. Dum Horthy restis ĉe Klessheim, Hitler la 19an de marto 1944 sekrete donis ordojn por la Operacio Margarethe (okupo de Hungario kaj deportado de hungaraj judoj). Ĝis oktobro 1944, la palaco restis ekster la atingo de bombistoj de la Aliancanoj. En majo 1945 ĝi estis konfiskita per la amerika armea administracio.

Post la milito, Schloss Klessheim estis reestigita al la Lando Salcburgio. Dum la Malvarma milito, la neŭtrala aŭstra registaro uzis ĝin por okazigi konferencojn kaj por gastigi internaciajn gastojn, inter ili la usonan prezidanton Richard Nixon, kiu sur sia vojo al Moskvo renkontiĝis ĉi tie kun kanceliero Bruno Kreisky la 20an de majo 1972. Ekde 1993 ĝi estas la sidejo de la kazino, kiu antaŭe estis situanta sur la urbomonteto Mönchsberg.

Tre proksime troviĝas ankaŭ famaj porturismaj faklernejoj. La kastelo ankaŭ aperis en la filmo The Great Race (1965) kun Jack Lemmon, Tony Curtis kaj Peter Falk.

Literaturo

  • Reinhard Medicus: Das höchfürstliche Schloss Favoritta zu Klesheimb und sein alter Park. In: Bastei – Zeitschrift des Stadtvereines Salzburg für die Erhaltung und Pflege von Bauten, Kultur und Gesellschaft. 55 Jg. Salzburg 2006. 1. Folge, S. 10–17.

Eksteraj ligiloj

Listed in the following categories:
Afiŝu komenton
Konsiloj kaj Konsiletoj
Ordigi per:
Ankoraŭ ne ekzistas konsiloj nek aludoj por Kastelo Klessheim. Ĉu eble vi estos la unua kiu afiŝos utilajn informojn por kunvojaĝantoj? :)
6.1/10
268 homoj estis ĉi tie
Mapo
Kleßheim 18, 5071 Kleßheim, Aŭstrio Akiri direktojn

Schlosspark Klessheim sur Foursquare

Kastelo Klessheim sur Facebook

Austria Trend Hotel Salzburg West

startanta $136

Hotel Lilienhof

startanta $119

HartlWirt-Hotel-Gasthof

startanta $195

Austria Trend Hotel Salzburg Mitte

startanta $132

B&B Hotel Junior

startanta $112

Hotel Krone

startanta $52

Rekomendindaj vidindaĵoj apude

Vidu ĉiujn Vidu ĉiujn
Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Flughaveno Salzburg

Flughaveno Salzburg estas la dua plej granda flughaveno de Aŭstrio.

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Kastelo Mirabell

Kastelo Mirabell (germane: Schloss Mirabell) estas historia

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Salzburg Marionette Theatre

Salzburg Marionette Theatre was established in 1913 and is one of the

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Mozarteum University of Salzburg

In Salzburg, the Universität Mozarteum Salzburg, the University of

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Naskiĝdomo de Mozart

La Naskiĝdomo de Mozart (germane: Mozarts Geburtshaus aŭ H

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Kollegienkirche, Salzburg

The Kollegienkirche (Collegiate Church) in Salzburg, Austria, is the

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Getreidegasse

Getreidegasse (Grain Lane) is a busy shopping street in the historic

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Franciscan Church, Salzburg

The Franciscan Church (German: Franziskanerkirche) is one of the

Similaj turismaj vidindaĵoj

Vidu ĉiujn Vidu ĉiujn
Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Sanssouci

Sanssouci (pron.: sansusi) estas iama prusa reĝa plezurkastela

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Reĝa Palaco (Parizo)

La Reĝa Palaco (franclingve Palais-Royal) estas fama kaj historia

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Palaco de Branicki en Bjalistoko

Palaco de Branicki estas la plej valora historia objekto de Bjalistoko

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Zámek Milotice

Zámek Milotice estas turisma vidindaĵo, unu el la Palacoj en M

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Ujung Water Palace

Ujung Water Palace is a former palace in Karangasem Regency, Bali.

Vidu ĉiujn similajn lokojn