Historio
La insulo estis unuafoje vidata de Fabian Gottlieb von Bellingshausen la 21an de januaro 1821 kaj estis nonita laŭ la rusa caro Petro la Granda. Neniu surteriĝis sur la insulo antaŭ la 2an de februaro 1929 kiam la dua ekspedicio de Norvegia kaj precize Nils Larsen kaj Ola Olstad, financataj de Lars Christensen, estis sukcesa. Ili postulis ĝin por Norvegio, kiu aneksis ĝin en 1931 kaj faris ĝin dependaĵo en 1933. La venonta surteriĝo okazis nur en 1948 kaj de tiam la insulo estis celo de kelka scienca reserĉado kaj de limigita kvanto de turismo. La insulo iĝis temo de la Antarkta traktato en 1961. Ekde 1987, estis aŭtomata meteorologia stacio sur la insulo. Okazis tri ekspedicioj de radioamatoroj kaj sporadaj surteriĝoj fare de turistoj.
Vidu ankaŭ
- Listo de maraj ekoregionoj
- Buvet-Insulo
- Lando de Maud
Bibliografio
- Barr, Susan (1987). Norway's Polar Territories. Oslo: Aschehoug. ISBN 82-03-15689-4.
- Kyvik, Helga, ed. (2008). Norge i Antarktis. Oslo: Schibsted Forlag. ISBN 82-516-2589-0.
- LeMasurier, W. E.; Thomson, J. W., eds. (1990). Volcanoes of the Antarctic Plate and Southern Oceans. American Geophysical Union. ISBN 0-87590-172-7.
- Rubin, Jeff (2005). Antarctica. Lonely Planet. ISBN 1-74059-094-5.
Antarktio