Insulo Heard kaj insuloj McDonald

La Insulo Heard kaj insuloj McDonald estas neloĝataj insuloj en suda parto de la Hinda oceano, proskime al la suda polusa cirklo. Ĝi estas ekstera teritorio de Aŭstralio ekde 1947. La surfaco de la insulgrupo estas 372 km² kaj sur ĝi troveblas du aktivaj vulkanoj.

Vidu ankaŭ

Geografio

La Insulo HeardHeard-insulo havas la surfacon de 368 km², kovras ĝin grandparte glaĉeroj, ĝia plej alta punkto estas la vulkana pinto de Mawson Peak en alto de 2745 m. La Mawson Peak estas la plej granda monto de Aŭstralio, ĝi altas 527 plu ol la Monto Kosciuszko sur la aŭstralia kontinento.

La alia aktiva vulkano funkcias sur la McDonald-insulo: ĝi estis en trankvilo dum 75 000 jaroj kaj erupciis en 1992 kaj restis plu aktiva.

La McDonald-insuloj situas de la Heard-insulo 44 km en okcidento. La tri insuloj – McDonald-insulo (altas 250 m), Flat-insulo (55 m) kaj la Meyer-rifo (170 m) – havas la komunan surfacon de 2,5 km².

kelkaj etaj insuloj (Shag-insulo, Morgan-insulo, Sail-rifo kaj Black-rifo) troveblas 10 km norde de la Heard-insulo. Ili havas la surfacon de 1,1 km².

Administrado kaj ekonomio

La insuloj ne havas konstantan loĝantaron, ilian administradon gvidas el Hobart la Department of the Environment and Heritage (medioprotekta kaj Naturheredaĵa ministerio), ĉar la insuloj havas riĉan bestaron. Oni deklaris 65 000 kvadratajn kilometrojn el maro al naturprotekta areo.

La insulojn vizitas esploristoj, dum la someraj monatoj. De 1947 ĝis la 1950-aj jaroj funkciis esploraj stacioj sur la Heard-insulo, en 1971 sur la McDonald-insulo.

Sur la insuloj ne okazas ekonomia agado.

Historio

La Heard-insulo estas fore de ĉiu homloĝata loko, tiel plej verŝajne ĝi ne estis homvizitita ĝis la 19-a jc. La unua ekvidanto de la insulo estis la brita fokoĉasisto Peter Kemp, kiu en 1833 preterŝipis la insulon. Li veturis de la Kerguelen-insuloj al la Antarkto, lia makovro ne konatiĝis.

John Heard, la kapitano de la usona Oriental ekvidis la insulon la 25-an de novembro 1853, dum veturo de Boston al Melbourn. La kapitano Heard anoncis la malkovron unu monaton poste, tiel oni nomumis la insulon post li. Iom poste - la 4-an de januaro 1854 - kapitano William McDonald, komandanto de Samarang malkovris la insuletojn en la proksimo. Tiuj estis nomumitaj post li.

La unua surbordiĝo okazis en marto de 1855, kaim grupo de fokoĉasistoj atingis la insulon. Inter 1855 kaj 1880 vivis tie ĉ. 200 fokoĉasistoj kaj ekstermis plimulton de la fokoj, produktante pli ol 100 000 barelojn el elefantfoka oleo.

Oni povas vidi multajn ŝipvrakojn en la proksimo.

la insuloj apartenas ekde 1947 al Aŭstralio, ekde 1997 ili estas partoj de la Monda heredaĵo.

Ekstera ligilo

Listed in the following categories:
Afiŝu komenton
Konsiloj kaj Konsiletoj
Ordigi per:
Ankoraŭ ne ekzistas konsiloj nek aludoj por Insulo Heard kaj insuloj McDonald. Ĉu eble vi estos la unua kiu afiŝos utilajn informojn por kunvojaĝantoj? :)
Countryside Garden Homestay

startanta $11

Rekomendindaj vidindaĵoj apude

Vidu ĉiujn Vidu ĉiujn
Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Monto Mawson

La Monto Mawson kaj en angla Mawson Peak estas aktiva vulkandevena

Similaj turismaj vidindaĵoj

Vidu ĉiujn Vidu ĉiujn
Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Salina Island

Salina is an island in the Aeolian Islands (known in Italian as Isole

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Vrangela Insulo de Siberio

La Vrangela Insulo de Siberio, ruse nomata О́стров Вра́нг

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Makvora Insulo

Politika statuso: ekstera teritorio.

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Kneiphof

Kneiphof, prononco [], germane, posta rusa adapto al la cirila

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Namiseom

Namisum is a tiny half-moon shaped island located in Chuncheon, South

Vidu ĉiujn similajn lokojn