La Hotelo Araba Turo (Arabe: برج العرب Burĝ al-Arab) estas luksa hotelo en Dubajo, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj. Kun alteco de 321 metroj ĝi estas la plej alta hotelo en la mondo. La hotelo situas sur artefarita insulo en la Persa Golfo. Nur ponto kunligas ĝin kun la kontinento.