Hofburg (Innsbruck)

Hofburg (traduko: Kortega burgo) estas iama rezidejo de la tirolaj habsburgoj kaj troviĝas en Insbruko, Rennweg nr 1.

Historio

La komencoj de Hofburg estis en la 14-a jc, kiam la tirolaj landaj dukoj rezidis ankoraŭ sur Kastelo Tirolo proksime de Merano venante nur malofte Insbrukon. Duko Leopoldo la 4-a rajtigis al si loĝadon en domo nomita Starkenbergisches Haus en 1396. Li sukcesis malmultajn jarojn poste akiri ĝin kaj najbarajn bienojn. Sub duko Frederiko la 3-a aliaj grundoj ĝis 1429 aĉetitis kaj surkonstruitis.

Duko Sigismondo de Aŭstrio akiris finfine la tutan sudan parton de la hodiaŭa Hofburg. Li unuigis kelkajn konstruaĵerojn. En 1463 menciitas hala konstruaĵo (Dürnitz) kaj en 1469 konsekritis la tiea kapelo. Tiam ankaŭ la pordedo Saggentor iĝis parto de la urba ĉirkaŭfortikaĵo. Kiam en 1490 lia nevo imperiestro Maksmiliano ekregis Tirolon li jam havis relative grandan kaj fortimpresan rezidejan komplekson. Li pligrandigis la tuton ĉ. la jaro 1510 per gravaj partoj, ekz. la "malantaŭa burgo" norde, kaj ŝatis montri sian kortegon kaj siajn korteganojn surloke. La bildoj de Albrecht Dürer pri Hofburg inverse montras ankoraŭ la staton de antaŭ la 1495-a jaro. La plafono de la salonego renovigita far Maksimiliano en 1510 forbrulis en 1534. Imperiestro Ferdinando la 1-a komisiis la italan arkitekton Lucius de Spaciis pri la reprodukto de ĝi kun samtempa plialtigo. La burgaj fasadoj devis esti plifortikigitaj en 1536 per duonrondaj turoj ĉar post tertremo la muroj havis fendetojn. Post la estingiĝo de la tirola habsburga dinastiero la Kastelo perdis sian gravecon kaj ne plu ofte "digne" uzitis. Ĝi ekde tiam servis kiel simpla vojaĝetapcelo por korteganoj irantaj al Italujo. Alikonstruoj jam ne faritis ĝis la tempo de Maria Tereza de Aŭstrio.

Alikonstruoj en la 18-a jarcento

La imperiestrino alikonstruigis inter 1754-56 la uestan kaj sudan alojn laŭ la planoj de arkitekto Johann Martin Gumpp. Iĝis unueca malfrubaroka komplekso. Post la Sepjara milito la armea arkitekto Constantin Johann Walter nove konstruis inter 1766-73 la eostan kaj la nordan alojn. Partoprenis en la aranĝo de la ĉefa fasado ankaŭ la viena kortega arkitekto Nikolaus Pacassi. Estis Hofburg loko de la geedziĝo inter imperiestro Leopoldo la 2-a kun la hispanino Maria Ludovica. Sed tiun ĉi feston abrupte haltigis la morto de la patro Franz von Lothringen. Maria Tereza ŝanĝigis la mortoĉambron de sia edzo en memorkapelon. La interno nova finfaritis ne antaŭ 1776. Poste ĉio retrankviliĝis. Nur Andreas Hofer uzis kelkajn salonojn kiam li estis landestro.

Je la fino de la 1850-aj jaroj Hofburg denove plenumis sian rolon post la nomumo de arkiduko Carl Ludwig (juna frato de Francisko Jozefo la 1-a (Aŭxstrio)) Li somere loĝis sur Kastelo Ambras kaj vintre ĉe Hofburg. Tiam prilaboritis la Imperiestraj apartamentoj ĉe la nordorienta alo en la stilo de la Dua rokoko. Ekde 1918 posedas la kastelon la Respubliko Aŭstrio. La tuto tre bone estas restaŭrita kaj servas al diversaj celoj. En la reprezentantaj salonoj estas muzeo; eblas lui ilin por diversaj aranĝoj. La plejparto de la salonaro (sume ĉ. 400 ĉambroj) adaptitis kiel burooj.

Priskribo

Hofburg estas longa konstruaĵkomplekso ĉirkaŭanta rektangule mezan korton. La longa, kvaretaĝa ĉeffasado ĉe Rennweg per du leĝeraj rizalitoj kaj korintaj gigantaj pilastroj kaj atikoj ordigatas. La du en 1536 alkonstruitaj apogturoj angulaj ŝanĝitis en la 18-a jarcento al kupolitaj angulrondaĵoj. Famega estis iam la t.n. Blazona turo antaŭ la malnova turo antaŭ la Rumer-urbopordego. Ĝia kerno troviĝas nuntempe en la suda rondkonstruaĵo: Imperiestro Maksimiliano komisiis sian kortegan pentriston Jörg Kölderer belege ornami ĝin per la blazonoj de ties teritorioj. Parto de tiuj pentraĵoj servatas ĉe la suda flanko kaj videblas disde flanka ĉambro de la restoracio. Aliaj freskorestaĵoj alireblas per la ĉevrono de Hofburg. La iama ĉeffasado estis sude kaj donis vidon al la Hof-strateto. Super la portalo estas granda fenestra niĉo kun vostita balkono kaj orielo meza. Malantaŭe en la interno estas larĝa ŝtuparo. Ankoraŭ antaŭ 1495 estiĝis la Nova virina ĉambro, konstruaĵo rezervita al la princino kaj ŝiaj servantoj. Ĝi konserviĝis mure almenaŭ en la nordeosta angulturo ĝis la tegmento. En tiu ĉi parto de la rezidejo integritis ankaŭ la nordeosta angulturo de la ĉirkaŭfortikaĵo, kiu servis kiel sekura deponejo por la domtrezoroj. La hodiaŭ kiel kelo funkciantaj volbaĵoj de la Virina ĉambro ankoraŭ hodiaŭ formas imponan halon.

Muzeo

La gapsalonoj estas en la dua etaĝo de la Rennweg-alo. Iliaj juvelaĵo estas la 30 metrojn longa, duetaĝa Giganta salono, kiu ne pro la grandeco (ĉ. 428 m²) sed pro la Heraklo-ciklo el maksimiliana tempo portas sian nomon. Ĝi nombriĝas inter la plej fortimpresaj festsalonegoj de la alpa regiono. Ĝiajn vandojn ornamas grandaj portretoj de la familio de Maria Tereza. Ili faritis de skolanoj de la kortegpentristo Martin van Meyten, kelkaj estas de Carl Auerbach kaj de Wenzel Pohl. La plafonpentraĵo faritis en 1776 fare de Franz Anton Maulpertsch. Temas pri alegorio pri la novkreita potenco de la imperiestra dinastio; meze reprezentatas la triumfo de la habsburga dinastio. La tri grandaj, el tilia ligno skulptitaj plafonkandelabroj faritis fare de la vienano Stark.

La Gardista salono servis kiel antaŭĉambro al la Giganta salono. Tie ĉi troviĝas pentraĵoj kuj scenoj el la militoj kontraŭ la Turkoj. Pentris la tri grandajn verkojn en 1715 Jean Baptiste Martin. Kaj en la Lorena salono kaj en la Kapitula salono admireblas belaj majolikaj fornoj kiel ankaŭ interesaj portretoj respektive historiaj pentraĵoj.

La ĉambroj sekvantaj, privataj salonoj de la imperiestra familio, ne plu originalas. Ili novfaritis ĉ. la jaro 1860. Rimarkindas la kastela kapelo en la suda alo, samtempe mortoĉambro de imperiestro Francisko la 1-a. La altarplastikaĵoj estas de Anton Josef Sartori (1766), la reliefaj pentraĵoj de Franz Anton Leitersdorfer. La meblaro el la tempo de Maria Tereza bedaŭrinde ne konserviĝis; la plejparto de la mebloj estas el la 19-a jarcento. Ili estas verkoj bidermajraj (de la insbruka ĉarpentisto Johann Nepomuk Geyer) respektive verkoj de la Dua rokoko, de August La Vigne.

Literaturo

  • Benedikt Sauer: Hofburg Innsbruck. Folio, Wien/Bozen 2010, ISBN 978-3-85256-536-1.
  • Lieselotte Hanzl-Wachter: Hofburg zu Innsbruck. Böhlau, Wien 2004, ISBN 3-205-77202-4.
  • Franz Weller: Die kaiserlichen Burgen und Schlösser in Wort und Bild. Hof-Buchdruckerei, Wien 1880 (Digitalisat)
  • Hofburg Innsbruck. 32-seitiger Führer ohne Verlags- und Jahresangabe.

Eksteraj ligiloj

    Listed in the following categories:
    Afiŝu komenton
    Konsiloj kaj Konsiletoj
    Ordigi per:
    Amit Gaharwar
    8 November 2015
    The grand imperial palace which is possibly the third most important building in Austria after the two castles in Vienna. The central courtyard organises musical concerts in July, free of charge.
    J Kofler
    14 July 2017
    On rainy days the indoor museum is also something locals should visit. In summer (during July) there is the Promenadenkonzerte, a series of concerts (daily) of mostly brass bands, free of charge!
    Kalle Koivisto
    2 August 2015
    They had a very nice outdoor concert with visiting orchestras. Entrance was free of charge.
    Jens Tübke
    21 August 2012
    Unbedingt Museum und Hof Kirche besuchen, nur aus dem Museum kommt man auf eine Empore in der Hof Kirche.
    Molotov Cupcake
    4 June 2022
    Die Hofburg in Innsbruck ist eine von den Habsburgern errichtete und bewohnte Residenz. Der heutige Zustand beruht auf Kaiserin Maria Theresia im Rokokostil und ist teilweise zu besichtigen.
    Molotov Cupcake
    4 June 2022
    Die Darstellung der Kinder im Riesensaal stellt Kunsthistoriker vor ein Rätsel. Fragt einen der Angestellten nach der ganzen Geschichte. Die erzählen sie gerne.
    Ŝargi pli da komentoj
    foursquare.com
    8.5/10
    4,190 homoj estis ĉi tie
    AC Hotel Innsbruck

    startanta $153

    Hotel Neue Post

    startanta $103

    Hotel Sailer

    startanta $151

    Hotel Central

    startanta $139

    Hotel Goldene Krone Innsbruck

    startanta $125

    Nala Individuellhotel

    startanta $130

    Rekomendindaj vidindaĵoj apude

    Vidu ĉiujn Vidu ĉiujn
    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    Katedralo de Innsbruck

    La Katedralo Sankta Jakobo (germane: Dom St. Jakob) estas la preĝejo

    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    Hofkirche, Innsbruck

    The Hofkirche (Court Church) Innsbruck, Austria, is a Gothic church

    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    Goldenes Dachl

    La Ora Tegmento (germane: Goldenes Dachl) estas grava konstruaĵo

    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    Innsbruck City Tower

    Stadtturm (în română Turnul orașului), denumit și Rathausturm (Tur

    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    Helbling-domo

    La Helbling-domo (germane: Helblinghaus) estas konstruaĵo situanta en

    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    Tyrolean Folk Art Museum

    The Tyrolean Folk Art Museum (Deutsch. Tiroler Volkskunstmuseum) is

    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    Helbling-domo

    La Helbling-domo (germane: Helblinghaus) estas konstruaĵo situanta en

    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    Tiroler Landestheater Innsbruck

    Tiroler Landestheater Innsbruck (English. Tyrolean State Theatre) is

    Similaj turismaj vidindaĵoj

    Vidu ĉiujn Vidu ĉiujn
    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    Beylerbeyi Palace

    The Beylerbeyi Palace — or Beylerbeyi Sarayı in Turkish (Beylerbey =

    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    Ihlamur Palace

    Ihlamur Palace (Turkish: Ihlamur Kasrı), is a former imperial Ottoman

    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    Palaco Schönbrunn

    Schönbrunn (Bela Puto) estis la preferata palaco de la imperiestrino

    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    Paço Imperial

    The Paço Imperial (Brazilian Portuguese: ], European P

    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    Palaco de Topkapi

    Sultana Palaco Topkapi, Topkapi Saraji («La palaco de kanona

    Vidu ĉiujn similajn lokojn