Hirunda nesto (Jalto)

Hirunda nesto (rus. Ласточкино гнездо (Lastoĉkino gnezdo); ukr. Ластівчине гніздо (Lastivĉine gnizdo), krim. Qarılğaç yuvası) estas bizara nov-gotika kasteleto en la loĝloko Gaspro apud Jalto en Krimeo,

Hirunda nesto (rus. Ласточкино гнездо (Lastoĉkino gnezdo); ukr. Ластівчине гніздо (Lastivĉine gnizdo), krim. Qarılğaç yuvası) estas bizara nov-gotika kasteleto en la loĝloko Gaspro apud Jalto en Krimeo, kiu staras sur elstara roko "Aŭroro" (40 metrojn alta) sur la kabo Aj-Todor. La kasteleto estis konstruigita en la jaroj 1911-1912 fare de rusa arkitekto Leonid Ŝervud. La kastelo kvazaŭ "pendas" super maro, troviĝas apud la restaĵoj de romia fortikaĵo Ĥaraks kaj estas unu el la plej popularaj vizitindaĵoj de la Suda Bordo de Krimeo (i.a., ĝi fariĝis kvazaŭ emblemo de tuta Krimeo).

Historio

Iuj konstruaĵoj ekzistis sur la roko jam meze de la XIXa jarcento. Fine de la XIXa jarcento ĉi tie staris eta ligna konstruaĵo, kiun eblas vidi sur tiutempaj pentraĵoj kaj fotoj. En la sama tempo aperas la unua nomo por la konstruaĵo: "Kastelo de amo".

Dum iom da tempo la konstruaĵon posedis la cara kuracisto A.K. Tobin, post lia morto la ter-peco kaj la konstruaĵo estis venditaj al moskva negocistino Raĥmanina. Ŝi detruigis la konstruaĵon kaj anstataŭe konstruigis la novan (same lignan) kaj unuafoje nomis ĝin "Hirunda nesto".

Sian nunan aspekton la palaco akceptis dank' al naft-ministo barono von Steinheil, kiu okupiĝis pri naft-minado apud Bakuo, sed ŝatis ripozi en Krimeo. Li aĉetis la terpecon, ruinigis la antaŭan konstruaĵon kaj dum unu jaro (inter 1911 kaj 1912) ĉi tie estis konstruita la nuna kastelo. La projekton kreis arkitekto Leonid ŜERVUD (filo de fama rusa arkitekto Vladimir ŜERVUD, kreinto de la Historia muzeo sur la Ruĝa Placo en Moskvo). La kasteleto tiam estis 12 metrojn alta; sur la unua etaĝo estis negranda antaŭĉambro kaj gastoĉambro; en la duetaĝa turo troviĝis 2 dormoĉambroj. Apud la kastelo troviĝis eta ĝardeno, tamen post 15 jaroj pro tertremo tiu parto de la roko falis en la maron.

Komence de la Unua mondmilito la terpecon kaj la kastelon aĉetis moskva negocisto P. Ŝelaputin, kiu rearanĝis la kastelon kiel restoracion. Tamen la negocisto baldaŭ mortis kaj la restoracio estis fermita. Dum kelkaj jaroj la kastelo estis nur turisma vidindaĵo.

En la jaro 1927 la kastelo preskaŭ pereis pro la Granda Krimea Tertremo (ĉ. 9 gradojn forta laŭ la Richter-skalo). La konstruaĵo mem preskaŭ ne suferis, tamen la roko-fundamento ricevis profundan oblikvan fendon preskaŭ 20 metrojn longan. Ajnamomente la kastelo povis fali en la maron. Ekde la 30-aj jaroj oni proponis multajn projektojn pri la renovigo (estis eĉ la plej radikalaj proponoj, kiel malmunti la tutan konstruaĵon po-brike kaj rekonstrui ĝin sur tute nova loko).

Tamen nur en la jaroj 1967-68 okazis la radikala riparo, kiun plenimis la laboristoj de la jalta konstru-entrepreno Jaltaspecstroj sub gvido de la arkitekto I. G. Tatijev kaj inĝeniero V. N. Timofejev. Oni submetis grandan ferbetonan slabon sub la plej elstaran parton de la konstruaĵo kaj plene ŝtopis la fendon en la roko. Oni ankaŭ iom ŝanĝis la internan strukturon de la kasteleto kaj iom altigis la turon. La tuta roko estis ĉirkaŭita de kontraŭsismaj zonoj.

Aspekto

La kastelo estas konstruita en nov-gotika stilo, simile al kelkaj germanaj konstruaĵoj, kiel ekz. Neuschwanstein, Babelsberg kaj Stolzenfels. La konstruaĵo estas tre malgranda (20 metrojn longa kaj 10 metrojn larĝa). Ĉirkaŭ la ter-etaĝo troviĝas la vid-placeto, de kiu oni povas rigardi la maron, Jalton kaj elstarantan en la maron monton Ajudago.

Nuntempo

Nuntempe la kastelo estas tre fama kaj ofte vizitata vidindaĵo de Krimeo. En la konstruaĵo mem troviĝas restoracieto kaj laŭlonge de la vojo, kiu kondukas al la kastelo oni vendas diversajn memoraĵojn. Oni povas facile atingi la kastelon per buso (de la Jalta stacidomo trafikas la buso №27; post la elbusiĝo necesos malsupreniri ĉ. 15 minutojn) aŭ somere per ŝipetoj el la Jalta marhaveno.

Ceteraĵoj

La loĝloko estas fama ankaŭ pro tio, ke sur kaj ĉirkaŭ la pentrindaj rokoj de la kabo Aj-Todor oni filmis kelkajn popularajn filmojn. Interalie, ĉi tie estis filmitaj "Homo-amfibio" (laŭ la romano de A. Beljajev) kaj "Dek negridoj" laŭ la verko de Agatha Christie "And Then There Were None".

Eksteraj ligoj

Listed in the following categories:
Afiŝu komenton
Konsiloj kaj Konsiletoj
Ordigi per:
cxbyte
26 November 2012
А какие экскурсии здесь можно посетить? :-)
25 November 2012
место просто шикарное! экскурсии очень интересные))))
Ivars Brencis
22 April 2015
Even if you know that this castle is not big, it still comes as a silly disappointment to see it in real life and realize that it is not as big as you expected. Scenic views of the Black Sea.
Turky L.A
7 August 2014
I expected a big castle but it was a wonderful day and a very nice view from the top of the castle
Irina
16 August 2014
Very picturesque and, of course, it's an iconic backdrop. Don't expect it to be big, because it's more-or-less a miniature castle.
Viktoria Dashanova
28 February 2016
Must to see)
Elena R.
18 July 2015
Очень красивый замок! Любоваться лучше со стороны моря! Ну, и стоит пройтись по балкону! Правда, к сожалению, проход по балкону для туристов закрыли!
Полина Плутахина
1200 ступенек которыми пугают - это сказки) Кто был на Ай Петри/каньоне поймут)) Друг спускался с тарзанки!Ощущения - бомба!Красивейшее место, для меня оно стало с особой энергетикой, где все другое)
Ŝargi pli da komentoj
foursquare.com
7.6/10
Alexander Martynov, Nadya Popova kaj 14,078 pli multaj homoj estis ĉi tie
Mapo
Alupkins'ke highway, 4, Haspra, Crimea, Ukraine Akiri direktojn
Mon 11:00 AM–8:00 PM
Tue-Wed 11:00 AM–7:00 PM
Thu 11:00 AM–8:00 PM
Fri Noon–8:00 PM
Sat 11:00 AM–8:00 PM

Swallow's Nest sur Foursquare

Hirunda nesto (Jalto) sur Facebook

La Grace

startanta $0

Bospor

startanta $28

My family

startanta $0

Hotel Olivia

startanta $34

Makler

startanta $0

Milotel M+

startanta $22

Rekomendindaj vidindaĵoj apude

Vidu ĉiujn Vidu ĉiujn
Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Гаспра (дворец)

Палац графині Паніної (Голіцинський палац, Палац «Гаспра») —

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Dulber

Dulber is a palace in Koreiz, near Yalta in Crimea. The palace of

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Yusupov Palace (Crimea)

The Yusupov Palace (українська. Юсуповський палац) is a palace l

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Livadia palaco

Livadia palaco (rus. Ливадийский дворец, ukr. Ліваді

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Лівадійський парк

Ліваді́йський парк — ландшафтний парк з елементами регулярного

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Алупкинский парк

Алу́пкинский парк (также известен как Воронцо́вский парк) — парк на т

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Palaco de Voroncov (Alupko)

Palaco de Voroncov (rus. Воронцовский дворец) estas palaco

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Ай-Тодорский маяк

Ай-Тодорський маяк — один із найстаріших маяків Чорн

Similaj turismaj vidindaĵoj

Vidu ĉiujn Vidu ĉiujn
Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Neuschwanstein

Kastelo Neuschwanstein (pron. [nojŝvanŝtajn]) estas kastelo en A

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Turo de Londono

La turo de Londono (anglalingve Tower of London, aŭ tradicie pli

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Château de Gruyères

The Castle of Gruyères (in french: château de Gruyères), located in th

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Kastelo de Sankta Anĝelo

Kastelo de Sankta Anĝelo estas antikva konstruaĵo en Romo, originale e

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Castello Scaligero (Sirmione)

Замок Скалігерів (італ. Castello Scaligero) —

Vidu ĉiujn similajn lokojn