Herceg Novi (cirile Херцег Нови, historie ankaŭ itale Castelnuovo kaj greke Νεοκαστρον, Neókastron) estas urbo en Montenegro, borde de la Adriatika Maro. Ĝi estas la plej suda parto de la historia regiono Dalmatio. En 2011 la urbo havis 19236 loĝantojn.