Granda kanjono de Krimeo

Granda kanjono de Krimeo estas la plej granda kanjono de Ukrainio. La kanjono troviĝas en la Krimea montaro kvin kilometrojn sud-orienten de la vilaĝo Sokolinoje (Baĥĉisaraja distrikto de Aŭtonoma Respubliko Krimeo) kaj estas populara turisma vidindaĵo.

Geologio kaj geografio

La kanjono formiĝis en supraĵurasiaj kalkoŝtonoj pro la akva erodo antaŭ ĉ. 1,5-2 milionoj da jaroj sur la loko de tektona fendo kaj prezentas malplenaĵon kun glataj muroj. Sur la fundo de la kanjono fluas la rivereto Auzun-Uzen, nutrata de multaj fontoj (la plej granda el ili, nomata Pania, jaraveraĝe produktas 350 litrojn da akvo sekunde); ĝi formas multajn negrandajn (3-4 metrojn altajn) akvofalojn kaj profundaĵojn (ĝis 2,5 metrojn profundajn, la plej fama el ili estas la t. n. "Kuvo de juneco"; krome la fundo estas kovrita de multaj defalaj ŝtonoj kaj ŝtonegoj. Somere kaj aŭtune, kiam precipitaĵoj malmultas, la kanjono iom sekiĝas kaj iĝas pli-malpli facile trairebla de la buŝo ĝis la pinto.

La longo de la kanjono estas ĉ. 3 km., la averaĝaj altoj de ĝiaj muroj estas ĉ. 300-320 m., la minimuma larĝeco de la kanjono estas de 3 ĝis 5 m. En la kanjono regas aparta mikroklimato - pli humida kaj malvarma, ol en la ĉirkaŭa teritorio.

Flaŭro kaj faŭno de la kanjono

La deklivoj de la kanjono estas kovritaj de negrandaj grupoj de krimeaj pinoj. En la suba parto de la kanjono kreskas foliarboj (ĉefe karpenoj, fagoj, fraksenoj, kverkoj). Grava karakterizo de la kanjona flaŭro estas la enesto de multaj maloftaj plantoj (ekz., ordinara taksuso, maloftaj specioj de filikoj kaj orkideoj).

En la rivero de la kanjono troveblas trutoj. Inter mamuloj plej ofte renkonteblas erinacoj, vizeloj, meloj, kapreoloj. Inter birdoj plej oftas paruoj, pegoj, fenikuroj, rubekoloj, filoskopoj kaj garoloj. Multas diversaj lacertoj.

Esploroj kaj moderna stato

Malgraŭ tio, ke la kanjono estis bone konata al la lokaj loĝantoj jam de malnovega tempo, ĝia unua scienca priskribo estis farita nur en la jaro 1925 fare de profesoro I. I. Puzanov.

Jam en la jaro 1947 oni deklaris la Grandan kanjonon natura monumento; en 1974 la teritorio de la kanjono (pli ol 300 hektaroj) estis deklarita kiel natura rezervejo. La vizitado de la kanjono estas pagenda kaj iom limigita.

La plej popularaj objektoj en la kanjono estas la t. n. "Blua lago", la fonto Pania kaj la kavaĵo, plena je la fontaj akvoj - la t. n. "Kuvo de juneco".

La Granda kanjono estas populara turisma vidindaĵo de Krimeo, kvankam plej ofte la turismaj itineroj atingas nur la "Kuvon de juneco", dum la plej mallarĝaj supraj partoj de la kanjono traireblas nur dum plej seka jartempo kaj nur kun speciala ekipaĵo. Ekzistas ankaŭ kelkaj padoj laŭlonge de la kanjono sur ĝiaj supraj randoj, sed ili estas uzataj nur fare de spertaj turistoj.

Listed in the following categories:
Afiŝu komenton
Konsiloj kaj Konsiletoj
Ordigi per:
Cornelius Dravi
16 November 2015
Очень красивое место. Обязательно дойдите и искупайтесь в ванне молодости, вода 8 градусов в жаркий знойный день непременно омолодит вас и придаст тонуса вашему делу на обратный путь.Идите сверху вниз
Margarita Golubkina
25 July 2017
2017 год-вход бесплатный, на входе можно попить чай с дегустацией мёда. Природа офигенская ???? но будьте внимательны на тропе-перед нами девушка сломала ногу,ее эвакуировали мчс. Удобная обувь-мастхэв!
Georgy A
2 September 2017
Природа горного Крыма. Для людей уставших от пляжного отдыха. Прекрасный маршрут. Был проездом. В следующий раз посвячу этому месту целый день. Есть платный мост и тарзанка над ущельем. Экстрим????
Demetrio
3 November 2013
Настоящая дикая природа. Туристические маршруты промаркированы. Места просто завораживающие.
СкиФ
2 October 2012
Чтобы экскурсия была интереснее, идите не туристической тропой, а прямо вдоль реки. И поищите буковые орешки, прикольный вкус. Вдоль реки встречается всякая живность.
Pavel Ulyanin
13 August 2017
Отличная прогулка. Подойдёт всем возрастам. В озере ледяная вода. Мохно охладиться в жаркий день.
Ŝargi pli da komentoj
foursquare.com
7.4/10
1,964 homoj estis ĉi tie
Mapo
44°31′40″N, 34°1′0″E, 6.8km from Kokkow Akiri direktojn
Fri 1:00 PM–9:00 PM
Sat 10:00 AM–8:00 PM
Sun 11:00 AM–8:00 PM
Mon 10:00 AM–1:00 PM
Tue 8:00 AM–9:00 AM
Wed 11:00 AM–6:00 PM

Большой каньон Крыма sur Foursquare

Granda kanjono de Krimeo sur Facebook

La Grace

startanta $0

Diligence Hotel

startanta $32

Hotel Olivia

startanta $34

Makler

startanta $0

Premier Compass Hotel Kherson

startanta $29

Optima Kherson

startanta $38

Rekomendindaj vidindaĵoj apude

Vidu ĉiujn Vidu ĉiujn
Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Срібні струмені

Срібні струмені (Срібний) - водоспад на річці Чаан-Баїр, що впадає в С

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Мисливський будинок Юсупова

Мисливський будинок князя Юсупова (також Юсуповський палац, Аск

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Uĉansuo

Uĉansuo (ruse Учан-Су) estas rivereto sur la Suda Bordo de Krimeo

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Ajpetro

Ajpetro (Шаблон:Lingvo-ru, Шаблон:Lingvo-uk, Шаблон:Ling

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Алупкинский парк

Алупкинський парк (також відомий як Воронцовський парк) — па

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Yusupov Palace (Crimea)

The Yusupov Palace (українська. Юсуповський палац) is a palace l

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Палац еміра Бухарського

Палац еміра Бухарського — палацовий ансамбль в м

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Livadia palaco

Livadia palaco (rus. Ливадийский дворец, ukr. Ліваді

Similaj turismaj vidindaĵoj

Vidu ĉiujn Vidu ĉiujn
Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Saklıkent National Park

Saklıkent National Park (Turkish: Saklıkent Milli Parkı)), es

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Colorado National Monument

Colorado National Monument (locally referred to as The Monument) is a

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Partnach Gorge

The Partnach Gorge (German: Partnachklamm) is a deep gorge that has

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Matka Canyon

Matka (Macedonian: Матка, meaning 'womb') is a canyon located west

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Caminito del Rey

El Caminito del Rey ('La padeto de la reĝo') estas promenpado kiu

Vidu ĉiujn similajn lokojn