Granda Slavia Lago

La Granda Slavia Lago (angle: Great Slave Lake, france: Grand lac des Esclaves) estas la due plej granda lago de la Nordokcidentaj Teritorioj en Kanado - Granda Ursa Lago estas la plej granda -, la plej profunda lago de Nordameriko, kaj la deke plej granda lago de la mondo. Ĝi estas 480 km longa, 19 ĝis 109 km larĝa, kaj kovras 28.400 km² en la suda parto de la NOT. Ĝia volumeno estas 2,090 km³. La lago nomiĝas laŭ la indiĝenaj loĝantoj de ĉi tiu regiono, la slavioj, kvankam tradukintoj nekonscia pri ĉi tio ofte tradukis la nomon kvazaŭ ĝi estus Granda Sklava Lago.

La Granda Slavia Lago ricevas sian akvon ĉefe de la riveroj Hay kaj Slavio, kaj la akvo ĉefe elfluas per la rivero Makenzio. Kvankam la okcidenta lagobordoj estas arbar-kovritaj, la orienta bordo kaj norda brako estas tundrecaj. La sudaj kaj orientaj bordoj atingas la randon de la Laŭrenca tabulo. Same kiel tiaj nordaj lagegoj kiaj la Granda Ursa Lago kaj Atabaska Lago, la Granda Slavia Lago estas restaĵo de vasta post-glaĉera lago.

La Orienta Brako de la Granda Slavia Lago plenplenas je insuloj kaj frapantaj vidaĵoj, inter alie de altaj krutaĵoj kaj ŝaŭmantaj riveroj. La Duoninsulo Pethei dividas la Orientan Brakon je Golfeto McLeod en la nordo kaj Golfeto Christie en la sudo. La sola komunumo ĉe la Orienta Brako estas Lutsel K'e, vilaĝeto de ĉ. 350 homoj, plejparte deneaj ĉipevajanoj.

Brita pelto-komercisto Samuel Hearne esploris ĉi tiun regionon en la jaro 1771 kaj transiris la glaciiĝintan lagon, al kiu li unue donis la nomon Lago Athapuscow (laŭ franca misprononco de la vorto Athabaska). En la 1930-aj jaroj, oni malkovris oron tie, kio gvidis al la fondiĝo de Yellowknife (NOT), la ĉefurbo de la Nordokcidentaj Teritorioj. Aliaj urbetoj situantaj laŭborde de la lago estas Fort Providence, Hay River kaj Fort Resolution.

La lago estas glaci-kovrita meze dum ok monatoj de la jaro. Dum la vintro la glacio estas sufiĉe densa ke kamionoj povas sekure veturi sur ĝi. Ĝis 1967, kiam oni konstruis tutsezonan ŝoseon ĉirkaŭ la lago, oni dissendis varojn kamione de Yellowknife, kiu situas ĉe la nordokcidenta bordo de la lago. Oni ankoraŭ liveras varojn kaj benzinon al la diamanto-minejoj ĉe la fonto de la Rivero Coppermine per kamionoj kiuj veturas laŭ la vintra vojo kiu transpasas glaci-kovritajn lagojn. Oni bezonas veturi per pramŝipo por atingi Yellowknife somere kiam la lagon ne kovras glacio.

Sude de la Granda Slavia Lago, en malproksima angulo de Nacia Parko de la Arbara Bizono, estas nestejo de restanta aro de amerikaj gruoj, malkovrita en la jaro 1954(reference).

Listed in the following categories:
Afiŝu komenton
Konsiloj kaj Konsiletoj
Ordigi per:
Ankoraŭ ne ekzistas konsiloj nek aludoj por Granda Slavia Lago. Ĉu eble vi estos la unua kiu afiŝos utilajn informojn por kunvojaĝantoj? :)
Coast Fraser Tower

startanta $205

Capital Suites Yellowknife

startanta $151

Quality Inn & Suites Yellowknife

startanta $143

Days Inn & Suites by Wyndham Yellowknife

startanta $169

Northern Lites Motel

startanta $94

Super 8 By Wyndham Yellowknife

startanta $148

Rekomendindaj vidindaĵoj apude

Vidu ĉiujn Vidu ĉiujn
Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Prince of Wales Northern Heritage Centre

The Prince of Wales Northern Heritage Centre (PWNHC) is the Government

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
The Wildcat Cafe

The Wildcat Cafe is a popular summer restaurant in Yellowknife,

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Giant Mine

The Giant Mine was a large gold mine located on the Ingraham Trail

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Alexandra Falls

The Alexandra Falls (Slavey: Hatto deh Naili) is a 32 m (105 ft) w

Similaj turismaj vidindaĵoj

Vidu ĉiujn Vidu ĉiujn
Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Jökulsárlón

La lago Jökulsárlón estas la plej konata kaj granda de la gl

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Lake Pukaki

Lake Pukaki is the largest of three roughly parallel alpine lakes

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Lago de Amo

La Lago de Amo estas rektangula lageto je la rando de la historia

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Meiktila Lake

Lake Meiktila (Burmese: မိတ္ထီလာကန် ]) is a lake located near Meiktila

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Dique do Tororó

O Dique do Tororó é o único manancial natural da cidade de Sa

Vidu ĉiujn similajn lokojn