Granda Disiganta Montaro

Granda Disiganta Montaro (angle : Great Dividing Range), aŭ Orientaj Altaĵoj (angle : Eastern Highlands), estas la plej granda montara sistemo de Aŭstralio kaj la tria plej longa en la mondo. La montaro etendiĝas tra pli ol 3 500 km ek de Dauan Island de la nordorienta pinto de Kvinslando, sekvante la tutan longon de la orienta marbordo tra Novsudkimrujo, tiam en Viktorion kaj turnante okcidenten, antaŭ finfine fadado en la centra ebenaĵo ĉe la Grampia Nacia Parko en okcidenta Viktorio. La larĝo de la montaro varias de proksimume 160 km ĝis pli ol 300 km . La akra altitudo-pliiĝo inter la marborda malaltebenaĵo kaj la orientaj altaĵoj influis la klimaton de Aŭstralio, plejparte pro orografia precipitaĵo, kaj tiuj areoj de la plej alta altitudo prezentas imponan kanjonopejzaĝon .

Terminologio

Granda Disigantanta Montaro ne konsistas el ununura montara sistemo. Ĝi konsistas el komplekso de montaroj, altebenaĵoj, altaĵaj areoj kaj eskarpoj kun antikva kaj kompleksa geologia historio. La fiziografia divizionomo por la teramaso estas nomita la Orientaŭstralia Kordilero. La kresto de la montaro estas difinita per la akvodislimo aŭ limo inter la akvokolektaj areoj de riveroj kiuj drenas rekte orienten en Pacifikon, aŭ suden en Bass-Markolon, kaj tiuj riveroj kiuj drenas en la Murej-Daling-Basenon rekte al la okcidento kaj la nordo. Tie ĉi, la riveroj sur la okcidenta flanko de la montaro drenas senpere al Karpentaria-Golfo.

La pli altaj kaj pli krudaj partoj de la "montaro" ne nepre konstituas parton de ĝia kresto, sed povas esti branĉoj kaj daŭrigoj de ĝi. La esprimo "Granda Disiganta Montaro" specife povas referenci la akvodislimokreston de la montaro, aŭ la tutan altaĵo-komplekson inkluzive de ĉiuj montetoj kaj montoj inter la orienta marbordo de Aŭstralio kaj la centraj ebenaĵoj kaj malaltebenaĵoj. Rimarkindaj montaroj kaj aliaj reliefoj kiuj estas parto de la montarokomplekso posedas siajn diferencajn nomojn.

Historio

Granda Disiganta Montaro estis formita dum la Karbonio - antaŭ proksimume 300 milionoj da jaroj - kiam Aŭstralio koliziis kun kio nun estas partoj de Sudameriko kaj Novzelando. La montaro travivis signifan erozion poste.

Antaŭ blanka setlado la montaroj estis hejmo al aborigenaj triboj. Vestiĝoj ankoraŭ restas en iuj lokoj pri ilia ĉeesto per ornamitaj kavernoj, kampadejoj kaj vojetoj uzitaj por vojaĝi inter la marbordaj kaj landinternaj regionoj.

Post eŭropa alveno en 1788, la montaro estis malhelpo al esplorado kaj setlado de la britaj setlantoj. Kvankam ne altaj, partoj de la altaĵoj estis tre krudaj. Trairado de Bluaj Montaroj (angle : Blue Mountains) estis speciale malfacila kaŭze de la preskaŭ ne nepenetrebla labirintaj grejsaj montaroj .

En 1813, uzebla itinero estis finfine malkovrita rekte okcidenten de Sidnejo tra Blua Montaro ĝis Bathurst fare de kunularo de Gregory Blaxland, kiu inkludis William Lawson kaj William Charles Wentworth. Ili trovis pasejon sekvante la pinton de kresto . Urboj en Blua Montaro poste estis nomitaj laŭ ĉiu de tiuj viroj. Tiu estis la komenco de la evoluo de la agrikulturaj distriktoj de landinterna Novsudkimrujo. Vojo estis konstruita al Blaxland per punlaboristoj en tempo de ses monatoj. Pli facilaj itineroj al landinterna Novsudkimrujo estis malkovritaj direkte al Goulburn al la sudokcidento, kaj okcidenten ekde Novkastelo.

Postaj esploradoj estis faritaj tra kaj ĉirkaŭ la montaro fare de Allan Cunningham, John Oxley, Hamilton Hume, Paul Edmund Strzelecki, Ludwig Leichhardt kaj Thomas Mitchell. Tiuj esploristoj plejparte interesiĝis pri bonaj agrikulturaj grundoj.

Ĉirkaŭ la malfruaj 1830-aj jaroj la plej fekundaj regionoj najbaraj al la montaro estis esploritaj kaj kelkaj setligitaj. Tiuj inkludis la Gippslandaj kaj Riverinaj regionoj en la sudo, ĝis la Liverpolaj Ebenaĵoj kaj la Daling-Malaltaĵoj en la nordo.

Diversaj vojoj kaj fervojoj poste estis establitaj tra multaj partoj de la montaro, kvankam multaj areoj restas malproksimaj ĝis nuntempe. Ekzemple, en orienta Viktorio ekzistas nur unu grava vojo transirante la altaĵojn de nordo al sudo.

Notindaj komponantoj

Partoj de la altaĵoj konsistantaj el relative senreliefaj kaj, laŭ aŭstraliaj normoj, relative akvo-riĉaj grundoj estis disvolvigitaj por agrikulturaj kaj paŝtadaj uzoj. Tiaj areoj inkludas Aterton-Altebenaĵon, Daling-Malaltaĵojn en Kvinslando, kaj Nordajn Altebenaĵojn, Sudajn Altebenaĵojn en Novsudkimrio. Aliaj partoj de la altaĵoj estas tro krudaj por agrikulturo kaj estis uzitaj por forstado. Multaj partoj de la altaĵoj kiuj ne estis disvolvigitaj nun estas inkluditaj en Naciaj Parkoj.

Ĉio el la altmontaraj areoj de la Aŭstralia kontinento, inkluzive de ĝia plej alta pinto, Kosciuszko-Monto (2 228 metroj), estas parto de tiu montaro. La plej altaj areoj en suda Novsudkimrio kaj orienta Viktorio estas konataj kiel la Aŭstraliaj Alpoj. La centra kerno de Granda Disiganta Montaro estas punktigita kun centoj da pintoj kaj estas ĉirkaŭita de multaj pli malgrandaj flankaj montaroj, kanjonoj, valoj kaj ebenaĵoj de regiona signifo. Iuj de la plej gravaj ebenaĵoj inkludas Altajn Ebenaĵojn de Sudorienta Aŭstralio, Sudajn Altebenaĵojn, Centrajn Altebenaĵojn kaj Bogong-Altebenaĵojn de Viktorio. Aliaj altebenaĵoj, konsiderataj kiel parton de Granda Disigante Montaro estas la Aterton-Altebenaĵo, Kanbero-vinoregiono kaj Sudaj Altebenaĵoj.

Dandenong-Montaro, Bunja-Montaro, Blua Montaro, Montaro McPherson kaj Monbi-Montaro estas kelkaj el la pli malgrandaj flankaj montaroj kiuj kune konstituas Grandan Disigantan Montaron. Aliaj rimarkindaj montaroj kaj altebenaĵoj kiuj estas partoj de Granda Disiganta Montaro inkludas Liverpolan Montaron Reĝan Montaron kaj la Monaro-Distrikton. Dum kelkaj el la pintoj de la altebenaĵoj atingas konsiderindajn altitudojn de iometo pli ol 2 000 metroj, la aĝo de la montaro kaj ĝia erozio signifas ke la plej multaj el la montoj ne estas tre krutaj, kaj praktike ĉiuj pintoj povas esti atingataj sen montgrimpa ekipaĵo.

En kelkaj areoj, kiel ekzemple Neĝa Montaro, Viktoriaj Alpoj, la Pitoreska Rando kaj la orientaj eskarpo de la nov-angla regiono, la altaĵoj formas signifan limon. La orienta eskarpo estas la loko de multaj sensaciaj akvofaloj kiuj estis formitaj per riveroj plonĝantaj de la altebenaĵoj. En aliaj areoj la deklivoj estas mildaj kaj loke oni apenaŭ perceptas la montaron .

Konataj pasejoj en la montaro inkludas Pasejo Cox, Pasejo Cunningham, Morta-Ĉevalo-Pasejo, Pasejo Nowland, kaj Pasejo Spicer.

Famaj urboj situantaj sur la altaĵaj areoj de la montaro Atherton, Toowoomba, Armidale, Oberon, Goulburn, Kanbero, Walcha kaj Omeo. Multaj aliaj urboj kaj urbegoj estas situantaj en malaltebenaĵareoj kaj piedaj montetoj najbaraj al la altaĵoj. Ekzistas forta naturhistoria kaj kultura alligiteco al la regiono de Granda Disiganta Montaro en urboj kaj en multaj, foje malproksimaj terproprietaĵoj.

Protektitaj areoj

Multe de la montaro troviĝas ene de serio de naciaj parkoj kaj aliaj rezervejoj, la plej multaj el la naciaj parkoj estas listigitaj malsupre, ekzistas preskaŭ duoblo kvanto da ŝtatforstoj .

  • Alpine National Park – VIC
  • Bald Rock National Park – NSW
  • Barrington Tops National Park – NSW
  • Baw Baw National Park – VIC
  • Blue Mountains National Park – NSW
  • Border Ranges National Park – NSW
  • Brindabella National Park – NSW
  • Brisbane Ranges National Park – VIC
  • Budawang National Park – NSW
  • Bunya Mountains National Park – QLD
  • Burrowa-Pine Mountain National Park – VIC
  • Cathedral Rock National Park – NSW
  • Conondale National Park – QLD
  • Cunnawarra National Park – NSW
  • Dandenong Ranges National Park – VIC
  • Deua National Park – NSW
  • Dharug National Park – NSW
  • Gibraltar Range National Park – NSW
  • Girraween National Park – QLD/NSW
  • Grampians National Park – VIC
  • Guy Fawkes River National Park – NSW
  • Heathcote-Graytown National Park
  • Kanangra-Boyd National Park – NSW
  • Kosciuszko National Park – NSW
  • Lake Eildon National Park – VIC
  • Lamington National Park – QLD
  • Morton National Park – NSW
  • Mount Buffalo National Park – VIC
  • Mummel Gulf National Park – NSW
  • Namadgi National Park – ACT
  • Nattai National Park – NSW
  • New England National Park – NSW
  • Nowendoc National Park – NSW
  • Oxley Wild Rivers National Park – NSW
  • Snowy River National Park – VIC
  • South East Forest National Park – NSW
  • Springbrook National Park- QLD
  • Sundown National Park – QLD
  • Toonumbar National Park – NSW
  • Wadbilliga National Park – NSW
  • Washpool National Park – NSW
  • Werrikimbe National Park – NSW
  • Wollemi National Park – NSW
  • Yarra Ranges National Park – VIC
  • Yengo National Park – NSW


Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Listed in the following categories:
Afiŝu komenton
Konsiloj kaj Konsiletoj
Ordigi per:
Ankoraŭ ne ekzistas konsiloj nek aludoj por Granda Disiganta Montaro. Ĉu eble vi estos la unua kiu afiŝos utilajn informojn por kunvojaĝantoj? :)
Charleville motel

startanta $92

Dooleys Tavern and Motel Springsure

startanta $87

Rubyvale Motel & Holiday Units

startanta $107

Country Emerald Explorers Inn

startanta $101

The Rocks Motel

startanta $159

Barcaldine Country Motor Inn

startanta $60

Similaj turismaj vidindaĵoj

Vidu ĉiujn Vidu ĉiujn
Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Çamlıca Hill

Çamlıca Hill (Turkish: Çamlıca Tepesi), aka Big Çamlıca Hill (Turk

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Uetliberg

Uetliberg (alemane Üetliberg) estas la hejmmonto de la urbo Zuriko.

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Top of Mt. Takao (高尾山頂)

Top of Mt. Takao (高尾山頂) estas turisma vidindaĵo, unu el la Montoj e

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Monto Gellért

Monto Gellért hungare Gellért-hegy estas kalkoŝtona monto en Bu

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Lysá hora

Lysá hora estas monto en Ĉeĥio, situanta en orienta Ĉeĥa Silezio.

Vidu ĉiujn similajn lokojn